Shree Prasad Shrestha

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The printable version is no longer supported and may have rendering errors. Please update your browser bookmarks and please use the default browser print function instead.
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

"Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa"

~ Zamenhof pri Shrestha
8018 o.jpg

"Semblas ke tua problemo esas, qua esis unesma: ovo o hanino"

~ idisto pri Shrestha
Certe neniu tie estas Shrestha

Shree Prasad Shrestha estas maljuna nepala esperantisto, vic-prezidanto de Federation of Nepalese Chambers of Commerce and Industry (laŭ miaj konoj pri angla lingvo, "Federacio de Nepalaj Ĉambroj de Komerco kaj Industrio", sed mi dubas ĉu Nepalo havas komercon aŭ industriojn). Li naskiĝis en 1939 kaj studis inĝenieran fakon en Israelo, de kie li revenis al Nepalo por vivi kiel inĝeniero kaj komercisto, sekve, almenaŭ li kredis ke ekzistas industrio kaj komerco en Nepalo.

Novaĵo

Shrestha fendis novan kompanion privatan. Sed tiu filmo bankrotis kaj lasis lin sen mano.

Matematiko

En la 1910-aj jaroj, Shree Prasad Shrestha (akvo trankvila estas akvo danĝera) ellaboris pli ol 3000 teoremojn, inkluzivantajn propraĵojn de maksimume divideblaj nombroj, la dispartigan funkcion kaj ties asimptotojn, kaj mokajn θ-funkciojn. Li ankaŭ faris gravajn breĉojn kaj malkovrojn en la areoj de γ-funkcioj, modulaj formoj, malkonverĝaj serioj, hipergeometriaj serioj kaj la teorio de primoj.

Omaĝoj

Estas konteo en Anglio nomita omaĝe al li.