Duolingo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Duolingo logo.png

"Mi aliĝis al la Esperanto-kurso."

~ Anti Künstlich pri Duolingo

"Duolingo estas tre bonan. Mi satas ĝin multan."

~ Komencanto pri Duolingo

"For articles containing many humorous Esperanto memes (with the target audience being Esperantists) I would suggest checking out Neciklopedio."

~ Krokodilo

"Dankojn al Duolingo mi perfektis miajn Esperantajn kotletojn."

~ Anglalingvano

"Kaj mi ankaŭ. Feliĉojn al la ekipaĵo."

~ Hispanlingvano

Duolingo (du-ol-ing-o) aŭ Pokelang (ポケラング) estas furora ludo rilate al ekzotika afero nome "fremda lingvo". Ĉi-koncerne estas pluraj ludvariantoj, ekzemple "Danish" kaj - nova: "Esperanto". Ĉi lasta estas cetere tiu, kies literojn oni ne ĉiujn povas senpere tajpi - estas do aparta teknika kromdefio en tiu ludvarianto. Kuriozaĵo: Fremdan lingvon iuj homoj, precipe eksterlande, ankoraŭ uzas anstataŭ la anglan por interkomunikiĝi - ne kredinde, sed trafe! Ludi Duolingo-n havas la utilan kromefikon, ke oni konatiĝas kun fremda lingvo tiom, kiom oni tion bezonas, por gajni la deziratajn poentojn, tiel ke oni finfine povu fiere diri: Mi lernis {fremdan lingvon}.

Kreintoj[redakti]

Hipstero.jpg

Doktoro Otto von Bismarck de Germanio provis klarigi ĝuste kia estas "distanca lernado." kaj en la lastaj jardekoj, li provis priskribi ankau kiaj estas perretaj kursoj (moderna speco de distanca kurso). Alivorte, kiel similas neĉeestaj kursoj al tradiciaj kursoj kun instruisto en la klasĉambro, kaj kiel ili malsimilas?

Otto Peters konkludas, ke distanca lernado pli kaj pli similas profitcelan firmaon. La instruisto kaj la verkisto de lernomaterialoj havas malpli kaj malpli da influo (ofte iliaj nomoj tute malaperas au estas nekonataj -- tio kio gravas nun estas la organizo, la firmao, ne la kreintoj de kursomaterialo) dum la organizantoj pli kaj pli potencas kaj profitas.

La instruo-sistemo de la interretaj kursoj komencas simili la tiel nomatan sistemon de Taylor, usonano kiu provis racie analizi la laboron de ĉiuj laboristoj por, ke la produktado de la firmao kresku. Se vi vidis la filmon de Charlie Chaplin nomatan Modernaj Tempoj, vi komprenas kia estas "Taylorismo" kaj kiel multe da homoj ene de tia sistemo reagas psikologie kaj socie.

Estus interese analizi tiajn edukadajn fenomenojn tra la lenso de Karlo Markso. Iri de sistemo en kiu instruistoj kaj kreintoj de lernolibroj kaj kursoj estas konataj, kaj do ricevas la ĝustan “gratulon” kaj rekonon de la gelernantaro al tute alia sistemo, la kapitalista kaj industria sistemo (Peters), kie tiuj kiuj kreas edukajn materialojn anonimiĝas, sed samtempe la gratulo kaj pli kaj pli da monaj rimedoj iras al la firmao kaj al la estroj de edukoprojektoj.

Mi havas nur supraĵajn nociojn rilate Marksismon, do eble alia komentanto povas klarigi iomete.

(Al mi plachus legi iom pri la ideoj de Otto Peters en la germana se iu konas retan fonton de liaj verkoj)

Aŭtoro[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Aŭtoro de Duolingo estas Luis von Wahl, kiu estas konata kiel kreinto de reCAPTCHA (servo, kiu malhelpas homan registradon, sed kiam vi ĝin uzas, via sklavlaboro estas ekspluata sen via konsento por komputiligi malnovajn tekstojn, kiujn komputiloj ne kapablas, ni diru centprocente, kompreni). La projekto Duolingo funkcias de junio 2012. Samtempe ĝi estas servilo por sklavtraduki tekstojn.

Esperanta teamo[redakti]

Esperanto estis akceptita surbaze de multaj petoj de masoĥistaj esperantistoj (kiuj ŝatas labori sklave por Duolingo) inter lingvojn, kiujn uzantoj de Duolingo povas kaj povos traduki senpage. Laboris sur la kurso de Esperanto por parolantoj de la angla lingvo konata vikipedia sklavo Chuck Smith en kunsklavlaboro kun Paŭlo la Apostolo (kiu samtempe respondecas pri Neciklopedio, kie oni regule donas senpage trafikon al Wikitravel).

Lingo[redakti]

Lingo (Ling) estas artefarita lingvo kreita de la sveda instruisto (pri angla kaj franca lingvoj) Anders Olson (1901-2004) kaj publikigita en 1948. La vortaro estas prenita ĉefe el la latinidaj lingvoj, grandparte ankaŭ el la angla. La lingvo havas neniujn afiksojn; ĉiu vorto havas nur unu formon.

Estas du versioj, la "Old Ling", de 1948, kaj plej evoluinta formo "Nov Ling" proponita en 1950.

Ĝia alfabeto havas 20 literojn, ĉiuj minuskloj. Ne estas kazoj kaj ne pluralo. La verboj ne varias laŭ tempo aŭ modo, la senco estas indikata per kunteksto: me pap haus es grand (La domo de mia patro estas/estis granda).

La lingvo estas karakterizita per tre granda simpligo, la vortprovizo estis prenita el latinidaj lingvoj kaj angla lingvo. La aŭtoro havis la ideon pri Ling, kiam legis libron pri ĉina lingvo. La projekto estas izolanta, sen afiksoj en la vortoj, eĉ ne de pluralo.

Aperis kelkaj libroj, kaj kelkaj entuziasmuloj laŭdis la projekton kiel la plej esperplenan kaj facile lerneblan pro ĝia gramatiko eĉ pli simpla ol tiu de Esperanto, fakte nula; sed finfine la projekto estis forgesita. En la 1950-aj jaroj ĝi estis menciita en la dua eldono de la tiam ĉefa sveda enciklopedio Svensk Uppslagsbok kiel unu el la du ĉefaj svedaj planlingvoj; la alia estis Mondial.

En intervjuo dum la lastaj jaroj de sia longa vivo, Olson asertis ke Ling estis por li ekde la komenco projekto pure poezia, kaj ke li neniam intencis ĝin kiel internacian lingvon.

Lingvoekzemploj[redakti]

Parle ju Ling? (Ĉu vi parolas Lingon?)
Il am dukt nov auto, e jer il vend se old auto. (Li amas konduki novajn aŭtojn, kaj hieraŭ li vendis sian malnovan aŭton.)
Me pap haus es grand (La domo de mia patro estas granda).
Ling es mas simpl e komod artilingva ke til or projekte de hom sereber (Lingo estas la plej simpla kaj komforta planlingvo ĝis nun projektita de homa cerbo).

La sekvaj ekzemploj reprezentas la version de 1950:

konvers[redakti]

parl ju ling? - jes. - find ju ling difisil? - no, es facil. - porke? - spel e pronons es simpl. alfabet av sol duti leter, e maks vord es kurt e av simpl strukt. - e gramatik? - gramatik es maks simpl de tot. si ju vol parl o skriv ling, ju pren vord de vordlibro e form fras sin ad ending. (Ĉu vi parolas lingon? - Jes. - Ĉu vi konsideras lingon malfacila? - Ne, estas facila. - Kial? - Literumado kaj prononcado estas simplaj. La alfabeto havas nur dudek literojn, kaj plej multaj vortoj estas mallongaj kaj havas simplan strukturon. - Kaj la gramatiko? - La gramatiko estas la plej simpla el ĉio. Se vi volas paroli aŭ skribi, vi prenu vortojn el vortaro kaj formu frazon sen aldono de finaĵoj.)

anekdot[redakti]

nurs a lit boi: "stork av ven kon lit sist a ju. vol ju vid el?" - "no, grat. ma me vol vid stork." (Flegistino al knabeto: "Cikonio venis kun fratineto al vi. Ĉu vi volas vidi ŝin?" - "Ne, dankon; sed mi volas vidi la cikonion.")

mam a lit boi in sologiki jardin: "ke et ju?" - "kek ke me get de sim." (Patrino al knabeto en zoologia ĝardeno: "Kion vi manĝas?" - "Kuketon, kiun mi ricevis de simio.")

Duboj[redakti]

Travaux.jpg

Antaŭ du jaroj, kiam Duolingo debutis kun Esperanto-kurso, kelkaj eminentuloj publike esprimis sian dubon pri la efikeco de retaj instruiloj. Nun du jarojn poste la aktualaj rezultoj montras, ke retaj instruiloj ne nur efikas, sed ankaŭ kreas tute novan generacion de aktivuloj. La tradiciaj metodoj de instruado nun palas kompare al la granda ondo da freŝbakitoj naskiĝintaj per lernu.net kaj poste Duolingo.

Duolingo-kurso[redakti]

Ekde la iamon kreiĝas kurso de la alta valiria por parolantoj de la angla en la "lingva inkubatoro" de Duolingo. Peterson mem estas unu el la kontribuantoj al la kurso. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.

Interlingo[redakti]

Interlingo, InterlingInterling Sistem estas naturalisma internacia planlingvo proponita de Thomas Wood en 1956. Estas evoluinta formo de Interlingu. La lingvo estas bazita sur la strukturo de la angla lingvo kun internacia vortaro. La influo de Novialo kaj Interlingvao estas sentebla. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Naturalisma serĉante la simplecon: l' adjektivo kaj l' adverbo havas ĉiam la saman formon; unu vorto povas esti samtempe substantivo kaj verbo.

Gramatiko[redakti]

Estas nula finaĵo por substantivo. Substantivo havu "plej simplan formon", kiu ekzistas en baz-lingvo, ekz.: adres (adreso).

Verba finaĵo -a kaj adjektiva finaĵo -i estas elizieblaj laŭvole.

Vortordo estas libera. Oni povas skribi: me av donad, me av dona, aŭ me av don (mi donis).

Pluralo havas finaĵon 's: li buk's (la libroj). Partiklo montras posedon: li hom si buk.

Verbo estas analiza kiel en Novialo: me skribar, me did skriba, me sal skriba, me av skriba, me wud skriba ktp.

Ekzempletoj[redakti]

"Li international lingue deb ese komprendabl ad al civilizat europan's qazi sin precedent instruktion. (Wahl)" [La internacia lingvo devas esti komprenebla al ĉiuj eŭropaj civilizuloj preskaŭ sen antaŭa instruo (Wahl)];

"Li mest bon interlingue es ta qe ofre, in al punt, li mest facilita a li mest grand numer ov persons's. (Jespersen)" [La plej bona interlingvo estas tiu, kiu ofertas, en ĉiuj punktoj, la plej grandan facilecon al la plej granda nombro da personoj (Jespersen)].

"Ad uni humanita uni lingue. (Schleyer)" [Al unu homaro, unu lingvo (Schleyer)]

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.4 “1956” WOO de Biblioteko Butler.

Duolingo kaj aliaj planlingvoj[redakti]

Kursoj pri Duolingo kreiĝas por multaj planlingvoj ekz. la klingona.

Duolingo kaŭzis disputojn inter la idistoj[redakti]

Idisto: Ka ulu usas la programon DuoLingo? Li agis novan 'Language Incubator', e balde ni povos agari korsoin por nia lingwo.

Averaĝa idisto: Mea fratino uzas Duolingon por studiari Esperanton. El dicas ke, segune l'Esperantistoi, kreari kurson bezonos multan laboron e multajn homoin.

Dua idisto: Ni konkordas ke la Ido-kurso por Angle-parolanti che Duolingo esas bona ideo.

Averaĝa idisto: Me volas sequar vua propozo, ma regretinde me havas poka komputoral konocaji.

0593 n.jpg

Interlingvaisto pri Duolingo[redakti]

Le sito duolingo (http://incubator.duolingo.com) initiavis offereri cursoyn de linguoy gratuitayn kae preparatayn per voluntarioy. Si le petitionoy pro cursoy de interlinguao (p.ex. ia pro anglesoy o pro germanoy) esseros multay, il esas possibile que esseros recipitay. Alcuna voluntario?

Esperanto[redakti]

Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.

Jam pli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per la retejo Duolingo, sed malmultaj el ili ekhavas kontakton kun veraj parolantoj de la lingvo. Nun UEA kunlaboros kun Duolingo por faciligi renkontiĝojn.

Nuvola apps important.png

Klingona[redakti]

Laŭ lernanto de la klingona per Duolingo, "Duolingo tlhIngan He naDev laH nID SoH."

Celgrupo[redakti]

Cosmic-duo-20-03.jpg

La kurso ĉe Duolingo celas parolantojn de la angla lingvo, ne nepre angla-denaskulojn. En unua fazo povas uzi ĝin ĉiuj homoj, kiuj havas iom bonan scion de la angla lingvo - tio estas kelkcent milionoj da homoj en la mondo, bele granda celgrupo por Esperanto (eĉ se la realisma celgrupo nuntempe konsistas nur el tiuj sub tridek jaroj kaj eĉ el tiuj atendeblas unue nur maksimume du procentoj). Ĝuste tiuj anglalingvaj homoj cetere formas la plejparton de la entuta celgrupo por Esperanto; mi taksas, ke ekzemple inter germanoj, kiuj ne parolas la anglan, nur unu el dek mil parolas Esperanton, dum inter tiuj, kiuj jes parolas la anglan, eble unu el mil parolas Esperanton.

Aldone la Duolingo-kurso por anglaparolantoj povas esti bazo por pliaj versioj. Nenio tiurilate eblus sen la angla versio. Indas nun privarbi la anglan version por stimuli, ke Duolingo faros la decidon survojigi ankaŭ versiojn en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble ĝenerala varbado por Esperanto, informado per ekz. amaskomunikiloj, ĉiam helpas la progreson de Esperanto :-)

Rezultoj[redakti]

Antaŭ 2015 Esperanto estis nur frenezeta hobio por lingvaj amantoj, sed dank' al Duolingo, Esperanto estas maljam viva. Kaj kiam la hispana kurso finiĝos, la stranga lingvo vere internaciiĝos. La vendado de libroj kaj muziko ne multe ŝanĝiĝis, kaj mi ne vidas ian signon ke la produktado de tiuj kreskis. Do, ĉu estas iu ajn ŝanĝo en Esperantujo pro Duolingo? Ĉu la miloj da lernantoj ne influis la movadon? Ĉu ili ne uzas la lingvon? Kie estas la Duolinganoj?

Ĉu?[redakti]

D od.jpg

Iu junulo en gimnazio de Maribor jem pli ol dek monatojn tre entuziasme lernis E-on per duolingo, Tiam venis viziti Mariboron bona eksterlanda esperantisto kaj oni renkontigis ilin. La junulo ne kapablis respondi al la demando: Kio estas via nomo? por ne paroli pri Kiel vi nomighas? Duolingo estas alloga formo ludi, sed ghi instruas ekskluzive pasivan lingvon. Tial pli ol miliono da tiuj kiuj iom lernis ghin tiel neniel helpas estigi kvalitajn lingvokonantojn. Retaj kursoj devus instrui rapide chefe parolkapablon. Pro sia interaktiveco ili havas avantaghon povi krei ekzercojn en kiuj la gelernantoj devas mem krei frazojn (tion duolingo ne faras) kaj ne instrui lau la modelo de naciaj fremdlingvoj sed lau la interna strukturo de Esperanto. Ekzistas tia kurso, kiun malmulataj uzas kaj ne komprenas ke ghi faras ion tute kontrauan ol estas duoling : aktiva kono de parola lingvo en kiu oni lernas ne 2000 radikojn sed nur 500 plej oftajn morfemnojn kun multaj ekzercoj krei frazojn.

Eventoj[redakti]

La kursoj de Duolingo okazas nur en la reto, sed antaŭ iom da tempo Duolingo lanĉis la sistemon de Duolingo-eventoj, kiu ebligas organizadon de komunaj renkontiĝoj por ekzerciĝi pri la lernata lingvo, ekzemple en kafejoj aŭ aliaj lokoj. Por organizi “eventon” oni devas esti oficiala gastiganto, aprobita de Duolingo.

Por la aprobo necesas plenigi formularon kaj poste esti intervjuita de la administrantoj de Duolingo. Ĝis nun la formularoj ekzistas nur en la angla kaj la hispana, kaj same la intervjuoj povas okazi nur en tiuj du lingvoj. 

En Usono[redakti]

Studio de Duolingvo

Duolingo (kaj aliaj retaj kursoj) havas tre klare videblajn limojn. Ili povas nur prezenti materialon, kaj lernantoj povas nur respondi ene de jam fiksita kadro. En Usono, la rezultoj estas miksitaj. Foje aperas homoj kiuj bone lernis bazan Esperanton pere de Duolingo. Sed egale ofte aperas homoj kiuj "iomete" lernis, kaj kiuj tute ne kapablas partopreni simplan konversacion.

En la "kalkulado", mi ne vidas grandan kreskon de la komunumo de aktivaj parolantoj de Esperanto. Sed estas tro frue por vere scii kio estos la vera efiko de tiaj kursoj. Minimume, homoj vidas la vorton "Esperanto" kaj konscias ke ĝi estas lingvo, kiel aliaj lingvoj. Kio mankas, tamen, estas tio, ke Esperanto NE estas "kiel aliaj lingvoj", sed baziĝas sur interna ideo kaj aparta celo.

Duolingo kaj UEA[redakti]

Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n. Fine de majo la suma kvanto de la homoj, kiuj eklernis Esperanton ĉe la retejo Duolingo, superis milionon. Proksimume kvin procentoj el la eklernintoj finas la kurson. Tio signifas, ke la kvanto de finlernintoj nun almenaŭ duoble superas la membrokvanton de UEA.

Estas klare, ke la Duolinganoj havas tre pozitivan bildon pri la Esperanto-movado kaj bonvenigas pli proksiman kunlaboron. Estis interkonsentite, ke UEA pretigos esperantlingvan version de la instrukcioj por aranĝi eventojn en la sistemo de Duolingo, kaj helpos ilin selekti kandidatojn por gastigi esperantajn eventojn, iu diras.

Famuloj[redakti]

Annette Schavan doktoriĝis ĉe la universitato de Duolingo.

Resumo[redakti]

Mallonge dirite, ĝi estas senpaga interreta paĝo por lerni lingvojn.