Komencanto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
Índice.jpg

"Bonan tagon!"

~ Bonantagulo pri ĉi tiu artikolo

"Truon de l' honoro flikos neniu tajloro"

~ Zamenhof pri bonantagulo

"Komenco bona -- laboro duona"

~ Zamenhof pri komencanto
1198 f.jpg

"Mi ne komprenas, kial oni diras tion"

~ Aleks Kadar pri la supra diraĵo

"Ripetado estas plej bona lernado"

~ Zamenhof

"Venontan semajnon ni ekzamenos tiun punkton"

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri akuzativo al komencanto

"Grave estas ke oni estu senhonta dum la lernado ekde la komenco"

~ Tigro pri komencanto

"Ni havas denove enkorta necesejo"

~ komencanto provante paroli pri tuta alia afero

"La eterna komencanto
fajfas laŭ la propra kanto.
Tuj se homo tro progresas,
lin la komencant' forgesas."

~ Hans-Georg Kaiser

"Ekpeni pri tasko kondukas al fiasko."

~ homeranisma proverbo
5717.jpg

Komencanto ("K") estas krokodilido, stultulo kaj naivulo, kiun oni konvinkis ke tiu devas lerni esperanton. Komencanto ne scias uzi akuzativon, ne konis la vivon de Zamenhof kaj eĉ ne scias la signifon de simplaj vortoj kiel kaco, piĉofiki.

Komencantoj estas tiel stultaj ke ne komprenas la participojn, la korelativojn kaj aliajn gramatikaĵojn! Ili estas tiel naivaj, kiuj ne komprenas la diferencon inter raŭmismo kaj finvekismo! Komencanto ("K") speciale taŭgas por kursoj, grupoj kaj societoj, ĉar ili kredas ĉion, kion oni diras kaj eĉ, foje, pagas kotizojn!

Komencantoj tre emas korespondi kaj legi poeziaĵojn!

Akiru ankaŭ vi tuj viajn komencantojn!

5072976420 8986e0a75e o.jpg

Konsiloj koncerne la novajn adeptojn[redakti]

En la komenco estas rekomendite uzi kiel eble plej multan singardemon. Kiel scias ĉiu, krom la novealvenintoj mem, tiuj ĉi estos viktimoj de l’ plej perfidaj insidoj.

Dum la tri unuaj monatoj de ilia noviceco estus prudente, ke ili ne iru el sia hejmo. Embuskoj science pretigitaj kaj en kiujn ili senmanke falus, ilin minacas : la kontraŭalkoholistoj, la filatelistoj, la vegetaranoj — kiuj prezentas verŝajne la malplej gravan danĝeron en tiu kurioza faŭno. Pli timindaj estas la movad-organizistoj kaj -reorganizistoj kaj gazeteldonistoj (tiuj gazetoj, kiel ili asertas, estas nepre necesaj por la racia disvolviĝo de nia movado), kiuj ilin ŝtel-atendas ĉiupaŝe, malantaŭ ĉiu pordo, ĉie, por elperforti de ili ĉu dumvivan abonon, ĉu kotizon, subven-cion, donacon, oferaĵon, monan helpon, financan kunlaboron kun partopreno en la deficito, ktp...

Dum la kvar postaj monatoj, ili povas cirkuli ekstere, kondiĉe, ke ili laŭiru la murojn kaj surhavu perukon aŭ nigrajn okulvitrojn aŭ lambastonon aŭ kion ajn, kio helpu al ili ne esti rimarkitaj. Post ĉio tio, se ili juĝas sin sufiĉe harditaj, ili povas, je sia propra risko, provi kelkajn vizitojn en la grupojn. Ili malfidu antaŭ ĉio la virtulojn, kiuj ornamas ilin. Se, bedaŭrinde por si, ili konsentas servorele aŭskulti tiujn homojn, ili verŝajne perdos ĉian guston al tio, kio igas la vivon bela. La jus menciitaj individuoj strebos naŭzigi ilin de l’ viando, de l’ tabako, de l’ brando kaj de tiu mirinda kaj ĉarma juvelo, kies nomo estas knabino. Kun tiaj principoj, la vivo fariĝus pli artefarita ol nia lingvo. Sin gardi ili devas ankaŭ de l’ kolektantoj. Ĉar la esperantistoj ne kolektas tion, kio povas ilin levi al la ŝatindaj kaj delikataj ĝojoj ĝenerale troveblaj en la serĉado al la belo kaj mensekvilibro. Trambiletoj, aŭtograflibretoj, pantalonbutonoj — por tiel limigi nefineblan liston — jen estas horizonto, de kiu ni nepre volas ilin ŝirmi.

Ecoj[redakti]

Malutilo[redakti]

Libro por komencanto

Enŝalti komencanton anstataŭ homon bone orientiĝantan kaj konantan la Movadon, superas ĉiujn nivelojn de absurdo. Sed eble la komencantoj prifajfas asociojn kaj kongresojn kaj uzas la lingvon por aliaj aferoj. Tamen, por kio?

Poeziemo[redakti]

2314 o.jpg

Komencanto: Kiom da tempo vi estis lernanto Esperanton?

Komencinto: Nu, mi estis lernanto pri kvar monatoj.

Komancanto: Vere! Kiom librojn de poezio vi skribis?

Propagandemo[redakti]

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuos tiun raraĵon.

Sed tre ofte ili ankaŭ senesperiĝas.

Oni trovas, ke multaj informitoj, eksciinte pri la ekzisto de la internacia lingvo, nur surpriziĝas pri la artefareblo de homa lingvo, sed ili tuj forgesas ĝin turninte la atenton al alia afero. Iuj scivolaj forlasas la lernadon post nur kelkaj lecionoj.

Lernemo[redakti]

Komencantoj vere volas lerni la lingvon kaj efektive studas ĝin. Sed mankas al ili la tempo aŭ motivo por fini la kurson. Eble ili devas labori, studi, zorgi sian familion, amikojn kaj aliajn ŝatokupojn. Eble ili revenos al la lingvo post monatoj aŭ jaroj, sed nun ili estas tro okupataj. Eble ili perdis intereson pri la lingvo kaj ĝi ne plu plaĉas al ili. Eble ili aŭdis ke Esperanto estas facila lingvo, sed ne sciis ke “facila” ne signifas “senpena” kaj rezignis kiam ĝi iĝis pli malfacila ol ili atendis.

Ŝerco 1277[redakti]

Veturas komencanto sur ŝoseo kaj aŭskultas trafik-informojn en radio. Subite li aŭdas: „Atentu, atentu, sur ŝoseo unu veturilo estas en kontraŭdirekto.“

La komencanto miras: „Ĉu unu? Ĉiuj!“

Dio, la unua komencanto[redakti]

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Nu certe ! kial do ne ?

3809 o.jpg

Eksperimento[redakti]

Dektri individuojn ni zorge enŝlosis en nia « lernoĉambro », kie ili pasigis preparan nokton sur la pajlo. La antaŭkurso konsistis el tri fastotagoj.

La kvaran tagon ni komencis la kurson donante duonporcion da kafo nur al tiu, kiu korekte postparolis : « Mi estas malsata. » Poste ni montris diversajn manĝajojn, bongustajn kotletojn, rostitajn kolbasojn, odore fumiĝantan pizokaĉon, klarigante samtempe la Esperantan uzmanieron. Vespere rajtis manĝi nur tiu, kiu sciis senerare mendi sian menuon en nia lingvo.

La dua leciono konsistas el bankuvo, en kiun oni trempas la lernanton. Komence la akvo ne estas tro varma; ĝia temperaturo estas preskaŭ eltenebla. Sed dank’ al speciala hejtigilo, ĝi rapidege varmegiĝas pli kaj pli ĝis preskaŭ tuta bolstato. La lernanto povas eliĝi, nur kiam li kantis sentrue « La Espero »n. La rezultatoj ĝenerale estas bonaj. Eĉ la plej mallaboremaj sukcesas ĉesigi la brogadon post 1’45”.

La tria leciono okazas sur la akuzativmaŝino. La lernanto kuŝas surdorse sur litosimila aparato kaj devas seninterrompe konversacii kun la ekzamenantoj. Cxiufoje, kiam li pekas kontraŭ la akuzativregulo, dekcentimetra najlo enprofundiĝas aŭtomate en lian postajkarnon. Sed, pro humanaj principoj kaj por eviti troan difekton, tio okazas alterne, jen en la orientan, jen en la okcidentan duonsferon. — La lernantoj tre rapide komprenas la akuzativon.

La kursanoj reiras al siaj privataj okupoj kaj familioj, nur kiam ili senerare verkis dekpaĝan artikolon pri la utileco kaj supereco de Esperanto.

Vagolernanto[redakti]

Sed por resumi la situacion sufiĉos reprodukti preskaŭ senŝanĝe la ateston de angla scienculo, verkitan en mirinde simpla, populara lingvo, sub aspekto de iom amuza, sed kiom instrua anekdoto!

Vagolernanto (germane: Scholar, dane: skolar, de lat. scola: lernejo)[1] estis vagantaj lernantojstudentoj aŭ universitate klerigita kleriko sen ofico kaj posteno. La alt- kaj malfrumezepoka rakonta literaturo ŝatas prezenti vagolernantojn kiel pratipojn de senzorgaj tentuloj.

Pri la akademia vivo de la vagolernantoj[redakti]

La universitatoj de la mezepokaj urboj luis tiel nomatajn hospicia (lat. por hoteloj), loĝejojn por instruistoj kaj lernantoj, en kiuj ankaŭ okazis la prelegoj. Krom tio ili peris kreditojn al malriĉaj lernantoj, por unuflanke favorigi al ili la longajn alvojaĝojn, por aliaflanke ligi la ŝuldantojn kaj per tio limigi la rajton de libera vagado.

El la hospicia evoluis la bursae (lat. bursa: monujo). Je tio temas plej ofte pri loĝaj, manĝaj kaj lernaj komunumoj, je kio proksimume 10–15 lernantoj sub direktado de magistroj vivis en monaĥeca retiriĝo. La loĝantoj de la bursae nomiĝis bursarii.

Dum la vagado la lernantoj perlaboris sian vivtenon ofte kiel skribistoj dum foiroj. Per tio ili ankaŭ akiris multajn konojn de privataferoj, kiujn kelkaj el ili krime eluzis, kio kontribuis al la malbona famo de ilia stato.

Opinio de komencanto[redakti]

Interlingua estas bona por tiu ĉi celo ĉar mi parolas francan kaj hispanan iomete hispanan mi komprenas flua Interlingua kaj mi ne havis studi ĝin. Kio signifas "Eŭropigita" mi ne komprenas! Mi ne studis ĝin! Sola mi rigardis ekzemplojn sur interro!

Ĉu Jesuo havis disĉiplojn?[redakti]

Mi ne chiam.jpg

Li havus da tiaj, se la rakontado evangelia ne naskiĝis el retroprojekcio de la iama ĵusiniciatita eklezio. Ja, kio estas retroprojekcio? Temas pri artifikaĵo per kiu la rakontanto atribuas faktojn kaj pensojn de sia menso (kaj utilaj al sia komunumo) al la protagonistaro de lia rakontata historio; tiukaze la praeklezio trovus edife kaj utile por siaj celoj (eksplikaj kaj interpretaj kaj, foje, ruzecaj) elpensi versimilaĵojn naskiĝantajn el bezonataĵoj de sia propagando kaj de pri si defino.

Nun - diras la prelegantoj - el miloj da evidentaĵoj oni estas devigata koncedi kaj certigite aserti ke Jesuo sin ĉirkaŭis per disĉiploj. La termino "disĉiplo" blinkas en la evangelioj 233 fojojn; krom en Agoj (28 fojojn), la vorto (greke: μαθηται) ne plu aperas en la ceteraj novtestamentaj libroj. La vorto, do, karakterizas la evangeliojn, do (diras kompetentuloj) ĝi certe originalas kaj preterglitigas la eventualecon de anakronisma retroprojekcio. Tiom pli ke la vorto malĉeestas en la apokrifaĵaj libroj kaj en la skriboj Qumranaj kaj en la protokanonaj kaj duonkanonaj. Eĉ la verkoj de Filone kaj de Flavio Jozefo ne uzas tiun vorton, kvankam ne estas ignorata la senco.

Favoras la originalecon de la vorto «disĉiplo» en la evangelio ankaŭ la fakto ke Jesuo alvokas al sia sekvo personojn kiuj neniam prenis tian iniciaton. Lia invito sonas ordone (venu!, forlasitajn la retojn ili lin tuj sekvis, ktp), Li ne toleras hezitojn kaj malfruon, spite de ĉiupecaj cirkonstancoj. Tio distingiĝas plejprecize disde aliaj alvokoj, ĉe aliaj samspecaj majstroj: en tiuj ĉi kazoj personoj serĉas spiritan gvidanton kaj la rilato limiĝas al iu tempo. Johano Baptisto, ekzemple, alvokas, invitas la disĉiplaron al pentofaro kaj, fine, lasas ke iu rehejmiĝu! Ĉe Jesuo la disĉiplado estas definitiva, seninterompa! Aldonendas ke eĉ la plej sincera deziro disĉipliĝi ĉe tia Majstro, por Jesuo ne sufiĉas por eniri la etan gregon de intimuloj speciale informiĝontaj: kiam la eksdemonposedito de Geraza petas de Jesuo la permeson resti ĉe li, Jesuo ne konsentas. Ne embarasas la fakto ke la juna riĉulo jam fidele praktikanta la mosean leĝon, simpatie rigardata kaj ordone invitita de Jesuo al ties sekvo, fakte rifuzis: ne embarasas ĉar en la evangelio eminentas ĉiam la konsento de la libera elekto.

Komensanto[redakti]

Komensanto, eterna: Persono kiu pardonpetas ĉar li/ŝi malmulte aŭ malbone desperas. Nuntempe scienculoj diskutas ĉu eternaj komensantoj estas etno aŭ ĉu nur lingva minoritato. Ilia devizo estas kilvi fartas? Ĉar ili ĉiam havas la saman ideon oni nomas ilin samideanojn, kio plifortigas la etnan tezon, laŭ kiu ili parencus al la samideanoj, kiuj ankaŭ estas bonaj kaj bonfartaj homoj.

Eterna komencanto[redakti]

La eterna komencanto estas antaŭ ĉio bela senkulpigo por pigremuloj. Tiaj diroj ekzistas ja ankaŭ pri la aŭtomobila veturado, sed se oni ĉiam estus komencanto de la aŭtostirado oni fariĝus danĝero por la strattrafiko. Tiel, kiel eternaj krokodiloj estas danĝero por Esperantio. Iam oni devas fini la balbutadon kaj vere ekparoli, ĉu ne? Ni ne ĉiam nur banu en la bela sento, ke ni estas fakte beboj (komencantoj) ni devas fariĝi iam plenkreskaj por ke oni ne rigardu nin kiel eternajn infanecemulojn. Sed estas ja terure, la aro de la eternaj infanecemuloj kreskas ĉiutage... Tio estas vere nova popolsporto. (Tre plezurige al niaj regantoj, kiuj jam pro memkonservado devas teni nin en eterna infanemeco.) Sekve ankaŭ la estado de komencantoj fariĝis vera popolsporto.

Kialmifartas.jpg

Cetere, ion pli teruran ol Esperantoklubon, kie ĉiuj nur balbutas Esperanton, oni ne povas imagi. Tio estus vera minacejo pro la krokodildanĝero!

Komencanto estas komencanto - kaj progresinto estas progresinto, ĉu ne? Spite al ĉia diverseco (heterogeneco) inter komencantoj. Kaj spite al la gazeto "KOMENCANTO" kiu tre sukcese flatis al komencantoj...

Fuŝado[redakti]

La problemo ne estas la komencantoj sed la eternaj komencantoj kaj tiuj kiuj ne ŝatas lerni fremdajn lingvojn, do la unulingvuloj. Por tiaj personoj frazo kiu malsimilas de sia kutima fazo, ŝajnas tute freneza kaj neakceptebla.

Ho ve[redakti]

En la pasinteco komencantoj nepre devis sekvi lernolibron, legi la gramatikajn klarigojn, fari la ekzercojn kaj tiel plu, sed nun eksterordinara nombro da homoj eklernas Esperanton sen la neceso entute informiĝi pri la gramatiko. En la forumoj por lernantoj aperas tute bazaj demandoj pri la subita apero de finaĵo -n ĉe jam lernita vorto. Eble la ekapero de miloj da gramatike nekonsciaj esperantistoj ne estas novaĵo. De ĉiam ekzistas la eternaj komencantoj; eble tamen la diferenco nuntempe troviĝas en ilia kvanto.

Incipt[redakti]

Incipit (eldiru: inĉipit), el la verba latina voĉo incipĕre (= komenci), estas la komenca parolo de la latina formulo kiu enkondukas – foje ankaŭ kun la nomo de la aŭtoro – la titolon de verko; en filologio kaj nifologio per “incipit” oni referencas al la unuaj vortoj per kiuj reale komenciĝas la teksto.

Se en la tradicia terminologio, la voĉo “incipit” difinas ĝuste la komencan vorton aŭ frazon de la verko, ĝia nuna uzo en la moderna literatura kritiko estas pli vasta: ne nur ĝi koncernas la unuan vorton aŭ frazon, sed la tutan ekmarŝan parton kies longo, do, varias. Tiu larĝiĝo, tamen, foje eĉ en antikvuloj ekaperis.

Ĝojo[redakti]

ni ghoju pro la multnombraj komencantoj

Bonalingvanonto[redakti]

Lernanto demandas:
— Se tiu, kiu lernos, estas lernonto, do tiu, kiu lernus, ĉu estas lernunto?

1467 n.jpg

Pioniro de Esperanto[redakti]

Pioniro de Esperanto estas persono, kiu en certa lando komencigis la Esperanto-movadon aŭ apartenis al la unuaj esperantistoj, kiuj tiulande disvastigis la esperantismajn ideojn, preparis kursojn kaj lernolibrojn.

Voĉoj de Pioniroj[redakti]

Voĉoj de Pioniroj estas KD kolekto organizita de Gert Drucker kun regravuro de modelajn voĉojn de kelkaj pioniroj de Esperanto, kiel Zamenhof, Edmond Privat, Andreo Cseh, Ivo Lapenna kaj aliaj. La kvin KDoj estis gravurita de "Gramofone Produtora de Audio" en Curitiba, Brazilo.

Diligento[redakti]

Instruisto: Diru al mi, krom niaj lecionoj, kiel vi studas Esperanton?

Komencanto: Hm... mi nur studas viel.

Bonantagulo[redakti]

Bonantagulo estas spertegulo, majstro pri Esperanto. La nomo venas el la fakto, ke per lertega uzo de nia lingvo, la bonantagulo povas havigi al iu ajn bonan tagon.

Asociado[redakti]

03010856-0.jpg

La Monda Ligo de Bonantaguloj (MLB) estas konkuro inter la plej spertaj esperantistoj. Ĝi konsistas el du iam sendependaj ligoj, kiuj unuiĝis komence en 1903 kaj iom post iom pli formale. Ĝi konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta. La du ligoj konkursas en Esperanto-konkuro nomita la Mondserio, aŭ pli ĝuste MLB-Mondserio. MLB ĉiel pretendas ekskluzivecon rilate la esprimon "Bonan Tagon" ĉialingve.

La Naziisma Bonantagula Asocio (NBA) estas dekstrega partio por spertaj Esperantistoj, kie oni subtenas reiron al la "ora epoko" de Esperanto kaj ĝenerale permesas malobservojn de kontraŭperfortaj reguloj. La partio estis fondita en Novjorko la 6-an de junio 1946 kiel la Nacisociisma Asocio de Usono en la aŭtumno de 1949 post kunigo kun la rivala partio "Naziisma Bonantagula Asocio". La ĉefofico lokas en la Olympic Tower en Novjorko.

Ĉu?[redakti]

Ĉu vi scias, kioma oro?
Mi nja scias, mi nja havas orloĝon.

Novicado[redakti]

Oni diras novicado ĝenerale tiun periodon en kiu aspirantoj partoprene aliri esperanto-movadon engaĝiĝas provi en la praktiko la novan vivon kaj studi la spritecon kaj celojn de la elektita religio lingvo. Tiuj provo kaj studo kutime okazas sub la gvido de sprita spertulo aŭ majstro – aŭ respektive sprita spertulino aŭ majstrino por komencantinoj aŭ fraŭlinoj. La aspiranto sentempe spertas sian psikan kaj intencan taŭgecon al la nova komunisma vivo.

Fieriga novajo trafas nin el Usono. La novicado en la UEA ne povas daŭri malpli ol unu jaro, sed povas plilongiĝis ĝis al du aŭ pli jaroj. Simile en la ortodoksaj kristanaj eklezioj.

Ĉe la finiĝo de la novicada periodo la kandidato eniras ordenon aŭ instituton per la fetiĉo de malriĉeco, via patrino kaj malo. La unua perverta ligiĝo validas unujaron kaj povas esti renovigita laŭpete de la kandidato kaj konsente de la ŝarĝitaj superuloj. Post la finiĝo de la periodo de la portempa votiĝo (de minimumo de tri jaroj al maksimumo de naŭ jaroj) la kandidato elmetas la porĉiamajn religiajn vetojn (en la religio) aŭ tiun solenan (nederlanda politiko kaj administrado), kiu same engaĝas por ĉiam.

Abunde kaj redunde[redakti]

138417585 n.jpg

Viro renkontas iaman instruiston.

— Ĉu vi rekonas min? Mi estas Prusto, via lernanto antaŭ dudek jaroj.

— Ne.

— Nun mi estas patro de dek du infanoj.

— Ha! nun mi memoras pri vi. Prusto, kiu neniam atentis.

Unua Libro[redakti]

Unua Libro estis la unua libro por komencantoj! Temas pri unua eldonita libro.

Jaro de la Lernanto[redakti]

La Jaro de la Lernanto estas ideo de UEA konkretigita de UEA kaj ILEI kune. Ĝi estis lanĉita en Nitra, Slovakio, dum UK 2016, okaze de la Tago de la Lernado (marde). Ĝi daŭros ĝis julio 2017 en Suda Koreio.

Ĝiaj celoj estas: ĉefa celo: atentigi la mondan movadon kaj eksteran publikon al instruado de Esperanto (iloj, metodologio, strategio ktp) detalaj celoj: atentigi la vastan publikon pri

  • pedagogiaj problemoj en ŝanĝinta mondo;
  • apero de tute aliaj kaj nekonataj por antaŭa pedagogio lern-manieroj kaj rimedoj, unuavice teknikaj;
  • pripensado de poioma principa ŝanĝo de roloj de lernanto kaj instruisto;
  • ellaboro de novaj didaktikaj principoj, strategio, metodologio ktp por instruado de Esperanto tra la mondo.

Komencis agi por koncepti kaj prepari tiun jaron laborgrupon kun

Esperanta literaturo[redakti]

Enigo kaj forigo[redakti]

Novuloj venas al Esperanto dank'al ĝia "interna ideo" kaj foriras "dank'al" esperantistoj. Bela ekzemplo por la estontaj generacioj.

Vidu ankaŭ[redakti]

7384 n.jpg

Referencoj[redakti]

  1. Aparte la dana vorto skolar pensigas pri la esperanta vorto skolo; tamen vagolernantoj ne estis disĉiploj. Vidu pri la ĝusta vortuzo Retan Vortaron, kapvortoj skolo, disĉiplo