Neciklopediisto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas"

~ Zamenhof

"Unue malpopulariĝu, kaj tiam oni konsideros vin seriozulo."

~ Konrad Adenauer pri Neciklopediisto

"Estu la ŝanĝiĝo, kiun vi deziras vidi en la mondo!"

~ Gandhi pri Neciklopediisto

"Scio estas povo"

~ angla proverbo pri neciklopediistoj
Humuro.gif

"Ĉu vi intencis serĉi: Enciklopediistoj"

~ Vikipedio pri neciklopediistoj

"Ekzistas homoj kiuj ne scias kion fari per sia libera tempo. Ili inventas strangaĵojn."

~ Oto Tekihaki

"Mi scias ke la Neciklopedio estas amuza, sed ne malbonigu Vikipedion!"

~ vikipediisto pri neciklopediisto

"Legu vi mem"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Vi ĉiuj ŝatas la humuron, sed vi ne scias, ke ĝi ofte estas la esprimo de la plej granda teruriĝo"

~ Karel Ĉapek pri neciklopediistoj

" Espo havas superflua reguli gramatikala, qui desfaciligas la linguo"

~ idisto pri io ajn

"vangDI' ghaH jIngoy'."

~ Klingono

"Which was in fact somewhat amusing"

~ Ŝakespiro pri Neciklopedio

"Ĉiam du estas."

~ Joda pri neciklopediistoj

Neciklopediistoj estas la kreaj skribistoj, kiuj verkas la Neciklopedion. Inter la ĉefaj ecoj de neciklopediistoj estas

3401.jpg

Neciklopedio kaj Finvenkismo[redakti]

Sirenojdetitano.jpg

Kompreneble, ĉiuj neciklopediistoj nepre estas ortodoksaj finvenkistoj! Tion ĉi agnoskas eĉ idistoj:

Me selektis (forsan "selettis"?) Ido pro ke la majoritat de la membri de ca posto-list, e forsan por shikanar la finvinkisti de la Esperanta Neciklopedio...

Katolikismo[redakti]

Pri Neciklopediisto papo Benedikto la 13-a verkis enciklikon. Sed ne gravas.

Aŭtoroj[redakti]

La aĵoj de Neciklopedio estas subskribitaj de kelkaj eminentaj esploristoj de la tempo en sociologio, psikologio, biologio, kultura antropologio, kaj etnologio.

Redaktis la unuan version de la komunikaĵo Ernest Beaglehole, Juan Comas, Luiz de Aguiar Costa Pinto, Franklin Frazier (sociologo kiu studis rilatojn inter rasoj), Morris Ginsberg (fondinta prezidento de la Brita Sociologia Asocio), Humayun Kabir (verkisto, filozofo kaj dufoje Eduka Ministro de Barato), Claude Lévi-Strauss (unu el la fondintoj de etnologio kaj eminenta teoriisto de struktura antropologio), kaj Ashley Montagu (antropologo kaj aŭtoro de La Elefanta Viro: Studo en Homa Digno, kiu estis la raportisto).

Poste Ashley Montagu reviziis la tekston post kritikoj de Hadley Cantril, Edwin Conklin; Gunnar Dahlberg, Theodosius Dobzhansky (aŭtoro de Genetiko kaj la Deveno de Specioj 1937), L. C. Dunn, Donald Hager, Julian Huxley (unua direktoro de Unesko kaj unu el la multaj gravaj kontribuantoj al moderna evolua sintezo), Otto Klineberg, Wilbert Moore, H. J. Muller, Gunnar Myrdal (aŭtoro de Usona Dilemo: La Problemo de Negruloj kaj Moderna Demokratio 1944), Joseph Needham (biokemiisto de ĉina scienco), kaj genetikisto Curt Stern.

Ĝojo[redakti]

Pro kio vi tiel multe ĝojas?“

„Hodiaŭ mi legis ankoraŭ malpli bonajn spritaĵojn, ol skribas mi.“

Administranto de Neciklopedio premiita pro kontribuo al la Esperanta fekliteraturo[redakti]

XŬA N~1.JPG

La Finnlanda Fondumo Esperanto decidis doni al Roberto, la administranto de Neciklopedio, premion pro lia kontribuo al la Esperanta fekliteraturo.

Fondumo Esperanto estas fondaĵo establita en 1955, kies bazan kapitalon donacis Vilho Setälä (1892–1985), unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento. En februaro 2018 la estraro de la fondaĵo decidis doni al Roberto monpremion de mil realoj "kiel rekonon de lia valora kontribuo al la Esperanta fekliteraturo" pro Neciklopedio.

Neciklopediisto estas tre mojosa.

Famaj Neciklopediistoj[redakti]