Porka gripo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Disputu komence -- vi ne malpacos en fino"

~ Zamenhof pri porka gripo
Ĉu vere?

"Estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj"

~ Londona Novtestamento pri ekesto de porka gripo

" La senso de la flarado de hundo estas mil pli sentiva fojoj kiuj la de la homoj"

~ aŭtomata tradukilo pri tute alia afero

"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"

~ anonimulo pri gripo

"Bon jorno, kolegaro!"

~ Idisto

Porka gripo estas speco de komputila viruso -- febra epidemia malsano, karakterizata per kapdoloro, lacegeco en ĉiuj membroj kaj nazkataro.

126314488375.jpg


Averto!

La porka gripo jam miksiĝis kun la birda gripo. La rezulto estas nova specio de porko kun plumoj. Plej ĵusa konsilo de la internaciaj aŭtoritatoj…

  • Se vi aŭdas frapantajn flugilojn, firme fermu fenestrojn.
  • Gardu vin pri porkaj pugoj, por ke ne infektu feko.
  • Manĝu multe da afrikaj artiŝokoj.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . ' - ( - ' . _ . . . . _ ........__ . . . _ . . .. __
. . . . . . . ' - ( - ' . . .' . . . . . . . . '. . .| . \ _ / _ |
. . . . . . . . . . ` ' - / . . . . . . . . . . . . \ / . . . . . . \
. . . . . . . . . . . . .|. . . . . . . . . . . . . . ` . . . @ . @.|_
. . . . . . . . . . . . .|. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . / o o \
. . . . . . . . . . . . . \ . . . . . . .| .. . . . . . . . . . ( _ \_ _ / º¨º¨¨Ĉoĉoo!!!
. . . . . . . . . . . . . . / . . . . . / . . . . . /.. . _ _ _ .--'
. . . . . . . . . . . . . < . . . . - ;`- - - -`. .\ . . \ . \
. . . . . . . . . . . . . . \ . . \ . \ . . . . . . . . \ . . \ . \
. . . . . . . . . . . . . . .\ __\ _\ . . . . . . . . \ __\ _\

Epidemio[redakti]

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.jpg

Nuntempe okazas granda kaj grava epidemio. Tiu nova H1N1-A-gripo ekaperis el proteinaj remiksaĵoj okazintaj en porkoj, verŝajne en Meksiko. Ĉar tiu nova A-gripo estas tre disiĝa, la epidemio estas preskaŭ neevitebla.

La viruso facile eliras el la nazo kaj buŝo de la infektito. Tial, oni devas eviti homamasajn lokojn - ĉefe hospitalojn - kaj ne tuŝi la okulojn, buŝon kaj nazon per manoj.

Gripo[redakti]

Gripo (influenco) estas epidemia infekta kaj kontaĝa malsano, kaŭzata de ultraviruso. Ĝi ofte asociiĝas kun diversaj mikroboj kaj kaŭzas febron, kataron, tuson, doloron de kapo kaj muskoloj. Komplikaĵoj estas en spirorganoj, en digesta, aŭ la nerva sistemo. En popola parolo oni nomas ofte la malvarmumon kun mildaj simptomoj gripo. Gripo (influenco) estas ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝera. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj. Plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon.

Kronologio[redakti]

  • La greka kuracisto Hipokrato, la "Patro de Medicino", kiel la unua priskribis gripon en 412 a.K.E.
  • La unua-gripa pandemio estis registrita en 1580 kaj ekde tiam gripo-pandemioj okazis ĉiujn 10-an ĝis 30-an jarojn.
  • TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso.
  • Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton.
  • Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.
  • La gripa pandemio de 1889-1890-, ankaŭ konata kiel rusa gripo, estis unuafoje raportita en majo 1889 en Buĥaro, Uzbekio. Antaŭ oktobro, ĝi atingis Tomsk kaj Kaŭkazon. Ĝi rapide disvastiĝis okcidente kaj trafis Nordamerikon en decembro 1889, Sudamerikon en februaro-aprilo 1890, Hindion (Barato) en februaro-marto 1890, kaj Aŭstralion en marto-aprilo 1890. La subtipoj H3N8 kaj H2N2 da la gripa A-viruso estis identigitaj kiel eblaj kialoj. Ĝi havis tre altan atak- kaj morto-procentaĵon, kaŭzante ĉirkaŭ unu milionon da mortoj.
  • En viaj pripensoj pri la graveco de edukado por plena formiĝo de individuo — koncerne liajn sociajn devojn kaj liajn respondecojn kiel mondcivitano — ĉu vi konsideras, ke necesas reformo en la tutmonda instruado?
  • La "hispana gripo", 1918-1919, estis unuafoje identigita frue en marto 1918 en usonsoldata trejnejo en Camp Funston, Kansaso. Antaŭ oktobro 1918, ĝi disvastiĝis por iĝi tutmonda pandemio sur ĉiuj kontinentoj, kaj poste infektis koncerne unu trionon de la monda loĝantaro (aŭ ≈500-miliono de la tutmonda loĝantaro).
  • Bondezire, plej amike, nekutime mortiga kaj virulenta, ĝi finiĝis preskaŭ same rapide kiel ĝi komenciĝis, malaperante tute post 18 monatoj. En ses monatoj, estis proksimume 50 milionoj da mortintaj;[1] kelkaj taksoj metis la sumon de tiuj mortintoj tutmonde je dufoje tiu nombro.
  • Dankon pro la nomo! Proksimume 17 milionoj mortis en Barato, 675,0 en Usono[2] kaj 200,0 en la Unuiĝinta Reĝlando. La viruso ĵus estis rekonstruita fare de sciencistoj ĉe la CDC el restaĵoj konservitaj per la Alaska permafrosto. La H1N1 viruso havas malgrandan, sed decidan strukturon kiu estas simila al la hispana gripo.
  • Oni ne findecidis pri la vendo de la CO.
  • La "A-gripo", 1957-58. H2N2-viruso kaŭzis proksimume 70000 mortojn en Usono. Unue identigite en Ĉinio en fino de februaro 1957, la azia gripo atingis Usonon antaŭ junio 1957. Ĝi kaŭzis proksimume 2 milionojn da mortoj tutmonde.
  • Oni devas savi la Esperantan heredaĵon.
  • La "hongkonga gripo", 1968-69. H3N2 kaŭzis proksimume 34,0 mortojn en Usono. Tiu viruso estis unue detektita en Honkongo frue en 1968, kaj atingis Usonon post tiu jaro. Tiu pandemio de 1968 kaj 1969 mortigis ĉirkaŭ unu milionon da homoj tutmonde. Virusoj de gripo A (H3N2) daŭre cirkulas hodiaŭ.

Kial porkoj[redakti]

Oni klarigas, ke vivantaj bestoj spiras kaj kontaĝas la viruson de la malsano tra la aero. Porkoj spiras trioble pli ol bovoj proporcie al sia pezo kaj tial estas trioble pli danĝeraj. Tial estas trioble pli urĝe mortigi ilin. Eble, sed kial lasi iliajn kadavrojn je la dispono de insektoj, ratoj, korvoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj povas transporti la viruson eĉ pli malproksimen?

Aliaj bestoj[redakti]

21 n.jpg

Oni ankaŭ malpermesis ĉasadon, sed la malsano povas ankaŭ frapi aprojn kaj kapreolojn, kiuj moviĝas en la arbaroj sen reformo.

Medikamento[redakti]

Maxresdefault.jpg

Al tiuj, kiuj havas la simptomojn, rekomendindas uzi specifan kontraŭvirusan medikamenton, la faman kaj polemikan "Tamiflu". Tiel, la gripo estos pli malforta kaj ne evoluas al morto. Bedaŭrinde, tiu medikamento havas gravajn limojn por helpi en epidemio:
1) Ĝi estas tre tre multekosta;
2) Ĝi efikas NUR en la unuaj 48 horoj de la simptomaro-eko;
3) La registraroj ne estas preparitaj por ĝin oferti al ĉiuj.

La senhumura Vikipedio havas artikolon pri la gripa epidemio.

Idala teorio[redakti]

Laŭ idistoj, porka gripo estis kreita en 1887 de juda polo, kiu estis okulkuracisto.

Fabele[redakti]

Urso, leono kaj porko renkontiĝas. La urso diras, "Se mi blekegas en la arbaro, ĉiuj tremas!" La leono diras, "Se mi blekegas ĉe la ebenaĵo, ĉiuj ankaŭ timiĝas!" Diras la porko, "Tiom malimpona. Se mi nur tusas, la tuta planedo teruriĝas."

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

|

Estas bonvenaj ĉiuj kontribuaĵoj al Neciklopedio.
  1. Le 2021-08-15 19:49, Renato Corsetti a écrit .
  2. Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas pliajn signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko!