Radiumo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ne drinku, fumu, aŭ radiumu!"

~ Kato la Pli Maljuna
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

"Estas tre komplika afero"

~ stultulo pri ĉi tiu artikolo

"Ne facile komprenebla, ĉu ne?"

~ Pierre Pastedechouan

"Kande la diablo oldeskas, il divenas ermito"

~ idisto

"OBSEDO temas pri specifa termino, kiu malfaciligas la kreon de pli klarsencaj sinonimoj"

~ Bonalingvisto

Radiumo signifas malstreĉadon kun radio-ricevilo. Oni nomas tiujn, kiuj ofte tiel malstreĉas sin, "radioaktivuloj".

Historio[redakti]

Sexu.jpg

La sekvantan sciigon, kiu estas ekskluzive rezervita por nia elita legantaro, ni dankas al nesingarda trobabilemo de iu komitatano. Ni ne povas malkaŝi publike, per kiuj kondamnindaj, kvankam agrablaj rimedoj ni sukcesis paroligi la komitatanon, sed ni ne hezitas komuniki al niaj abonantoj la interesan novajon. Nur, ni insiste petas, ke niaj legantoj konsideru ĉi tiun komunikon kiel tute konfidencan kaj ne distrumpetu ĝin antaŭtempe. Jen:

Radiumon malkovris Marie Curie, kiel juna knabino. La praktiko popularis en la frua dudeka jarcento, antaŭ la malkovro de komputilumo.

Sanaj aspektoj[redakti]

Laŭ multaj kuracistoj, radiumo povas kaŭzi multajn sanajn problemojn. Simptomoj estas kaj mensaj (ekz. obsedo kun la plej ĵusa stilo de muziko) kaj korpaj (ekz. sunfrapo, pro radiumado ĉe la plaĝo).

Lingvoj[redakti]

Estas fakto, ke ni povas radiumi en multaj maloftaj lingvoj. Eĉ en Esperanto...

Du kiuj ne aŭskultis al Kato la Pli Maljuna.


La tielnomataj intelektuloj ĉe Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri radiumo.