Kulero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The printable version is no longer supported and may have rendering errors. Please update your browser bookmarks and please use the default browser print function instead.

" Ne por lupo estas supo"

~ Zamenhof

"Por gasto ne petita mankas kulero"

~ denove Zamenhof

Kulero estas ero de kulo, uzata kiel manĝilo kaj kuir-instrumento.

1648879692 n.jpg

Kulerrabisto

Dum festeno malaperis arĝenta kulero. Ĉiu gasto volis montri sian poŝon, sed la mastro estis ruza kaj diris:

- Mi trovos la ŝteliston. Vi ĉiu metu vian kapon sub la tablon.

Kiam la gastoj faris tion, li demandis:

- Ĉu vi ĉiu havas la kapon sub la tablo?
- Jes. - respondis la gastoj.
- Ĉu ankaŭ tiu, kiu ŝtelis la kuleron?
- Jes. - respondis la kulpulo.

Ido

Kulieratra (posturo -) Posturo che qua du personi (o plura) jacas sur la flanko, ventro kontre dorso, la gambi kelke flexita; quale ordinesas kulieri en kulieruyo.

Recepto

Hodiaŭ mi intencis fari kukon. Mi trovis recepton :

1 ĝis 2 ovoj

3 kuleroj da faruno ,

12 kuleroj da sukero ,

12 kuleroj da degelita margarino

5 kuleroj da lakto

3 kuleroj da akvo .....

Kaj fine mi cedis

Kial ?

Diable, kie mi trovos tiom da kuleroj!