Ĵuro

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
0ab3.jpg

"En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo."

~ Zamenhof pri ĵuro

"Post mi lernas Esperanton bone, mi volas lerni la hispanan. Sed mi volas lerni ĝin uzante Esperanto!"

~ venezuelano

"Estas multaj lingvaj kaj stilaj stumbloj en la artikolo kune kun malklaraĵoj. Mi konsilus aŭ redakti la artikolon aŭ forviŝi ĝin."

~ idisto

Ĵuro estas la ago de konscie mensoga atestopromeso, ĝenerale farite kontraŭvole por konservi la vivon aŭ liberecon. La ĵuro baziĝas sur ridinda publika kredo, ke falsan ĵuron aŭ neplenumon de ĵuro sekvus Dia puno. Oni ofte uzas ĵuron en juĝa proceso por kredigi siajn mensogojn.

La antikvaj ĝermanoj, grekoj, romianoj kaj la skitoj ĵuris je sia glavo alia armilo.

La ĵuro reiras al la ŝuemra civilizo, kiam oni faris ĵuron antaŭ neekzistaj dioj. En la antikva Egipto, oni ĵuris je sia vivo. Pli poste oni ĵuris je sia vivo, honesto, kredo. Nuntempe leĝo ofte antaŭskribas.

Falsa ĵuro estas la fondaĵo de la jura sistemo de ĉiuj landoj.

Biblio[redakti]

Diras Eliro 22:

10 Se iu donos al sia proksimulo azenon aŭ bovon aŭ ŝafon aŭ alian bruton, por konservi, kaj ĝi mortos aŭ estos difektita aŭ forkaptita, kaj neniu tion vidos, 11 tiam ĵuro antaŭ la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo, kaj ĝia mastro ĝin prenos kaj li ne kompensos.

Hipokrita ĵuro[redakti]

Hipokrita ĵuro estas ĵuro farita de kuracistoj, kiam ili tuj prenas medicinan diplomon. Ĝi nomas "hipokrita ĵuro, ĉar ili tute ne intencas plenumi ĝin. Jen ĝi:

"Mi ĵuras per Zamenhof kuracisto, per Arno Lagrange, per Hilda Dresen kaj P. E. Schwerin, per ĉiuj dioj kaj diinoj, ke laŭ mia kapablo kaj juĝo (kaj kompreneble kontraŭ kelka mono) mi observos tiun ĉi ĵuron kaj tiujn ĉi kompromisojn - respekti tiun kiu instruis al mi la kuracarton kiel li estus mia patro (ekscepte tiu maljuna aĉulo, kiu volis fiki min); disdividi kun li miajn havaĵojn, mildigi liajn malfacilaĵojn se tio estas necesa (ho, ho, ho, vere hipokrita, ĉu ne?), zorgi pri liaj gefiloj kiel ili estus miaj gefratoj (jes, ĉefe lia 18-jaraĝa blonda filino, incesto estas bona ideo), instrui al ili ĉi tiun arton se ili deziros lerni ĝin (kaj kompreneble se ili pagos min, kiel mi pagis al ilia damna patro), sen retribuaĵo aŭ ajna
0576.png
kondiĉo (kiel mi diris, hipokrita, ĉu ne?) pro lernado , legado kaj ia ajn alia instrumaniero; almontri mian arton al miaj propraj filoj, al miaj majstroj kaj disĉiploj ligitaj per kompromisoj kaj ĵurado, laŭ la leĝo de la medicino (t.e., paciento vivos aŭ mortos, kuracisto ricevas pagadon!), al neniu plu. Mi sekvos tiujn dietojn konsideratajn de mi, laŭ miaj kapabloj kaj juĝo, bonefikajn por miaj malsanuloj kaj mi devojiĝos de ĉio nociva kaj malsaniga (ekscepte se manĝfabriko pagos al mi por propagandi siajn produktojn). Mi ne donos mortigajn venenojn al iu ajn, eĉ se oni instigu min, ankaŭ mi ne donos al iu ajn tian konsilon kaj, sammaniere, mi ne donos al virinoj abortigilojn (ho, ve, kiel naive!) Mi vivos kaj praktikos mian arton kun pureco kaj sankteco. Mi ne operacios tiujn suferantajn pro gruzo, sed lasos tion por la praktikuloj de tiu arto (vere, kio estas gruzo? Ni uzas teknikajn vortojn ĝuste pro tio). En ia ajn domo kien mi eniros (nur kontraŭ tro multa mono), mi endomiĝu nur por la bono de la malsanuloj kaj mi evitu malbonfaron kaj korupton (pro tio, modernaj kuracistoj ne prizorgas hejme) kaj, ankoraŭ, mi ne delogu virinojn kaj virojn, nek liberulojn kaj sklavojn (sed, se ili mem volos libere fiki...) Ĉio kion mi vidos aŭ aŭdos pri la vivo de homoj, kiu ne povos esti diskonigita, mi ne diskonigu ĝin respektante ĉion kio devas resti sekreta (kontraŭ mono). Dum tiu ĉi ĵuro konserviĝos senprofane, ke estu al mi permesita ĝui la vivon kaj la praktikarton, respektata de ĉiuj homoj, en ĉiuj tempoj, ke alia estu mia destino se mi ne observos ĉi tiun ĵuron (bla-bla-bla)"

Falsa ĵuro[redakti]

Falsa ĵuromensoga ĵuro estas la ago de konscie mensoga atesto sub ĵuro.

Falsa ĵuro estas krimo en ĉiuj landoj kaj persekutata per puno.

Konataj homoj kiuj estis akuzataj kaj kondamnitaj pro falsa ĵuro:

Vidu ankaŭ[redakti]

Proverbo[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri ĵuro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  • Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.
  • Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.
  • Pri nenio oni povas ĵuri.