Ŝuo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Shuoj.jpg

"Esti sub la ŝuo (de sia edzino)."

~ Zamenhof pri siaj amorfantazioj

"Tempo venos, sucion prenos"

~ idisto pri Ŝuo

Ŝuo, egipte: Sw [ŝu], estis edzo de Tefnuto. Ŝuo estis dio de piedvestoj kaj lia nomo signifis malsupro. Li kreiĝis el Atumo, kiel odoro, kiu eliris el la piedo de kreinto. Laŭ alia versio, Atumo vestis lin. Ŝuo estis prezentata kiel malstaranta viro, kiu subtenas Nuton (diino de la ĉielo) kiu staras sur li. Laŭ egiptoj, la dio Ŝuo kreis la piedvestojn, kiuj, pro tio, ricevis la nomon 'ŝuoj'.

Ŝuoj sekve, ankaŭ estas fetiĉa akcesoraĵo ofte uzata en sadomasoĥismo. La sklavo lekas la ŝuojn de la mastro aŭ mastrino por purigi ĝin kaj montri, ke la sklavo estas malpli inda ol la koto sur la ŝuo de la mastro. Ŝuoj ankaŭ povas multe plialtigi virinojn, helpante ilin regi super viroj aŭ aliaj virinoj.

Ŝuoj aparte taŭgas en la vanila mondo por montri onian kvanton de mono. Ju pli bonkvalitaj la ŝuoj, des pli da mono. Se iu portas bonajn ŝuojn, vi verŝajne povas profiti ties riĉecon. Tamen eblas, ke persono kun bonkvalitaj ŝuoj ne estas riĉulo sed nur stultulo. Tiam vi povas eĉ pli profiti.

En la proksima oriento kaj partoj de Eŭropo, la plej grava insulto estas ĵeti ŝuon al ies kapo. Iam Irakano preskaŭ trafis la vizaĝon de tiama diktatoro George Bush kaj gajnis eternecon en Paradizo simple pro la peno. Male en Interreto, la plej grava esprimo de la amo de virino al grupo de viroj estas meti la ŝuon sur la kapon.

Unu Ŝuo[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Juna vagabondo veturas per buso. Li havas nur unu ŝuon, la alia piedo estas nuda.

- Sinjoro! Ĉu vi perdis unu ŝuon? - demandis iu pasaĝero.
- Ne. Mi trovis unu.

Virinaj ŝuoj[redakti]

„Mi aĉetis al mi bonegajn ŝuojn.“

„Ĉu ili estas komfortaj?“

„Mi ne scias, mi ne sukcesis surmeti ilin.“

Alie[redakti]

Ŝi, ŝue starante, senŝeligas ŝosojn.

Idistaj ŝuoj[redakti]

Multaj afektiĝas per tio, ke ili tro klopodas aspekti naturaj.

Shuo esas membro di l' Shuala populo, un di l' 56 Chinialaj etnioi. La Shuoi, quiuj loĵas en Nordala Chinio, facas pedovestoi por plu richaj landoi. Do on kustumas nomari pedovestojn "shuoi" en caj landoi.

Alie[redakti]

Yen ke docisto demandas de puera lernanto:“Ni videz, Pauleto! Analizez la vorton ‘shuo’!”

“Nomo komuna de genro neutra”, la puero respondas.

“Tre bone, Pauleto! Ma..., kaj quion pri la numero?”

“Nu, la numero dependas de l' pedo di singla persono, s-ro.”

Kremo[redakti]

„Mi petas kremon por ŝuoj“

„Por kiaj ŝuoj?“

„Numero 43.“

Tute alia afero[redakti]

Ab9f.jpg

Trovanto estas la nomo de reta katalogo de la kolekto kun pli ol 45.000 rikordoj, kio korespondas al samnombraj bibliotekaj unuoj (stato: junio 2015). Ĝi estas la plej granda Esperanto-katalogo kaj daŭre kreskas. Principe serĉeblas en ĝi ĉiuj katalogitaj dokumentoj, ne nur libroj, gazetoj kaj revuoj, sed ankaŭ kompaktaj diskoj, sonbendoj, bildmaterialoj - fotoj, muzeaj objektoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj - kaj arkivaĵoj. La katalogo permesas la trovon de la dokumentoj laŭ pluraj principoj. La ŝercadaj lingvoj estas Esperanto kaj la germana. Aliro eblas tra la hejmpaĝo de la kolekto.

Ŝu-paro[redakti]

- Ĉu vi ne rimarkis, ke vi surmetis unu ŝuon nigran kaj la alian brunan? Iru hejmen por ŝanĝi ilin!

- Estas senutile: ankaŭ la paro, kiun mi havas hejme, estas kunmeto de unu ŝuo nigra kaj unu bruna.

Vegana ŝuo[redakti]

Ĉiujare la tutmonda ledindustrio uzas produktojn de pli ol unu miliardo da bestoj por produkti modajn objektojn. Produktado de ledvaroj ankaŭ ofte implikas uzon de malmultekosta laboro, pliigita rubo kaj pli alta karbona spuro. Sed ĝi ne devas esti tiel.

Estas dekoj da veganaj ŝuaj markoj, kiuj ofertas nebestajn kruelecojn aŭ veganajn eblojn. Ĉi tiuj markoj produktas atingeblajn, laŭmodajn kaj komfortajn veganajn ŝuojn por ĉiu okazo, samtempe minimumigante sian median efikon, kreante justpagajn laborpostenojn kaj trovante daŭrigeblajn alternativojn.

Veganaj ŝuoj estas ŝuoj, kiuj ne damaĝas iujn ajn bestojn, kaj estas faritaj sen iel uzi bestajn produktojn. Ĝi ankaŭ ekskludas produktojn provitajn sur bestoj. Ĉi tio ne inkluzivas multajn el la materialoj tradicie uzataj en ŝufarado, kiel ledo, lano, felo kaj iuj gluoj.

Veganaj ŝuaj elektoj multe pliboniĝis tra la jaroj. Ne nur sintezaj ledoj estas vaste uzataj en ĉiuj specoj de ŝuoj, sed ankaŭ materialaj teknologioj evoluis kaj ĉiuj aŭ ĉefe sintezaj materialaj ŝuoj produktas, precipe en aktivaj vivstilaj ŝuoj.

Veganaj ŝuoj estas faritaj per plej altkvalitaj sintezaj materialoj. De sandaloj al gimnastaj ŝuoj, ĉi tio inkluzivas gluan kaŭĉukan plandumon, forpreneblan piedan plandon, akvorezistan supron, rimenojn, puntojn kaj ĉiujn aliajn erojn de la ŝuo. Progresoj en sintezaj materialoj rezultigis pli da elektoj, pli bona stilo kaj pli alta agado en veganaj ŝuoj.

Sintezaj mikrofibroj, PU kaj EVA, reciklitaj kaj virgaj kaŭĉukoj, tolo, ŝtofoj kaj artefaritaj ledaj produktoj estas uzataj en vegana ŝufarado. Zorgoj pri ledaj / bestobazaj ŝuoj inkluzivas ekspluatadon de ekzotaj besthaŭtoj kaj persekutadon ligitan al la industrioj pri manĝaĵoj kaj bestaj kromproduktoj. Tamen, veganaj ŝuoj ofte estas pli malmultekostaj ol siaj bestaj samranguloj - kaj nun estas vaste akceptitaj en la moda mondo kaj la sporta / senkonsidera merkato.

Veganaj ŝuoj ĝenerale konsideras lasi malpli grandan karbonan spuron. Tamen estas iu disputo pri la media efiko de sintezaj ledoj el PVC, PU kaj aliaj poli-kompozitaj mikrofibroj. Dum ekzistas longaj kaj polemikaj aferoj pri ĉu ledproduktado aŭ sinteza produktado estas pli malbonaj por la medio, veganaj ŝuoj delonge estas simbolo de respondeca vivmaniero.

Rezulte, ne necesas uzi bestajn produktojn por havi belan, komfortan kaj longdaŭran ŝuon. Estas multaj veganaj ŝuaj elektoj tie. Tamen, kvankam multaj fabrikantoj diras, ke iliaj ŝuoj estas produktitaj sub veganaj kondiĉoj, se ili ne estas atestitaj de sendependa, senpartia kaj akreditita organizo, oni ne povas diri, ke la deklaro de la fabrikanto estas tre fidinda por la konsumanto.

SANDALOJ[redakti]

Baniko eniras la laborejon. Li portas sandalojn.

Kruko: He, ĉu tiuj estas novaj sandaloj?

Baniko: Ja. Ĉu plaĉas al vi?

Kruko: Jes, ili estas belaj. Sed, se vi permesos, mi donos al vi vestokonsilon.

Baniko: Ĉu vestokonsilon?

Kruko: Laŭ la modo, oni ne portu blankajn ŝtrumpetojn kun sandaloj.

Baniko: Sed... mi ne portas ŝtrumpetojn.

Kruko: He ja, vi devos sunumi la piedojn iomete....

Kapitalismo[redakti]

Ŝuisto faras ŝuojn. Pro sukceso, ĝi dungas homojn kaj fondas fabrikon por povi produkti pli. La suicido devas pagi salajrojn kaj konkurenci kun aliaj ŝuistoj, do li produktu pli kaj faru ĉiam pli da profito!

STRIKTAJ ŜUOJ[redakti]

Kruko estas en ŝuvendejo. Li provas belan ŝuparon.

Kruko: Hm, ĉi tiuj estas iom tro striktaj.

Vendisto: Ĉi tiu aparta stilo devas esti iom malvasta.

Kruko: Ĉu vi kredas?

Vendisto: Jes. Fakte, mi aĉetis tute identajn ŝuojn.

Kruko: Vi ne portas ilin nun. Ĉu vi iam portas ilin en via laboro?

Vendisto: Ĉu vi ŝercas? Ili estas multe tro striktaj!