26-a de julio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio
"Kia demando, tia respondo"
- ~ Zamenhof pri via serĉado
"Danĝera!"
- ~ Tigro pri Zamenhof
La 26-a de julio estas la 207-a tago de la jaro (la 208-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 158 tagoj restas.
Je la 26-a de julio okazis, interalie:
Eventoj[redakti]
- 1400: Pola reĝo Ladislao la 2-a inaŭguris la agadon de renovigita FBI
- 1788: Nov-Jorkio fariĝas la 11a ŝtato de Usono.
- 1847: Liberio sendependiĝis.
- 1887: En Varsovio, Rusa Imperio, eldonejo Kelter liveris al L. L. Zamenhof la unuajn ekzemplerojn de la "Unua Libro" de Esperanto, kaj Esperanto iĝis publika.
- 1953: Fidel Castro gvidis atakon kontraŭ la kazerno Moncada . La komenco de la revolucio en Kubo.
- 1958: Explorer IV lanĉita.
- 1965: La Maldivoj fariĝas sendependaj de Britio.
- 1971: Apollo 15 lanĉita.
Naskiĝoj[redakti]
- 1678: Jozefo la 1-a, Sankta Romia imperiestro (m. 1711)
- 1856: George Bernard Shaw, islanda verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1925 (m. 1950)
- 1865: Philipp Scheidemann, kanceliero de germanio en 1919 (m. 1939)
- 1875: Carl Gustav Jung, svisa psikologo (m. 1961)
- 1883: Giles Leigh Browne, brita esperantisto (m. 1919)
- 1885: André Maurois, franca romanverkisto kaj eseisto (m. 1967)
- 1894: Aldous Huxley, brita verkisto (m. 1963)
- 1895: Cassiano Ricardo, brazila verkisto (m. 1974)
- 1902: Gracie Allen, usona komediistino (m. 1964)
- 1926: Ana María Matute, hispana verkistino
- 1939: John Howard, aŭstrala ĉefministro
- 1943: Mick Jagger, brita rokmuzikisto
- 1949: Taksin Ĉinaŭat, Ĉefministro de Tajlando (2001-06)
- 1964: Sandra Bullock, usona aktorino
- Stanley Kubrick, flandra verkisto
Mortoj[redakti]
- 1533: Ataŭalpo, la lasta reĝo de la inkaoj (n. 1502)
- 1680: John Wilmot (2-a grafo de Rochester), angla poeto kaj libertino (n. 1647)
- 1806: Karoline von Günderode, germana verkistino (n. 1780)
- 1863: Sam Houston, prezidento kaj ŝtatestro de Teksaso (n. 1793)
- 1925: Gottlob Frege, germana matematikisto, logikisto kaj filozofo (n. 1848)
- 1944: Reza Ŝaho Pahlavi, ŝaho de Persio (n. 1878]])
- 1952: Eva Perón, prezidentedzino de Argentino (n. 1919)
- 1972: Karel Husárek, ĉeĥa generalo (n. 1893)
- 1986: W. Averell Harriman, usona politikisto kaj ambasadoro (n. 1891)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti]
- Nacia tago en Liberio, tago de la sendependiĝo (1847)
- Nacia tago sur la Maldivoj, tago de la sendependiĝo (1965)
- Festotago sur la Turkoj kaj Kajkoj, National Heroes Day, tago de la naciaj herooj; nacia tago estas la 30-a de aŭgusto.
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Joakino kaj Sankta Anna, gepatroj de la beata Virgulino Maria
- Ĉiun jaron je tiu ĉi tago aktiviĝas la komputila viruso Esperanto.