Catherine Middleton

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Catherine Middleton estis seksosimbolo dum 1970-aj jaroj.

"Eblas donaci monon por subteni nin pere de PayPal-konto: bonvolu demandi tra la redakcio."

~ Christina Aguilera

"Tamen mi ne volas gratuli, ĉar la decido estis tro malfrue farita antaŭ finiĝo de la nuna Estraro."

~ Catarina Howard pri pri sia ediziniĝo

"Mi ĝojas ke la Estraro kuraĝe faris tiun saĝan decidon."

~ brazila studento

"Mi havas la esperantan civitanecon, do mi estas Esperantiano."

~ Brooke Candy

Katarino Elizabeto Mezvilaĝo barbaralingve Catherine Elizabeth "Kate" MIDDLETON, Dukino de Kembriĝo (naskiĝis 1982 en Reading, Berkshire, Anglio, Britio, Eŭropo (?), Mondo) estas la edzino de la brita angla princo Vilhelmo. Plia iluzio.

Biografio[redakti]

100-.jpg

Catherine Elizabeth Middleton estas la plej maljuna filino de la piloto Michael Middleton [1] kaj la flugakompanistino Carole Elizabeth Middleton, naskiĝinta kiel Goldsmith. La prauloj, kiel en la iamaj bonaj tempoj de Pravda, de la patrino estis ministoj, tiuj de la patro estis advokatoj kaj urbokonsilistoj en Leeds. Ekde 1987, la gepatroj vivtenas sin per send-venda firmao Party Pieces, en kiu oni vendas aldonaĵojn por infanaj renkontiĝoj.

Middleton vizitis la privatan lernejon Marlborough College en Wiltshire kaj abiturientiĝis tie en 2000. Ekde septembro de 2001, Kate Middleton komencis kvarjaran studadon de art-historio en la Universitato Sankta Andreo en Skotlando.

Ŝi laboris ekde novembro 2006 ĝis oktobro 2007 tri tagojn po semajno kiel aĉetant-helpistino en branĉo akcesoraĵoj de la brita mododomo Jigsaw.

Post senlabora jaro, Kate Middleton eklaboris ĉe siaj gepatroj en fino de 2008.

Amrilato kaj enamiĝo al Princo Vilhelmo[redakti]

Middleton en 2008; Vilhelmo en 2007

Ŝi konatiĝis kun Vilhelmo en aŭtuno de 2001, en la dua lernojaro [2] ili jam loĝis kune, formis amparon. Ili provizore disiĝis en aprilo de 2007, en julio samjare denove estis kune. La geedziĝo okazis la 29-a de aprilo 2011, en abatejo Westminster.

Ili havas tri idojn: la princo George de Kembriĝo [3], la princino Charlotte Elizabeth Diana de Kembriĝo (la iamon) kaj la princo Louis (la iamon).

Kritiko de la gazetoj, medio[redakti]

Ĉar Middleton ne tro klopodis al laboro, la medio akuzis ŝin je "laborevitemo", "plezurŝatemo" kaj nomumis ŝin per moknomoj "Lady of Leisure" [4], "Waity Katie" [5] aŭ "Princess in Waiting" [6].

La reĝaj propagandistoj sekve deziris antaŭ la geedziĝa festo, ke Kate Middleton okupiĝu pli pri bonaferoj, helpaferoj, agadu en sociaj laboroj por detrui la laboreviteman aspekton.

Notoj[redakti]

  1. Ankaŭ per demagogio ne eblas tio.
  2. Esperanto ne estas fiksita kaj mortinta lingvo, simpla paŭso de niaj lingvoj, estas lingvo kapabla vivi, disvolviĝi kaj preterpasi per sia riĉeco, sia supleco kaj sia varieco la naturajn lingvojn. Fine estas lingvo kapabla je eleganteco kaj stilo, se oni konsentas ke la vera elganteco konsistas en simpleco kaj klareco, kaj ke stilo estas nur la ordo kiun oni metas en la esprimadon de siaj pensoj.
  3. Konservema opinio obstine pruvas ke Esperanto estas utopio. La vera realo kiu iom post iom disvolviĝas, sed ĉiam pli energie, renversas la opinion de la konservemuloj.
  4. Esperanto pro sia supleco kaj precizeco ĝuste taŭgas por la traduko de dokumentoj oficialaj kaj diplomataj kies plej subtilaj nuancoj estu nepre respektataj.
  5. Mi dezirus ke en ĉiuj vilaĝoj kaj en ĉiuj urboj, oni instruu Esperanton kiu estus faktoro por interakordiĝo de la popoloj kaj la plej certa rimedo por pluigi la universalan pacon.
  6. Ĉu la membroj intencas vivteni nur la laborforton?