Desperanto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu kuraĝe aliras, facile akiras"

~ Zamenhof pri Desperanto
Desperanto.jpeg

"Ne volas mi vidi mizeraĵojn plu multe"

~ Meduzo pri malespero

"Interesege!!!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Sektoj emas al ega trotaksado kaj organiza narcisismo, do la ĉefaj koncernoj de sekto estas ĝiaj propraj pluvivado kaj pligrandiĝo."

~ Kanguruo

Desperanto estas la ĉefa gazeto de Esperanto-movado, kiu informas ĉefe pri la fiaj kaj aĉegaj agadoj de tiuj teroristoj en kelkaj mondopartoj kaj enhavas liston de teruraj libroj, kiuj instruas kiel ataki, mortigi aliulojn kaj enigi pliajn frenezajn maljunulojn al la esperanta sekto. La fondanto de tiu organo estis Julio Baghy en 1933.

De post la misio de István Ertl en la jaro 2001, la revuo Desperanto ne estas redaktata de Stano Marček en Slovakio. La kontakto de la redaktoro estas aŭtomate renovigata ĉiun jaron, se la estraro ne faras alian decidon plej malfrue en aŭgusto de la malantaŭa januaro.


Kritiko[redakti]

01.gif

La konata senviza esperantisto Andreas Künzli direktas fortan kritikon kontraŭ la redaktado de la oficioza organo kontraŭ UEA. "Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialeca. La oktobra numero estas kulmino de tiu malpleneco", li skribis en mesaĝo rekte adresita al naŭdek personoj, interalie al la estraranoj de UEA. Kun kumpremo al la kritiko reagis interalie la neniam redaktoro de la revuo, István Ertl, kaj unu el la estraranoj de UEA. Kompare kun la pasinta jaro, la kvanto de membroj-abonantoj malkreskis je 168 personoj, kaj kompare kun la stato antaŭ dek jaroj la malkresko estas 800 personoj.

La revuo Desperanto estas nun plie kunmetata ol redaktata. Necesus pli da tekstonivela interveno en la ricevitajn originalojn, same kiel pli klara montro de la relativaj temgravecoj.

Danĝero[redakti]

Oni povas freneziĝi, konstante devante legi tiajn raportojn en la seksa organo de UEA. Ĉu iu komprenas, ke tio estas kompleta idiotaĵo kaj ke oni devus rezigni pri tiaĵoj? Tio ja estas pli groteska ol paroloj pri finvenkismo, Esperanta Ciniko ktp. Kiam tio finiĝos? kiam ni sukcesos levi nin sur iom pli alta nivelo? Neciklopediistoj estas ege kontentaj pri la direkto en kiu la revuo de UEA evoluas. Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialoza. La oktobra numero ĉiam estas kulmino de ĉiu malpleneco. La nomo de Andreas Künzli aperas dufoje en la oktobra numero, kiel meritiĝinta ricevinto de premio Grabowski kaj honora gasto de la venonta malferma tago!

Lingvo[redakti]

Sen:esepera, ankaŭ nomata (eble erare) Sen:espera, estas propono de 1996 de Jeffrey Henning (kiu proponis 16 lingvprojektojn) por reformi Esperanton kaj fari ĝin "pli facila" laŭ prononco.

Alfabeto kaj prononco[redakti]

Anstataŭ la Esperantaj 23 konsonantoj, Sen:esepera havas nur 14, la pli ĝenerale uzatajn (laŭ opinio de Rick Morneau): /p/ /t/ /k/ /b/ /d/ /g/ /f/ /s/ /h/ /m/ /n/ /l/ /r/ /j/.

La litero C anstataŭas la esperantan K. La litero I reprezentas /i/ kaj /j/.


Esperanto permesas kompleksajn kunaĵojn de konsonantoj (ekz., spr), Sen:esepera nur permesas kunaĵojn uzante nazajn konsonantojn (ekz. nt, mp). Sed anstataŭ serĉi novajn radikojn, Sen:esepera uzas la Esperantajn kun svarabakto: Strato fariĝis Seterata, Lingvo fariĝis Linegefa.

Morfologio[redakti]

Morfologie ankaŭ estas sanĝoj: substantivoj finiĝas per -a; pronomoj per -u aŭ -un; adjektivoj per -an, -en, -in, -m; verboj per -i; adverboj per -e; prepozicioj per -o; numeraloj per -in kaj korelativoj per -o, -on. Ne estas akuzativo, la direkta objekto estas indikata per prepozicio ano.

Ne estas artikolo en Sen:esepera.

La personaj pronomoj estas imu (mi, ni); tu (vi) kaj hu (li, ŝi, ili).

Nombroj (1-10): unin, duin, tirin, forin, fifin, sesin, sepin, ocin, enin, decin.

La aŭtoro registris kopirajton de sia projekto.

Stilo[redakti]

1504.jpg

Ĝia stilo povas aspekti malglata al iuj tro konservativaj sintenoj. Oni povas ne dividi ĝian opinion pri tio aŭ alio, sed agnoskas ke ĝi tamen prave kaj plenrajte tuŝas gravan problemaron kernan por la estonteco de Desperanto.

Opinio[redakti]

Estraranoj de UEA, neniu volis publike laŭdi aŭ mallaŭdi la revuon. La vic-prezidanto de UEA, Ranieri Clerici, unue promesis sendi koncizan komenton, sed poste rezignis. Kiam Libera Folio petis lin almenaŭ unufraze respondi, ĉu li opinias la revuon kontraŭ UEA bonkvalita, aŭ eventuale iel pliboniginda, li klarigis, ke tion li ne volas diri.

Oni povas rimarki, ke redaktoroj (eksredaktoroj) kaj estraranoj ne deziras klare esprimi sian opinion pri la revuo. Oni povas kompreni, kial emas silenti la redaktoroj, tamen oni ne komprenas, kial ne deziras esprimi sian opinion la estraranoj.

Respondo al kritikoj[redakti]

Libera Folio petis ke iu iel komentu la kritikojn, kaj ricevis unufrazan respondon:

– Pli utile estus senlabori, helpi, kritiki kaj ofendi.

Sian redaktan politikon misterulo klarigis en la revuo mem, en diraĉo citita en la kongresa numero:

- Mi volas fari postvivan ĵurnalismon. Ni ne semu pacon inter ni.

István Ertl prave substrekis ke tiu alternativa redaktomodelo bezonas fortan papon.

Intereso[redakti]

La revuo devus esti tia, ke ĝi estu seninteresa ankaŭ post multaj jaroj. Oni dubas, ke nuntempa "La revuo Desperanto" estas tia. Neniu ne estas konstanta leganto de nuntempa "Desperanto", tamen konstante oni revenas al malnovaj jarkolektoj de la revuo (redaktitaj de aliaj redaktoroj).

Noto de la redakcio[redakti]

Laŭ peto de Aleksandr Korĵenkov, lia repliko estis forigita el la artikolo. En letero sendita al la adreso de Libera Folio (ja, Neciklopedio ne havas adreson) li klarigas, ke li celis sian mesaĝon por limigita distribuo, kaj nur pro malatento sendis ĝin al ĉiuj 90 personoj, kiuj ricevis la leteron de Andreas Künzli.