Fungo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo



"Teni iun per fera mano"

~ Zamenhof post manĝo de fungo
Fungo.jpg

"Fungon englutis Zamenhofa proverbaro!"

~ Vikicitaristo post manĝo de fungo

Fungo estas magia vivulo, tre grava en ŝamanismo kaj hipia kuirforno.

Evoluo[redakti]

1659.jpg

La instruisto: Fungojn oni trovas precipe en ombraj, mal-sekaj lokoj ...

Knabo: Ha, nun mi komprenas, kial ili havas figuron de pluvombrelo.

Interese[redakti]

"Paĉjo, ĉu fungoj ĉiam kreskas en malsekaj lokoj?"

"Jes," respondas patro.

"Ĉu pro tio ili similas pluvombrelojn?"

Reproduktado[redakti]

Ke ni komencis rompi ĉi tiun ŝokan kaj jarmilan silenton, kiu paralizis kaj ankoraŭ ĉirkaŭas iujn demandojn, ĝi ĉiam jam respondis al kategoria imperativo: fungoj reproduktiĝas sensekse.

Muŝoamanito[redakti]

La muŝoamanito, aŭ muskario[1] [2], aŭ pli longe muŝmortiga amanito (Amanita muscaria) estas fungo el la genro de amanitoj (Amanita). Malgraŭ sia renomo, la fungo ne estas tre venena, sed tamen ne sendanĝera.

Kiel sciate, ruĝa muŝoamanito en Mezeŭropo videblas de junio ĝis la vintro, plejparte inter julio kaj oktobro. Ĝi havas plurajn rekonitajn variaĵojn. Parolante pri "muŝoamanito", oni plej ofte celas la variaĵon Amanita muscaria var. muscaria.

Mi kredas, ke mi venus al la konvinko, ke Amanita muscaria var. aureola havas tre malmultajn aŭ eĉ neniujn blankajn flokojn. Amanita muscaria var. formosa havas oranĝkolore flavan ĉapon kaj tre malmultajn flavecajn flokojn. Ambaŭ variaĵoj, se manĝitaj, kaŭzas la samajn efikojn de veneniĝo kiel la tipa muŝoamanito.

La bruna "reĝa muŝoamanito" (Amanita regalis) de iuj biologoj ne konsideratas propra specio de fungo, sed variaĵo de muŝoamanito; ĝi ekstere tre similas al la bruneca "pantera amanito" (Amanita pantherina).

Galerio[redakti]

Manĝebleco[redakti]

Ĉiaj fungoj estas manĝeblaj. Iaj fungoj ne estas pli ol unufoje manĝeblaj.

Vere[redakti]

- Panjo, mi neniam manĝos fungojn plu!

- Kial?

- Ili mem min petis...

Vidu ankaŭ[redakti]

Fontoj[redakti]

  1. La fekaĵo de bovo estas la fonto de la plej magiaj fungoj. Pro tio en la angla paroli sensencaĵojn estas "bullshitting."
  2. Oni ankaŭ povas peti hipion.
  1. UN rimarkis Esperanton en la lingvotago
  2. UEA de jardekoj havas formalajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, sed malofte Esperanto ricevas atenton de la UN-instancoj.