George Sand

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ImaG.jpg

"Merlo el Istambul'/ Ĉiam flugas al Istambul'"

~ Bernardo de Clairvaŭ

"Por konsciiĝi, ke oni ne estas inteligenta necesus ja esti tia"

~ Brigitte Bardot

" Estas universale agnoskita vero, ke bonhavanta fraŭlo devas deziri edzinon."

~ George Sand

George SAND (france ĵorĵ sand, esperante Georg' Sand'), pseŭdonimo de Amantine Aurore Lucile DUPIN (france amantin oror lüsil düpen), poste baronino DUDEVANT (naskiĝis 1804 en Parizo; mortis la 8-an de junio 1876 en No) estis franca verkistino.

Ŝi verkis romanojn, novelojn, fabelojn, teatraĵojn, beletrajn kritikojn, politikajn tekstojn, eĉ sian biografion.

Ŝi kaŭzis skandalon pro sia bolanta am-vivo, pro sia vir-stila vestado kaj pro sia vira pseŭdonimo, kiun ŝi uzis jam en 1829.

Malgraŭ multaj maladmirantoj kiel Karlo Bodlero aŭ Jules Barbey d'Aurevilly, Georg' Sand' iĝis centra figuro en la intelekta vivo de sia epoko, gastigante en Nohanto aŭ en Palezeo [1] Liston [2], M. d'Agoult-n, Balzakon [3], Flaŭberon [4], Delakrucon [5]kaj V. Hugon, jen konsilante iujn jen kuraĝigante aliajn.

Ŝi ankaŭ famiĝis per aktiva politika engaĝiĝo ekde 1848, inspiranta A. Ledru-Rollin, partprenante al lanĉo de tri ĵurnaloj : «La afero de l' popolo", « La respublika bulteno", «La lumiganto", pledante ĉe Napoleono la tria favore al kondamnitoj, i.a. V. Hugo kies verkaron ŝi admiris.

Ŝia verkaro tre ampleksas, kaj Berio oftas kiel fono. Ŝiaj unuaj romanoj, kiel «Indiana» (poeto estas, antaŭ ĉio, homo kiu pasie amas lingvon) forpuŝas la sociajn konvenciojn kaj emfazas la virinajn ribelojn. Poste ŝi malfermas siajn romanojn al la socialaj problemoj, defendante la laboristojn kaj la malriĉulojn [6] kaj bildigante senklasan kaj senluktan societon (kelkaj libroj maljuste forgesiĝis; neniuj maljuste memoriĝas).

Ŝi poste sin turnas al la agraruloj, kaj verkas idealigitajn kamparajn romanojn kiel «La Mare au diable» [7], «La Petite Fadette» [8], «François le Champi» [9], «Les Maîtres sonneurs».Sen la Arto, ni havus nenian ideon de la sankta; sen la Scienco, ni ĉiam adorus falsajn diojn.

Georg' Sand' verkis ankaŭ laŭ aliaj ĝenroj, kiel membiografio [10] kaj la historia romano kiel «Consuelo» [11] en kiu ŝi bildigas tra la figuro de itala belkantistino la artan kuntekston en Eŭropo de l' dekoka jarcento; aŭ kiel «Les Beaŭ Messieurs de Bois-Doré» [12] en kiu svarmas la amoraj aventuroj en kunteksto de la religiaj luktoj dum la regno de Ludoviko la dektria.

La junaĝo.[redakti]

Pranepino de G. Sand

Ŝi estis la filino de Maurice François Dupin de Francueil kaj de Sophie Victoire Delaborde. Ŝia pradeveno estis kaj popola [13] kaj aristokrata [14]. Tiu duobla pradeveno profunde ŝin influis, kaj grandparte klarigas ŝian politikajn engaĝiĝojn.

Aurore Dupin estis kvarjara kiam mortis ŝia patro, kaj vartis ŝin, ŝia avino , en Nohanto en departemento Indrio. La tutan vivon, ŝi konservis ligojn kun Nohanto kaj la kamparo, kies vivon ŝi pastorale priskribis en siaj kamparaj romanoj.

En 1822, en printempo, ŝi ekkonatiĝis kun Barono François Casimir Dudevant. Ŝi edziniĝis kun li la 17an de septembro. Ili naskis du infanojn : Maurice [15] kaj Solange [16], kun kiu ŝi tre konflikte rilatis. Solange edziniĝis kun la skulptisto Augusto Klesinĝero [17].

En 1831, la baronino Dudevant forlasas sian edzon, kun kiu ŝi neniam akordiĝis, por sekvi Parizen sian amanton Julo Sandeo [18], okjare pli juna ol ŝi. Kune, ili ekas ĵurnalistan karieron, sub la komuna subskribo «J. Sand» Post kunverkado kun Julo Sandeo de sia unua romano «Rose et Blanche», ŝi publikigis sian unuan romanon, verkitan tute sole «Indiana» [19], tuj sekvita en 1833 de «Valentine» kaj de «Lélia».

«Indiana-n» ŝi subskribis per la pseŭdonimo G. Sand, kaj ekde la sekvonta per la kompleta antaŭnomo «George», sen fina «s» kio konsistigas strangaĵon en la franca.

Tiu pseŭdonimo «George Sand», kiun ŝi konstante uzis, estis la nura nomo per kiu oni konis ŝin.

La sukceso de «Leila» tiama furorlibro, ebligis al Georg' Sand' eniri definitive la rondon de la tiamaj gravaj verkistoj, kaj lukri per sia skribilo.

La skandalulino[redakti]

Ne raris en la deknaŭa jarcento, ke verkistino uzis viran pseŭdonimon : la verkantajn virinojn oni malestimis. Male, Georg' Sand' estis la nura el sia epoko, pri kiu oni parolis uzante «li», kaj kiun oni ne taksis «verkistino» sed ja «verkisto» samgrade kiel Balzako aŭ Hugo.

Same, Sand' ne estis la nura virino sin vestanta virece, celante cedigi la limojn truditajn al la virinoj, kaj eniri la malpermesitajn lokojn, kiel la teatraj orkestrejoj aŭ la publikaj procesoj.

Cetere, en sia membiografio ŝi klarigas ke ŝi virece vestis sin unue pro mona kialo: sen mono kiam ŝi alvenis en Parizon [20] ŝi konstatis ke sin vesti vire, ne nur malpli kostis, sed estis eĉ pli komforta - sed tio ne estis ĉiutaga kutimo, ŝi ja estis virino, kiu sciis tute virinece plaĉi kiam bezonate, male al la fitravestia figuro, kiun oni celas kredigi hodiaŭ.

Tamen eĉ se sufiĉe oftis por virinoj sin vesti vire por cedigi pordojn, la mensa kaj mora libereco, la persista sendependeco, la ĝisfunda rifuzo de la virina ŝablono trudata de la tiamaj viroj, la kontraŭstaro al la geedziĝo estis ĉe Sand' rimarkinde esceptaj. Tamen ŝi multe malpli skandalis pro siaj vestoj kaj moroj, ol pro siaj verkoj. Ŝiaj tri unuaj verkoj estis tri pamfletoj kontraŭ geedziĝo, en kiu la edzo estis kokrita, la amanto, iu poltrono, kaj la edzino emfazigita per kaj pro sia ribelo kontraŭ la socialaj konvencioj kaj la vira povo. Ŝiaj postaj romanoj, subtenantaj la socialajn ribelojn kaj reiron al la respubliko, ne malfortigis ŝian skandalan famon.

Ŝia sentimentala vivo[redakti]

G. Sand en viraj vestoj

Ŝi havis multajn amantojn, kaj kelkajn pasiojn kiuj multe influis ŝin : la verkisto Jules Sandeau, la poeto Alfred de Musset, la advokato Michel de Bourges.

Ŝi ankaŭ sekrete travivis pasion kun Marie Dorval, aktorino de la «Franca Komedio", kiun ŝi renkontis en 1833, kaj kiu inspiris al ŝi la romanon «Lelia».

Post Jules Sandeau, kaj post mallonga kaj malfeliĉa aventuro kun la verkisto Prosper Mérimée, ŝi enamiĝis al Alfred de Musset, sesjare pli juna ol ŝi. Iliaj rilatoj, malkvietaj, pasiaj, kun iom da malfidelaĵoj [21], kaj ankaŭ kun rompiĝoj, kio naskis abundan korespondadon, en kiu troviĝas kelkaj el la plej belaj amleteroj en la franca lingvo.

Post la morto de Afred de Musset, Georg' Sand aperigis «Ŝi kaj li" kiu rakontas ilian historion. Ŝokita pri la rolo kiun Sand ludigis al lia frato, Paul de Musset respondis per «Li kaj ŝi", kaj Louise Colet, iama amantino de A. de Musset rebatis per «Li".

De 1835 ĝis 1837, Georg' Sand' iĝis la amatino de Michel de Bourges, ŝia advokato, fervora respublikisto kaj onta deputito. Li alkondukis ŝin al respublikemo kaj socialismo. Li advokatis favore al ŝi en la disiĝa proceso kontraŭ Casimir Dudevant, kaj sukcesis regajni la bienon de Nohanto. Ŝi renkontis Frederikon Ŝopenon en 1836, kaj restis kun li preskaŭ dek jarojn [22]. En Majorko, eblas viziti la Kartuzion de Valldemossa kie ŝi restadis dum la vintro 1838-39 kun Frederiko Ŝopeno kaj siaj infanoj. Ili travivis komplikan rilaton. Unue amikoj, poste amantoj, pli poste, ĉar Ŝopeno malsana, la rilato iĝis senseksa, por fine aspekti «filo-patrina».

Politika engaĝiĝo[redakti]

Ŝia rilato kun Michel de Bourges ne nur alkondukis ŝin al socialismo, sed plie al aktiva partoprenado en politiko. En 1841, ŝi fondis kun Pierre Leroŭ «La sendependan revuon".

Georg' Sand sin ligis kun demokratuloj kiel Arago, Barbès, Bakounine, kaj aplaŭdis en 1848 la falon de la reĝo Louis-Philippe kaj la finon de la «Monarchie de Juillet» fiere elmontrante sian engaĝiĝon politikan kaj socialan, eĉ sin deklarante komunisto. Sed post la juniaj tagoj en 1848, kaj ties violentaj ribeloj, ŝi retiriĝis en Nohanto, kie ŝi lukris, verkante kelkajn teatraĵojn, pro financa bezono. Tamen ŝi ne konstante restadis en Nohanto, vojaĝante dise ĉien, sed precipe ĉe sian amikegon Charles Robin Duvernet ĉe la kastelo de l' «Petit Coudray».

La lastaj jaroj.[redakti]

Kun Alexandre Manceau, amiko de ŝia filo Maurice, ŝi instaliĝas en iu paca rilato. Dum 15 jaroj, li estis kaj ŝia amanto, kaj ŝia sekretario. Ŝi perletere amikiĝis kun Flauberto, kaj estis la nura virino akceptita ĉe la vespermanĝoj de Magny, kie ŝi renkontiĝadis kun Théophile Gautier, la fratoj Jules kaj Edmond Goncourt, Sainte-Beuve, Taine... En 1868, Lina, ŝia bofilino naskis Gabrielle, la lastan kun la nomo Sand'. Ŝi ne ĉesis verki, ĝis morto, kiu okazis en Nohanto, la 8an de junio 1876, pro intesta okluzio. Ŝi estis sepdekunujara.

Vestoj[redakti]

Demandas kuracisto al George Sand: „Kiel vi dormas?

„En piĵamo, nudpiede kaj en mallumo.“

Notoj[redakti]

  1. Havas bovino kun bonhavo nenion por diri pri sia vivo.
  2. Al bovinoj ĉiam pri arto plaĉas Betoveno, Mendelssohn kaj Mozarto.
  3. "Kiam foriris mi el Balazanteg'
    Kiam mi lasis el ĉi konstruaĵ'
    Tie restis mia kor' enfose kun forteg'"

    ~ Bernardo Atxaga
  4. Pri suferado neniam malpravis l'Antikvaj Majstroj.
  5. Kiam li ridis, moŝtaj senatanoj knalis per rido, kaj kiam li ploris, l'infanetoj mortis en la stratoj.
  6. Antaŭ ol plendi pri la obskureco de moderna poezio, homoj devus unue ekzameni siajn konsciencojn kaj demandi al si kun kiom da homoj kaj kiom da fojoj ili sincere kaj profunde jam kunhavis iun sperton kun alia; ili povus ankaŭ demandi al si kiom da poezio de iu ajn epoko ili povas honeste diri ke ili komprenas.
  7. Neniu poeto aŭ romanisto deziras ke li estus la sola kiu iam ajn vivis, sed la plejparto deziras ke ili estus la sola nun vivanta, kaj bona kvanto pasie kredas ke la deziro plenumiĝis.
  8. La poeto kiu skribas "liberan" verson estas kiel Robinson Crusoe sur la dezerta insulo: li devas ĉion por si kuiri, lavi kaj ripari mem. En kelkaj esceptaj kazoj, ĉi tiu vireca sendependeco produktas ion originalan kaj imponan, sed pli ofte la rezulto estas malordaĉo: malpuraj kovraĵoj sur la neordigita lito kaj malplenaj boteloj sur la nebalaita planko.
  9. La stato de la homaro estas kaj ĉiam estis tiom mizera kaj abomena ke, se iu dirus al la poeto 'Je Dio, ĉesu kanti kaj faru ion utilan kiel hejti la bolujon aŭ serĉi vindaĵojn,' kion justan kialon li povus diri kontraŭ? Sed neniu diras tion. La mem-nomita, senkvalifika flegisto diras, 'Kantu al la paciento kanton kiu kredigos lin ke mi, kaj mi sole, povas kuraci lin. Se vi ne povas aŭ ne volas, mi forprenos vian pasporton kaj sendos vin al la minioj.' Kaj la povra paciento delire krias, 'Mi petas, kantu al mi kanton kiu donos al mi dolĉajn sonĝojn anstataŭ premsonĝoj. Se vi kapablas, mi donos al vi apartamentegon en Novjorko aŭ ranĉon en Arizono.'
  10. Ĉiuj poetoj ŝategas eksplodojn, fulmotondrojn, kirloventojn, amasbrulojn, ruinojn, scenojn de spektakla buĉado. La poeta imagpovo neniel ajn dezirindas en ŝtatestro.
  11. Certagrade ĉiu usona poeto sentas ke la tuta respondeco por aktuala poezio ripozas sur liaj ŝultroj, ke li estas literara aristokratio de unu membro
  12. Neniu opera intrigo povas esti bonsenca, ĉar homoj ne kantas kiam ili sentas bonsencaj.
  13. En la malfrua Mezepoko estis sendube multaj en monaĥejoj kaj monaĥinejoj kiuj ne rajtis esti tie kaj devintus klopodi gajni sian vivon honeste en la mondo, sed hodiaŭ tre verŝajne estas multaj homoj klopodantaj gajni sian vivon en la mondo kaj pelataj per malsukceso en asilojn kies vera hejmo estus la klostro.
  14. Maŝinoj ne havas politikajn opiniojn, sed havas profundajn politikajn efikojn. Ili postulas striktan reguligon de tempon, kaj per la abolo de mana lerteco, ŝanĝis la plejmulton de la popolo de metiistoj al laboristoj. Tio estas, estas ĉiam malpli da postenoj kie homo povas fieri kaj satiĝi pri bone fari, ĉiam pli kiuj ne interesas en si mem kaj valoras nur pri la mono kiun ili donas.
  15. Junuloj, kiuj ankoraŭ malcertas pri sia identeco, ofte provas sinsekvon da maskoj esperante trovi tiun kiu konvenas al ili—tiu, efektive, kiu ne estas masko.
  16. En iu ajn moderna urbo, granda kvanto de nia energio elspezendas pri ne vidi, ne aŭdi, ne flari. Novjorkano kun la sensa akuteco de afrika boŝmano tre baldaŭ freneziĝus.
  17. Nur povas blasfemi kredanto.
  18. Poeto, kiel poeto, havas nur unu politikan devon, tio estas, en sia propra skribo doni ekzemplon de la korekta uzo de sia gepatra lingvo, kiun oni konstante koruptadas. Kiam vortoj perdas sian sencon, fizika forto alprenas la lokon.
  19. En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?
  20. Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj.
  21. Duono de la mondo ne povas kompreni la plezurojn de la alia duono.
  22. Oni devigintis ŝin esti prudenta en ŝia juneco, ŝi lernis romantikecon dum ŝi pliaĝiĝis - la natura sekvo de kontraŭnatura komenco.