Horloĝo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malaperis kiel vaporo"

~ Zamenhof pri ŝtelita horloĝo

"Laŭ mi jes. Kion opinias la aliaj?"

~ iu
Tiu ĉi estas la unua artikolo de 2011


Horloĝo estas aparato por mezuri la tempon kaj montri la horojn. Ĝi estas tre ŝatata de eksterteruloj kiu instruas lingvojn, eĉ Esperanton.

Hor.jpg

Teologia horloĝo[redakti]

5074 n.jpg

Estis la anglikana pastro el Transilvanio (1743-1805) kiu antaŭ pli ol du jarcentoj, en 1802, verkis la libron, laŭ kiu el poŝa horloĝo trovita en la kamparo oni povas dedukti ke la naturo devas havi dezajnanton. Tiu dezajnanto devas esti homo. Tiu homo estas DIO"

Brevier-Himnoj[redakti]

Brevier-Himno estas kantebla teksto por la Liturgio de la Horoj.

Kukola horloĝo[redakti]

01 N.jpg

Hieraŭ vespere mi diboĉis iomete kun la kompanoj. Mi promesis al la edzino esti hejme je noktomezo ... je la plej sankta ĵuro. La horoj pasis rapide, la biero bone glitis. Ĉirkaŭ je la matena tria, en la plej iluminita stato mi ekiris hejmen. Mi estis jam enflanke de la pordo, kiam en la antaŭĉambro la kukola horloĝo ekfunkciis kaj kukolis tri fojojn. Subite, ĉar mi sciis, ke la edzino supozeble vekiĝis, mi aldone kukolis naŭ fojojn. Mi vere fieris pri mi mem, ĉar mi trovis tiel rapidan kaj saĝan solvon eĉ ebrie por eviti eventualan kverelon. Sekvatage matene mia kara edzineto demandis, je kioma mi alvenis hejme, mi respondis, ke je la 12-a. Ŝi tute ne ŝajnis afliktita. Mi havas bonŝancon! Mi opiniis. Tamen ŝi rimarkis, ke ni devas akiri novan kukolan horloĝon... Mi demandis ŝin, kial? Ŝi respondis: "Hieraŭ nokte ĝi kukolis tri fojojn, poste ĝi diris "diable" kaj kukolis kvar fojojn, akrigis la gorĝon, ĝi kukoli denove tri fojojn, ĝi mallaŭte ridetis iomete, poste ĝi kukolis ankoraŭ dufoje kaj fine ĝi laŭte furzis."

Kukulo[redakti]

- Sinjorino, kiel funkcias via horloĝo kun kukoleto post la riparo?

- Sinjoro riparisto, post kiam vi riparis mian horloĝon, la kukoleto akurate kaj afable demandas: kioma estas la horo?

Ni ripetas, ke tiu ĉi dokumento havas nepre sekretan karakteron. Do, silentu !

Astronomia horloĝo[redakti]

Astronomia horloĝo en sudgermana Heilbronn

Astronomia horloĝo (el la latina horologium) estas mekanika horloĝo kun aparta mekanismo, kiu krom la tempo montras ankaŭ situon de kelkaj ĉielaj astroj sur firmamento. Ĉi sence la astronomian horloĝon eblas konsideri kiel antaŭulo de planetario.

La aparatoj de simila celo ekzistis jam en tempoj de antikvo (Meĥanismo de Antikithera), sed ties konstrukcio estis pli poste forgesita. Denove ili aperis en la 14-a jarcento. La astronomiaj horloĝoj apartenis en interŝanĝo de mezepoko kaj novepoko al kulminaj produktoj de tiutempa astronomio, matematiko kaj mekaniko. Sed plimulte ili montris nur situon de Suno kaj Luno. Bildigo de la pluaj planedoj dum mekanika realigo kondukus al heliocentra konstrukcio, kio ne estis ideologie dezirata. Ununura heliocentra astronomia horloĝo en Ĉeĥio estas Astronomia horloĝo en Olomouc, konstruita en 50-aj jaroj en spirito de socialisma realismo. La astronomian horloĝon eblas trovi en multaj mezeŭropaj urboj.

Astronomia horloĝo de Prago - La astronomia ciferplato

Unu el la plej konataj astronomiaj horloĝoj situas en Prago en Malnovurba placo (Astronomia horloĝo de Prago). Pluaj signifajn astronomiajn horloĝojn ni trovos precipe en Germanio kaj en Francio (ekz. Rouen, Besançon, Strasburgo, Bern, Heilbronn, Rostock). Konata estas ankaŭ Astronomia horloĝo en Kremlo, kiu donis titulon ankaŭ al samnomata teatra ludo.

NOVA BRAKHORLOĜO[redakti]

Baniko fieras montras sian novan brakhorloĝon.

Kruko admiras: Tre bela, Banĉjo.

Baniko: Dankon. Kaj ĝi estas tre utila. Ĝi montras miajn korbatojn, atentas miajn kaloriojn, kalkulas miajn paŝojn, kontrolas miajn retmesaĝojn, kaj eĉ atentigas pri politikaj okazaĵoj.

Kruko: Mojose. Kaj ĉu ĝi montras la horon?

Baniko: Ne estu ŝtipo. Mi havas la telefonon por tio!

Ĉu?[redakti]

0271 n.jpg

- Pardonu min sinjoro, ĉu vi povus diri la ĝustan tempon?

- Estas la kvara horo kaj dudek du minutoj.

- Estas strange, mi demandadas la homojn jam tuttage, kaj ili ĉiam diras ion malsaman.

Kantanta horloĝo[redakti]

Ĥana horo en ĥalatoj kantas. Ĥimera hundo ĥantas

Donaca horloĝo[redakti]

Relogio-esperanto-.jpg

Du amiko renkontiĝas sur la strato kaj unu el ili diras la alian.

-Saluton kara Antono, vi ŝajnas tre malĝoja, kial vi estas tiel?

-Mi estas malĝoja ĉar Sanka Nikolao donacis belan horloĝon al mi.

-Kara Antono, pro tio ne povas esti malĝoja, ĝi esta tre bona donaco.

-Jes, sed mi ne povas ostenti ĝin, pro tio mi estas tre malĝoja.

-Mi ne komprenas la kialo vi ne povas ostenti ĝin, diru min kial vi ne povas porti tiel bela horloĝo?

-Nu, ĉar ĝi estas kukol-horloĝo, ĝi estas tre granda kaj mi ne povas porti ĝin.

Alie[redakti]

La horloĝisto: Rebonigi tiun çi horloĝon mi ne konsilas al vi, çar vi elspezus por la rebonigo tiom, kiom vi pagis por la horloĝo mem.

La kliento: Ho, tre volonte mi akceptas la kondiçon: la horloĝo estas al mi donacita.

Analogio de la horloĝisto[redakti]

La analogio de horloĝisto, aŭ argumento de horloĝo, estas unu el la teleologiaj argumentoj por provi pruvi la ekziston de Dio. Sub la formo de analogio, la argumentado deklaras ke la desegno implicas desegniston. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, tiu analogio-komparo estis uzata de Kartezio kaj Boyle, ekzemple, kiel logika instrumento por ekspliki la strukturon de la universo kaj la rilaton de Dio kun ĝi. Sekve, tiu analogio havis fundamentan rolon en la natura teologio[1] kaj por la argumentado pri la desegno en kiu ĝi estis utiligita por plivalorigi, krom la ekzisto de Dio, la Inteligentan dezajnon en la universo.

La plej fama plivaloriganto de la Argumento teleologia[2] estis William Paley en 1802. Sed lia koncepto prie estis serioze endubigita pro la formuliĝo de la teorio de la Natura selektado de Charles Darwin, kaj pro la nekohereco kun la mutacio pliboniganta la supervivon de specio, ankaŭ nova.

Sed ĝin defendis, precipe en Usono, de la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, sciencistoj kiuj rekonsideris kaj resistemigis la teoriojn de la evolucio kaj natura selektado (kutime profititaj por forĵetigi la teleologian argumenton) por demonstri ke ili akordas kun la teorio de Inteligenta dezajno [3]

La komplekseco de horloĝo

La analogio de la horloĝisto konsistas en la kompara aplikado de natura fenomeno (vivo) kun horloĝo. Tipe, tiu analogio rolas kiel preludo de la teleologia argumento kaj prezentiĝas tiel:

  1. La mekanismaj kompleksaĵoj ene de la horloĝo postulas la aktivecon de “projektisto” inteligenta.
  2. Same kiel en la kazo de horloĝo, la komplekseco de X (organo aŭ aparta organismo) la strukturo de la suna sistemo, la tuta universo) bezonas "projektiston".

En tiu prezentado, la analogio de la horloĝo (#1) ne rolas kiel bezonata fundamento al la argumento – ĝi funkcias pli ĝustadire kiel retora kaj preambla instrumento. Ĝia alestiĝo utilas por certigi la kredindecon de la ĝenerala premiso: “simple rigardante ion, eblas kompreni ĉu ĝi estas faritaĵo de inteligenta kreinto aŭ ne.

En multaj formuladoj de la argumento, la karakterizoj indikantaj “inteligentan dezajnon” estas implicite aludita. En aliaj, la karakterizo estas “ordo” aŭ “komplekseco” (kiu estas formo de ordo). En aliaj kazoj egalvaloras al “esti klare pensita por iu funkcio“.

La argumentoj kiuj reliefigas la aspekton de la “celo” aŭ, kiel en Voltaire (vidu malsupre), ofte reirigas al biologiaj fenomenoj. Ŝajnas nature diri ke la “celo” de la okulo estas "konsenti" al organismo ricevi informojn rilate la medion, la “celo” de la kruroj estas helpi al organismo moviĝi en la medio, ktp. Eĉ por la nebiologiaj fenomenoj, sciencaj eksplikoj stile “celoj” estis tiel uzitaj en la 19-a jarcento. La naturaj fenomenoj estis raciigitaj per ilia “esti projektitaj por utili al la homaro”. Oni subtenadis, ekzemple, ke la montoj plej altaj estus poziciitaj en zonoj je varma klimato “intencite” , tiel ke ili povu kondensigi la pluvon kaj formi friskajn brizajn fluantajn tien kie la homaro sufera pro la varmo.

Matene de la 23-a de aprilo 2021 en sia hejmo en Milanówek apud Varsovio forpasis Andrzej Pettyn, multjara kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Pola radio. Sed diras la subtenantoj de la teleologia argumento, ke eraroj en tiu kampo similas al tiuj de diversaj sciencaj kampoj. El ili oni eliras per falsado.

En la argumentoj kiuj emfazas “ordon” aŭ “kompleksecon”, ofte subkuŝas dua argumento, kiu stariĝas tiel: La fenomeno X (ekzemple, la strukturo de la suna sistemo, de la DNA ktp) devas esti rezulto de:

  1. Hazardeco, fato, ktp.
  2. Kaŭzoj kaj naturaj leĝoj
  3. inteligenta dezajno

En la kazo de la horloĝo, ekzemple, nek la ebleco-hazardeco (1) nek la (2) estas kredeblaj. Kiel la komplekseco de la horloĝo povas deveni de hazarda evento aŭ pere de natura procezo, sed devas necese elveni de projekto de inteligenta horloĝisto, simile /la adumento daŭrigas], la komplekseco de “X” ne povas elveni de hazarda evento aŭ pere de natura procezo, sed ĝi devas trovi sian kaŭzon en la projekto de inteligenta kreinto.

Tiu argumentado estas, finfine, procezo de eliminado: prezentiĝas tri eksplikoj. Ekskludante la unuajn du (hazardeco kaj naturaj kaŭzoj), la inteligenta projekto restas la unika kredebla ekspliko.

La kalkano de Aĥilo de la argumento estas ke ĝi fiaskas se troviĝus kredebla ekspliko pri la fenomeno X en la sama sfero de la naturaj fenomenoj. Kaj tio ĝin igas ĉiam pli vundebla kun la antaŭeniĝo de la scienco, kiu iom post iom jam trovis naturajn eksplikojn por la naturaj fenomenoj kaj iom post iom forlasis la eksplikoj teleologiajn. La pozicio de la montoj, ekzemple, estas hodiaŭ eksplikita per la Platotektoniko, la strukturon de la biologiaj organismoj per la natura selektado, la strukturon de la sunsistemo per la formiĝo kaj evoluo de la sunsistemo mem kun la eniriĝo de la suna nebuloza hipotezo, kaj tiel pli.[4]

Historio[redakti]

Kartezio[redakti]

Kartezio (René Descartes)

Unu el la unuaj esprimoj pri la ideo laŭ kiu bestaj kaj homaj korpoj estas meĥanismoj similaj el tiuj de ĥorloĝo kreitaj de Dio povas esti trovita en la verkaro de Kartezio.

Kartezio disvolvis la koncepton pri Dualismo (Kartezia dualismo), laŭ kiu la homa estaĵo estas komponita el du malsamaj substancoj: materio kaj animo. Laŭ tiu teorio, la homoj posedas materiajn korpojn kaj senmaterian animon, dum la bestoj havas nur korpojn materiajn kun neniu animo.

Kartezio rimarkigas ke oni ofte reduktas sian menson al nenio alio ol funkcio de sia korpo. En la 5-a parto de sia Parolado pri la metodo (1637), Kartezio mallonge sintezas sian penson rilate la fizikan mondon. La diskuto inkluzivas longan traktadon pri diversaj aspektoj de lia penso rilate la kaŭzojn de la ĉirkulado de la sango: li asertas ke la koro funkcias kiel forno, kiu varmigas la sangon kaj ĝin altrudas etendiĝi tra la tuta kardiovaskula sistemo. Tiu sanga movo, li diris,

”devenas nur el la dispozicio de la organoj videbla en la koro... kun impeto egala al tiu de la movo kiu en horloĝo dependas de la forto, de la pozicio kaj de la formo de la kontraŭpezoj kaj de la radoj.

Kartezio aplikadis al la cerbo sian hidraŭlikan teorion. Li eksplikas ke la “sana prudento” igas movanta la homan estaĵon aŭ beston “per distribuo de bestaj spiritoj en la muskoloj”. ”Tio tute ne aperos strange al tiuj kiuj, sciante kiom da diversaj aŭtomatoj, aŭ maŝinoj memmovantaj, kapablas konstrui la homa industrio, kaj kun malmultaj pecoj, kompare al la granda kvanto da ostoj, nervoj, arterioj, vejnoj kaj ĉiuj aliaj eroj kiuj staras en la besta korpo, pritaksos tiun korpon kiel maŝinon elirintan el manoj de Dio kaj do ordigitan senkompare plejbone kaj kapablan je movoj pli mirindaj ol tiu ajn kiun la homoj povus krei”.

Kartezio asertas, do, ke la nesciaj homoj havas neniun motivon por reĵeti tion, kaj haltas konsideri obĵeton, tiun: ke estas iuj aferoj kiujn la bestoj faras plibone ol la homoj.

Kartezio respondas ke tiu dependas ne de la volo sed de la naturo kaj ke kio aktivas en ili ne estas la dispozicio de iliaj organoj: “same kiel horloĝo, farita nur el radoj kaj risortoj, povas nombri la horojn kaj mezuri la tempon kun pli da precizeco ol kiom faras ni kun tuta nia saĝo”

Rimarkindas ke Kartezio verkas antaŭ ol oni inventos la poŝhorloĝon, do li referencas al horloĝoj funkciantaj per dendraro kaj radetoj.

Invento de la poŝhorloĝo[redakti]

Ora poŝhorloĝo

Komence de 16-a jarcento, la kreskiĝo porhorloĝaj risortoj kaj mekanismoj de ellasilo provizis al horloĝistoj instrumentojn por etigi la dimensiojn de la horloĝo ĝis igi ĝin aparato portebla. En 1524, Peter Henlein aranĝis la unuan horloĝon porpoŝan.

Invento de la planetario Orrery[redakti]

Tio kio igas la horloĝon taŭga por la argumento teleologia estas ke ĝi estas komponita el mekanismoj, kiuj sin movas interagante unu sur aliaj laŭ maniero iom kompleksa.

Malgranda planetario kun la tero kaj ĝiaj proksimaj planedoj.

La planetario Orrery — maŝino kunfigurita laŭ la sunsistemo kaj la movo de la planedoj, per helpo de kompleksa mekanismoj – funkcias similmaniere. Same kiel la konstruaĵo de Orrery postulas inteligenton kaj projekton, tiel (oni povas subteni) ankaŭ la konstruo de la sunsistemo vera kaj propra bezonis inteligenton kaj projekton, La unua moderna Orrery estis konstruita ĉirkaŭ 1704 de George Graham, angla horloĝisto kaj membro de la Reĝa Societo. Graham pasigis la unuan modelon (aŭ projekton) al fama inventisto John Rowley el Londono, kiu kreis la verkaĵon.

Robert Boyle[redakti]

Dum la 17-a jarcento elstariĝis nova vizio pri la universo kaj la naturaj leĝoj. Dio ne plu estis vidita kiel konstante aktiva en la universo, sed kiel estulo kreinta relative fora kiu ja jes kreis la universon kaj ĝin movis sed ĝin allasis sub la kontrolo, ne sia, sed de la naturaj leĝoj.

Robert Boyle (16271691), ekzemple, tiel parolis pri la universo:

”... okazas kiel en aparta horloĝo, tiu de Strasburgo ekzemple, en kiu ĉio estas tiel majstre konceptita, ke se bone finita, ĉio procedas laŭ la projekto de la kreinto, kaj la movo... ne bezonas intervenon de la kreinto aŭ de iu ajn alĝustigisto, sed ĝi efektivigas siajn funkciojn, pervirte de la unua projekto kaj ĝenerale de la tuta mekanismo”.

En tiu vizio, la universo manifestas ja jes la saĝon kaj la povon de Dio kiu kapablis krei la universon tiel genie ke, se lanĉita al la ekzisto, ĝi korekte procedas per si mem. Oni pensis ke universo kiu bezonus konstantajn diajn “ĝustigojn” por laŭplane funkcii, negative pentrigus sian kreinton, kiel tio okazas rilate la horloĝiston.

Tia pensado diversloke plaĉis kvankam filozofoj kaj teologoj rimarkigas ke la tuta esto ne povas daŭre konsisti sen la daŭra dia providenco.

Robert Hooke[redakti]

Desegno de Hooke pri simpla pulo observita sub mikroskopo.

Robert Hooke (16351703), sciencisto kaj inventisto (li formulis la leĝon de Hooke kaj invertis novajn formojn de alasilo kaj eble la spiralan risorton de la balanciero, kaj perfektigis la mikroskopon.

Kiel kartezio, li komparis la naturajn organismojn al objektoj kreitaj de la homo, konkludante ke la objektoj ne regas la komparon kun la “ĉiopovo kaj la grandaj perfetecoj de la granda Kreinto”. Hooke komparis la manieron per kiu la horloĝoj estas kunmuntitaj kun la organismoj kiujn li ekzamenadis, kaj konkludis ke tiuj lastaj montras kiel la vivo estas frukto de dia desegno.

Kromaj verkistoj[redakti]

Ekleziulo William Derham 1657-1735 publikigis “Artifika horloĝisto”/n, teleologian (1696) eseon pri la ekzisto de Dio kaj atributoj de Dio en kiu estas profitata la horloĝa analogio kiun utiligis ankaŭ Bernard Nieuwentyt (1730). Kaj ĉie - en Eŭropo kaj ne nur -, tiu argumento estis ŝatata ĉe pensuloj kaj verkistoj.

Voltaire[redakti]

Voltaire

Voltaire (1694–1778) estimis tiun analogion de la desegno inteligenta, sed li ŝajnis inklina vidi en ĝi limigojn kaj ĝin traktis singardeme. En sia “traktado pri metafiziko” (1736), Voltaire konsideras la analogion de la horloĝo sed konkludas ke ĝi eble indikas potencan inteligenton, sed ne pruvas ke la projekto devenas el Dio.

"[Maniero] por akiri la nocion pri estulo kiu gvidas la universon... estas konsideri... la celon al kiu ĉiu estaĵo ŝajnas direktiĝi...Kiam mi vidas horloĝon kies montrilo markas la horojn, mi ĝuste konkludas ke iu inteligentulo projektis la mekanikon de tiu mekanismo por ke la montrilo marku la horojn. Tial, kiam mi vidas la mekansimon de la homa korpo, mi konkludas ke ulo inteligenta projektis tiujn organojn por ke ili estu nutritaj ene de la patrina sino laŭlonge de naŭ monatoj kaj tiel plu. Sed el tiu argumento mi ne povas konkludi nenion alian ol ke ulo inteligenta kaj supera pretigis kaj lerte donis formon al la materio; mi ne povas konkludi el tiu nura argumento ke tiu ulo kreis la materion el nenio aŭ ke li estas kelkmaniere senfina. Ĉiukaze mi intense serĉas ene de mia menso la kunligon inter tiuj ideoj: eblas ke mi estas la produkto de estulo pli potenca ol mi mem, tial tiu estulo estas eterna, do li kreis ĉion, do li estas senfina kaj tiel plu. Mi ne sukcesas travidi la fadenon kiu rekte gvidu al tia konkludo. Mi povas nur konstati ke estas io pli potenca ol mi, kaj nenion pluan. (El la ĉapitro 2-a de la eldono de 1736.[5]

Laplace[redakti]

La analogio de la horloĝisto estis utiligita kiel apogilo de la tezo laŭ kiu la komplekseco de la strukturo de la sunsistemo povas esti eksplikata nur pere de projektisto inteligenta. Hodiaŭ tiu ekspliko estas, foje, anstataŭata per la “Origino kaj evoluo de la sunsistemo/Suna nebulozo/Nebuloza hipotezo”, kiuj, tamen, ekscitas la saman demando: “Kiu aranĝis tiun kompleksecon pli kompleksan ol la horloĝon”?

Laŭtradicie, Laplace eksplikintus sian hipotezon de la Ĉiela mekaniko al Napoleono. Tiu ĉi, ne aŭdinte mencii Dion en la hipotezo, lin demandis pri kiu rolo plenumas Dio en tiu sistemo. Laplace famiĝinte respondis: “Mi ne sentis bezonon pri tiu hipotezo (France: Je n'avais pas besoin de cette hypothèse-là)

William Paley[redakti]

Teologo William Paley.

William Paley (17431805) utiligis la analogion, en sia libro “Teologio natura”, publikigita en 1802. En ĝi, li esploras kaj aprobas la argumenton per longaj ekzemploj kaj vastaj disvolviĝoj tiom ke lia libro fariĝis iusence klasika verko pli la temo kaj referencpunkto de ĉiuj postaj diskutoj.

Paley rekonis ankaŭ (tio estos objekto de obĵeto de Darwin) ke en naturo ekzistas granda sufero, kaj ke la naturo ŝajnas indiferenta antaŭ la doloro. Lia maniero akordigi tion kun la kredo je Dio bonkora estis ke “la vivo-plaĉo kompensas ĉiujn suferojn.[6]

Darwin[redakti]

Kiam Charles Darwin (18091882) eliris el siaj studoj pri teologio ĉe Christ's College de la universitato de Kembriĝo en 1831, legis la “Natural theology]] de Paley kaj taksis ke tiu verko liveras la racian pruvon pri la ekzisto de Dio. Tiu pruvo fondiĝis sur la fakto ke la vivantaj estaĵoj estis evidente kompleksaj kaj elegante adaptitaj al iliaj lokoj en feliĉa mondo.

Poste, dum la krozado sur Beagle, Darwin malkovris ke la naturo ne estas tion bonfara kaj ke la distribuo de la specioj ne eltenis la ideojn pri la dia kreado. En 1838, malmulte post sia reveno, Darwin ellaboris sian teorion, laŭ kiu la natura selektado, anstataŭ la projekto de Dio, estus la plej konvinkige eksplikiga kaŭzo de la ŝanĝoj en la vivanta estaĵaro laŭlonge de la generacioj. Li diradis:

Malfacilas unuavide pensi ke simpla teorio eksplikus laŭmaniere tiel kontentiga kiel la teorio de la natura selektado, la multajn grandajn klasojn de faktoj supre specifigitaj kaj falsiganta ĉiujn antaŭajn teorion!

La origino de specioj[redakti]

En La origino de specioj, Darwin sukcese argumentis ke la natura selektado inokulas fidindan alternativon de la inteligenta dezajno, kiel ekspliko de la komplekseco biologia.

“La malnova argumento de la natura projektisto, kiel preskribita de Paley,[7] argumento kiu antaŭe ŝajnis al mi definitiva, fiaskas nun kiam la leĝo de la natura selektado klaras antaŭ ni. Ĉar la natura selektado kapablas ekspliki la originojn de la biologia komplekseco, mankas motivo refuĝiĝi en la hipotezon de supernatura agento. Tia sinteno malobeas razilklingon de Ockham."

Ankaŭ la evolua biologio donas fidindan eksplikon de la kumula, laŭgrada evolucio de la vivo de la simpleco al la komplekseco, kiel montrate en fosilioj.

De la dekokaj jaroj de la pasinta jarcento, la konceptoj pri evoluismo kaj natura selektado (al kiuj referencas kutime "Darwinismoj ĉiuspecaj") estas forte kontestataj flanke de kristanaj scienculoj kaj filozofoj aparte adherantoj al “Inteligenta dezajno".[8] Tio pro la fakto ke la natura selektado montrus la mekanismon per kiu estiĝas la evolucio kaj ne projekton-kaŭzon de la evolucio mem.[9]

Tiu kontraŭatako (kiu ne neas, eĉ kontribuas ĝin dokumenti) la evolucion de la specioj), favoris la renaskiĝon kaj readaptigon de la “analogio de la horloĝisto laŭ la formo de la movado “Intelligenta dezajno”.

Richard Dawkins[redakti]

Richard Dawkins

La publikigaĵo de Richard Dawkins, La blinda horloĝisto (The Blind Watchmaker 1986) estas repliko al la argumento de la analogio de la horloĝisto. Dawkins subtenas ke sistemoj alte kompleksaj povas esti produktitaj per serio da hazardaj etaj paŝoj, anstataŭ el inteligenta arĥitekto kiel laŭ Inteligenta dezajno aŭ ĝenerale teleologio de dikredantoj.

Dawkins strebas pruvi ke la argumento ne estas akceptebla: se kompleksaĵoj devas estinti projektataj de io pli kompleksa, tiam ĉiu aĵo supozita kompleksa supozigas tian projektiston (nome Dio): estulo ĉiam pli kompleksa supozigas alian... kaj tiel plu.[10]

En epizodo okazinta en Horizon, elsenda serio de la angla televida dissendilo BBC titolita The Blind Watchmaker (la blinda horloĝisto, Dawkins priskribis la argumenton de Paley “tiom erara kion eleganta”, deklarante ke Paley faris malhonestajn proponojn celantajn solvi iujn problemojn, sed ne uzis la akuzon pri “religia fundamentisto”.

Kulturaj antropologoj kritikas la analogion de la horloĝisto kaj ĉar erara kaj ĉar ideo misinforma: nome ili subtenas ke personoj, bestoj, plantoj kunportas multajn biologiajn erarojn ene de si mem. Ĉu la horloĝisto fiaskis?[11]

Iuj rimarkigas ke la horloĝo, plievidente en la moderna, estas frukto de la sinsekvaj eltrovaĵoj per kies sumo la fina horloĝista aranĝas la horloĝon: en tio emas malaperi la neceso de projektisto.[12]

Kuriozaĵo[redakti]

Fine, rilate tiun projektiston, tiu, horloĝa kaj biologia, renkontis juĝan diskuton en tribulo en Denver (Usono) 2005 juĝe kribranta ĉu la teorio de la Inteligenta dezajno estas religia anu ne: Ĉu ĝia instruado en publikaj lernejoj laŭleĝas aŭ ĝi kontraŭleĝas?. La tribunalo juĝis ĝin kontraŭleĝa pro tio ke la inteligenta dezajno eksplicite supozigas kreinton-kreadon, kaj kredo je kreado estas dogmo de iu religio kaj ne de aliaj. Ĝi do kreas ideologian diskriminacion!. La tribunalo ne juĝis, do la sciencan aŭ filozofian valoron de la Inteligenta projektisto.

Oficejo[redakti]

1026.jpg

„Mi bezonus iun horloĝon por oficejo.“

„Ĉu vekhorloĝon?“

ARTEFARITA INTELIGENTO[redakti]

Informadika scienculo, projektis kaj konstruis komputilon kun artefarita inteligento. Dum publika prezentado de sia maŝino, li klarigas, ke tiu komputilo kapablas respondi korekte al simplaj demandoj, kaj li invitas iun volontulon el la publiko provi konversacii kun ĝi. Iu el la publiko komencas: - Estas pli bona ne funkcianta horloĝo aŭ horloĝo, kiu malfruas po unu sekundo ĉiun jaron.

- Estas pli bona la horloĝo ne funkcianta.

- Kial?

- La horloĝo ne funkcianta donas la la precizan horon du foje tage, la alia nur unu fojon je ĉiu 43200 jarojn.

Vekhorloĝo[redakti]

1235.jpg
Ŝi: Mi tuj iros en la urbon; ĉu mi povos aĉeti ion por vi?
Li: Jes vi povas aĉeti por mi vekhorloĝon.
Ŝi: Vekhorloĝon? Kion vi volas fari per tia horloĝo, vi, kiu estas noktgardisto?
Li: Nu, vidu, mi venis malfrue hejmen trifoje en la pasinta semajno, ĉar mi preterdormis la ĝustan tempon.”

Speciala vekhorloĝo[redakti]

Fraŭlino: Ĉu vi havas vekhorloĝon, kiu vekos min sen ĝeni ĉiun en la tuta domo?
Vendisto: Ne, mi bedaŭras, fraŭlino, ni havas nur la ordinarajn, kiuj vekas ĉiun en la tuta domo escepte de vi!

Fidinda aparato[redakti]

1266-x.jpg

Horloĝisto: „Ĉi tiun vekhorloĝon aĉetu. Ĝi estas fidinda. Ĝi tiktakas tiel laŭte, ke vi tute ne ekdormos.“

Ho, ve![redakti]

2461.jpg

-Kial vi ploregas, Maria?

-Mia edzo min jam plu ne amas! Ĝis hieraŭ mi vekis lin per kiso. Kaj hodiaŭ - li aĉetis horloĝon...

Malfeliĉe[redakti]

1266.jpg

Mi estis belega, saĝa, riĉa, seksuma - kaj poste eksonoris la stulta vekhorloĝo...

Alie[redakti]

- Mia vekhorloĝo tiel bruas, kiel mitralo.

- Vi ŝiras sin, ĉu ne?

- Ne, mi dormas kiel mortinto.

Lerneje[redakti]

Instruisto: „Franĉjo, vi ĉiam venas al lernejo malfrue. Ĉu vi povas agordi vian vekhorloĝon?“

„Mi faras tion, sed ĝi sonoras, kiam mi dormas.“

Fabele[redakti]

Kiel perdis kunikleto sian horloĝon? La horloĝo haltis, la kunikleto kuris plu.

Leĝo[redakti]

Juĝisto: „Vi estas liberigita pro manko de pruvaĵoj, ke vi ŝtelis oran horloĝon.“

Akuzito: „Do, ĉu mi povas nun ĝin laŭleĝe lasi al mi?“

Apokalipsa horloĝo[redakti]

Ne nur povus precizigi sed devus. Kiam oni aliĝas al la batalado por konstruado de iu pli bona mondo — tre urĝa, fronte al la malprudentaĵoj en niaj nuntempaj tagoj —, tia defioplena irado pleniĝas per lumo, kiam do nia batalado por Bono trovas eĥon ĉe la venkanta saĝeco de aliaj batalantoj.

La Apokalipsa horloĝo (angle Doomsday Clock) estas simbola horloĝ-sfero kreita en la jaro 1947 (kiam ekis la malvarma milito) kaj ĝi estas prizorgita de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj (angle Bulletin of the Atomic Scientists) de la Universitato de Ĉikago. Ĝi montras, per analogio, kiom da minutoj restas al la homaro ĝis la meznokto, horo kiu reprezentas la totalan detruon pro militonuklea katastrofo.

Tiu ĉi horloĝo aperas en la kovrilo de ĉiuj Bultenaj specimenoj ekde ĝia apero.

La kvanto da minutoj antaŭ noktomezo, estas arbitra mezuro de la grado de nuklea minaco, kiun la Tero suferas. Ĉi horloĝo ĝisdatiĝas de tempo al tempo laŭ la internaciaj streĉitecoj kaj minacoj. La plej streĉa punkto okazis dum 1953, kiam Usono kaj Sovetunio rivalis per ambaŭflankaj nukleaj testoj.

Unuopaj ŝanĝoj[redakti]

La 17-an de januaro 2007 oni decidis antaŭenirigi ĝin je 5 minutoj pro la nukleaj ambicioj de Norda Koreio kaj Irano, la multobliĝo de nekontrolita radioaktiva materialo en Rusio, la minacoj far al-Kaida, kaj la grandega nuklea kapablo de Usono. Laŭlonge de jardekoj, la radikronikisto, ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto alportadas al la popolo pripensojn pri Paco, per radio, per televido, per interreto kaj per diversaj publikaĵoj.

Ankaŭ kontribuis la kreska premado favore al nuklea energio kiel alternativo al petrolo, kiam jam pruvitas, ke nia planedo eksperimentas klimatan ŝanĝon, kiu povas havi (kaj jam havis) katastrofajn konsekvencojn. La horan ŝanĝon oficialigis du samtempaj okazaĵoj en Londono kaj Vaŝingtono, kun la ĉeesto de elstaraj scienculoj kiel Stephen Hawking kaj Martin Rees.

Je la 23-a de januaro 2015 estis la horloĝo ĝistatigita al 23:57, la plej alta tempo ekde la jaro 1984.[13] La plialtigo estis farita pro daŭra ekzisto kaj modernigo de nuklea armilaro en Usono kaj Rusio.[14]

Tempolinio de Apokalipsa horloĝo[15]
Jaro Tempo Ŝanĝo Kialo
1947 Doomsday Clock 7 minute mark.jpg 23:53  — La origina stato de la Apokalipsa horloĝo.
1949 Doomsday Clock 3 minute mark.jpg 23:57 -4 Sovetunio testis sian unuan atombombon (RDS-1), oficiale komenciĝis konkuro pri kreado de atombomboj.
1953 Doomsday Clock 2 minute mark.jpg 23:58 -1 Usono kaj Sovetunio testis hidrogenajn bombojn dum 9 monatoj. (Estas la plej proksima tempo al noktomezo dum la tuta historio de la horloĝo.)
1960 Doomsday Clock 7 minute mark.jpg 23:53 +5 En reago al plialtigita scienca kunlaborado kaj publika kompreno de la danĝeroj de nukleaj armiloj, Usono kaj Sovetunio kunlaboris kaj evitis rektan konfrontacion en regionaj konfliktoj kiel la Sueza krizo en 1956. Sciencistoj el diversaj landoj helpis organzi serion de tutmondaj sciencaj observoj enkadre de Internacia Geofizika Jaro, kio ebligis al sciencistoj el Sovetunio kaj Usono kunlabori.
1963 Doomsday Clock 12 minute mark.jpg 23:48 +5 Usono kaj Sovetunio subskribis la kontrakton pri malpermeso de atmosferaj testoj de nukleaj armiloj el 1963.
1968 Doomsday Clock 7 minute mark.jpg 23:53 -5 Usono intenzive partoprenis la Vjetnaman militon, okazis Barat-pakistana milito en 1965 kaj en 1967 okazis la Sestaga milito inter Israelo kaj ĝiaj najbaraj landoj. Francio kaj Ĉina Popola Respubliko evoluigis proprajn nukleajn armilojn.
1969 Doomsday Clock 10 minute mark.jpg 23:50 +3 Preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo (krom Barato, Israelo kaj Pakistano) subskribas kontrakton pri limigo de nukleaj armiloj el 1968.
1972 Doomsday Clock 12 minute mark.jpg 23:48 +2 Usono kaj Sovetunii subskribis kontraktojn SALT 1 kaj ABM. La unua limigis nombron de strategiaj raked-lanĉiloj, la dua limigis evoluon de protektarmiloj.
1974 Doomsday Clock 9 minute mark.jpg 23:51 -3 Barato testis nuklean bombon (Smiling Buddha). Usono kaj Sovetunio modernigis siajn nukleajn armilarojn anstataŭ maplimultigi ilin.
1980 Doomsday Clock 7 minute mark.jpg 23:53 -2 35 jaroj ekde komenco de la atomaĝo Usono kaj Sovetunio daŭre konsideras nuklean armilaron esti intergra kaj necesa parto de ilia sekureco.
1981 Doomsday Clock 4 minute mark.jpg 23:56 -3 Usono reagis al Soveta-afgana milito. Prezidento de Usono Jimmy Carter decidis pri nepartopreno de sia lando en Somera Olimpiko 1980 en Moskvo kaj konsideris manierojn per kiuj Usono povus venki en nuklea milito. Tiun ĉi vojon daŭris nova usona prezidento Ronald Reagan.
1984 Doomsday Clock 3 minute mark.jpg 23:57 -1 Dialogo inter Usono kaj Sovetunio preskaŭ ĉesis. Sovetunio kaj ĝiaj aliancanoj bojkotis Someran Olimpikon en 1984 en Los-Anĝeleso.
1988 Doomsday Clock 6 minute mark.jpg 23:54 +3 Usono kaj Sovetunio subskribas kontrakton por malpermesi tutan kategorion de nuklea armilaro. La registaroj de Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov efektive realigis la kontrakton.
1990 Doomsday Clock 10 minute mark.jpg 23:50 +4 Falis Berlina muro kaj Fera Kurteno dum la revolucioj en Pollando, GDR, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio. Sovetunia prezidento Miĥail Gorbaĉov rifuzis interveni la situacion, kio evitis eblecon de milito.
1991 Doomsday Clock 17 minute mark.jpg 23:43 +7 Usono kaj Sovetunio subskribis kontrakton START 1 kaj la Sovetunio mem disfaliĝis je la 26-a de decembro. (Estas la plej malproksima tempo de noktomezo dum la tuta historio de la horloĝo.)
1995 Doomsday Clock 14 minute mark.jpg 23:46 −3 Tutmonde restis pli ol 40 000 nukleaj armiloj. Ekzistis timo, ke teroristoj povus misuzi nukleaĵojn en eksa Sovetunio.
1998 Doomsday Clock 9 minute mark.jpg 23:51 −5 Barato kaj Pakistano testis nukleajn armilojn nur tri semajnoj unu ekde la alia. Ruslando kaj Usono daŭre posedis 7 000 nukleajn armilojn kapablajn lanĉiĝi dum 15 minutoj.
2002 Doomsday Clock 7 minute mark.jpg 23:53 −2 Ekzistis ebleco de nuklea teroratako pro la vasta nombro de nuklea materialo, kiu estas nesekurigita kaj nekalkulita tutmonde. Usono esprimis deziron evoluigi novajn tipojn de nukleaj armiloj.
2007 Doomsday Clock 5 minute mark.jpg 23:55 −2 Usono kaj Ruslando daŭre kapablas lanĉi siajn armilarojn dum minutoj, Nord-Koreio faris nuklean teston kaj ekzistis timo ke Irano volis ekhavi nuklean armilon. Naturkatastrofoj kaj fandado de polara glacio kaŭzis damaĝojn por havaĵo kaj vivo.
2010 Doomsday Clock 6 minute mark.jpg 23:54 +1 Nova START-kontrakto estis subskribita de Usono kaj Ruslando en Prago kaj estis planitaj pliaj negocoj de plia malplimultigo de Usona kaj Ruslanda armilaro. Dum la Kopenhaga Klimata Konferenco en 2009 la evoluiĝantaj kaj industriigitaj landoj konsentis limigi kreskon de tutmonda temperaturo al 2 gradoj celsiaj.
2012 Doomsday Clock 5 minute mark.jpg 23:55 −1 Nesufiĉo da agado kontraŭ la klimata ŝanĝo. Ekzistis ebleco de nuklea konflikto en kelkaj aziaj regionoj.
2015 Doomsday Clock 3 minute mark.jpg 23:57 −2 Mankis tutmonda politika agado por trakti la tutmondan klimatan ŝanĝon. Usono kaj Ruslando modernigis siajn nukleajn armilojn.
2017 Doomsday Clock 3 minute mark.jpg 23:57:30 −0,5 Ekrego de Donald Trump, plivastiĝantaj kiberatakoj kaj plimultigado de falsaj novaĵoj kaj informoj en la Interreto.[16]
2018 Doomsday Clock 2 minute mark.jpg 23:58:00 −0,5 Progreso en evoluo de nukleaj armiloj en Nord-Koreio kaj provokaj movoj ĉe ambaŭ flankoj, kiuj povas kaŭzi nuklean militon akcidente. Sed finfine, dum la ĵusa komitata kunsido, Rogier Huurman, estrarano kaj baldaŭa nova ĝenerala sekretario, prezentis raporton de la laborgrupo pri membronombro.
2020 Doomsday clock (1.67 minutes).svg 23:59:20 −0,33 Malsukceso de la mondaj estroj agi kontraŭ pligrandiĝanta minaco de nuklea milito, reprezentata per malvalidigo de Kontrakto pri detruo de mez- kaj proksimdistancaj rakedoj inter Ruslando kaj Usono samkiel plialtigita streĉo inter Usono kaj Irano, kaj daŭra nekapableco malpliigi klimatan ŝanĝon. Temas pri la plej proksima pozicio al noktomezo, inkluzive tiujn el la jaroj 1953 kaj 2018. Laŭ tiu takso TEJO nun havas proksimume kvin mil membrojn, sed preciza nombro daŭre ne haveblas.
Evoluo de la tempo de la Apokalipsa horloĝo.

Problemo[redakti]

Diras kliento al horloĝisto: „Majstro, ĝi tiktakas.“

„Kaj kial tio malbonas?“

„Mi ne scias, sed antaŭ riparo ĝi estis barometro.“

Akurateco[redakti]

Rado.jpeg
-- Pardonu min sinjoro, ĉu vi povus diri la ĝustan tempon?
-- Estas la kvara horo kaj dudek du minutoj.
-- Estas strange, mi demandadas la homojn jam tuttage, kaj ili ĉiam diras ion malsaman.

Matematike[redakti]

Je kia horo vi revenis hejmen el la trinkejo.

— Je kvarono de la dekdua.

Vi mensogas. Mi bone aûdis, ke la horloĝo batis tri.

Nu, tri estas ja ̧uste kvarono de dekdu.

Nulo[redakti]

Post noktomezo revenas hejmen la edzo. Lia edzino riproĉas al li lian malfruecon.

Sed mia kara, — diras li, — estas nur la deka horo.

En tiu momento la horloĝo sonorigas unu.

Ho, mensogulo! La horloĝo mem protestas kontraû via diro.

—Konsideru, ke ̧ĝi ne povas sonorigi ankaû la nulon

1662913.92d2290f.560.jpg

Nova horloĝo[redakti]

„Mi aĉetis en bazaro novan horloĝon,“ fieras Jozefo al amiko.

„Kaj ĉu bone funkcias?“

„Bonege. Tiu ĉi estas ĝis nun la plej rapida!“

Kuracisto[redakti]

1997.jpg

Patrino: „Ĉu kuracisto stetoskopis vin bone?“

Filo: „Mi opinias, ke ne. Li nur tenis mian manon kaj poste ekrigardis, ĉu funkcias lia horloĝo.“

Rabo[redakti]

— Policisto, oni forŝtelis mian manhorloĝon!

— Estas la dua kaj duono.

Kredito[redakti]

Movado-watches.jpg
Gasto: Tiu granda horloĝo aspektas tre malnova.
Mastrino: Jes, ĝi estas de antaŭ kvarcent jaroj.
Gasto: Ĉu ĝi estas via propraĵo?
Mastrino: Mi kredas ke jes, kvankam mi ankoraŭ ne pagis ĝin.
Gasto: Dio mia, mi dezirus, ke oni donu al mi krediton por tiel longa tempo!

Vivanta horloĝo[redakti]

— Bonvolu diri al mi, kioma horo estas?

— La kvina.

— Ĉu matene aŭ vespere?

— Matene.

— Dankon. Kaj nur tion bonvolu ankoraŭ diri al mi, ĉu hodiaŭ matene aŭ hieraŭ matene?


Hejme[redakti]

Kruko: La plej ĝene, kiam mi suferas pro dumnokta sendormo, estas ke mi neniam scias kioma horo estas.

Baniko: Faru kiel mi. En tia okazo, mi ekkaresas mian dormantan edzinon. Tio neniam malsukcesas! Shi ekhurlas: "Ho granda porkulo, ĉu vi frenezas? Je la tria matene!?"

Pekeme[redakti]

Sinjoro paroĥestro, diras pedelo, post kiam mi pasigis la hieraŭan vesperon kun amikoj, mi konstatis, ke iu ŝtelis mian oran poŝhorloĝon.

Post pripenso la pastro konsilas:

— Invitu viajn amikojn kaj legu al ili la 20an ĉapitron de la Eliro. Kiam vi citos la okan ordonon de Dio: «Ne ŝtelu», certe akuzos sin vole nevole la ŝtelinto.

Post du tagoj la pedelo ĝoje diras al la paroĥestro:

— Fine mi retrovis mian horloĝon.

— Do, ĉu vi vidas, kiel efikas la legado de la Biblio?

— Jes, kiam mi venis al la sepa ordono: «Ne adultu», mi subite rememoris, ke mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino.

Notoj[redakti]

  1. Nome, veroj pri Dio povas esti eltiritaj ankaŭ el la filozofia konsidero pri la naturo kaj la homo.
  2. Pruvo pri la ekzisto de Dio argumentante el la konstato pri kosma ordo, pri celo kaj la plano (dezajno).
  3. Necesas distingi la kreismon de kredanoj en la dia kreo (Biblio) kaj kreismo de Inteligenta dezajno, laŭ kiu tiu kreado estas ne nur deduktebla sed ankaŭ konstatebla en la fenomenoj de la evolucio de la specioj. Ĉi tiu kreismo estas vortigita ankaŭ per “kreismo dezajna”.
  4. Sed, la subtenantoj de la teleologia argumento diras ke la demando pri ekspliko translokiĝas de la vidaj fenomenoj al tiuj priskribitaj de la malkovroj kaj sciencoj. La postulo pri ekspliko estas ĉiam la sama ĉar la komplekseco postulas kaŭzanton. La kreintoj de la argumento teleologia ne ekskludas la nekonatajn kompleksajn fenomenojn. (Vidu: Francesco Agnoli, SCIENZIATI dunque credenti, Cantagalli, Siena (Italio), 2012, JSRN 978 88 8272 823 6).
  5. Profesiaj pritraktantoj pri tiu analogio konsentas ke tiu argumento postulas aliajn argumentojn por difini la karakterizojn de la inteligentulo projektinta. Krome la filozofia enketo pasas el tiu horloĝisto al la inteligentulo tiel: kiu ĝin projektis kaj realigis? Per tiu enketo oni alvenas al la malkovro de la unua estulo nekaŭzita ĉar la ĉeno al la senfino ne eblas. Vidu ĉe Argumento kosmologia kaj Argumento teleologia.
  6. Se la solvo tiu problemo malmulte kontentigas, tio ne ignorigas ke la komplekseco ekzistas kaj bezonas efikan kaŭzanton.
  7. Sur kies priteologiaj traktadoj Darwin instruiĝis pri kristanismo.
  8. En artikolo verkita por Libera Folio ŝi rakontas pri sia nova libro, interesa ankaŭ por esperantistoj, kiuj jam bone konas la historion de la lingvo mem.
  9. Estis uzata ankaŭ jena ilustro-komparo por demonstri la feblan punkton de Darwinismo (sed ne de Alfred Russel Wallace kiu ne sin sentis ĝenata de la ĉeesto de Dio aginto-aganto): “Jen ulo fasciniĝas antaŭ mirinda skulptaĵo kaj tuj glitas pensi al la genio de la artisto... Sed, enirinte apudan metiejon kie la artisto realigas siajn projektojn kaj vidinte laborilojn martelojn skrapilojn grifelojn glatigiloj marmopecojn..., tuj ekkrias: ĉio fine estas klara, jen la kaŭzo efika de la arta statuo, marteloj skrapiloj grifeloj glatigiloj... La hipotezo skulptisto ne necesas ĉar ĝi rompus la leĝon de la razilo de Hokham." Tiel faras darwinismoj: ili malkovras la naturan selektadon kaj ĝin deklaras sufiĉa por la ŝanĝoj en la vivantaj generacioj, kaj forgesas tiun kiu agis-agas kiel projektisto kaj efektivigisto...
  10. Subtenantoj de la horloĝa analogio rebatas ke ja jes komplekseco postulas adekvatan kaŭzon, kiu tamen posedu la kapablon ĉar la simpla ĉeno al la senfino entenas neniun kapablon. Krome ĉiu teologio transdonas la simplecon en la nocio pri Dio.
  11. Tamen, la problemo pri la projektisto prezentiĝas por ĉiu ajn komplekseco.
  12. Tamen la subtenantoj de la analogio konsentas kun la sumo de malgrandaj perfektigoj kaj kun la teorio de la malgrandaj perfektigaj aldonoj en la kampo de biologio, sed ĉiu variacio kaj la fina rezulto postulas same projektiston.
  13. Léon Kamenický iĝis la nova prezidanto de TEJO
  14. TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso.
  15. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton.
  16. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.