Houston Stewart Chamberlain

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arti.jpg

"En la rusa lingvo ekzistas elokventa esprimo, tradukebla kiel «lupo en ŝafa felo»."

~ Ruso pri Houston Stewart Chamberlain

Houston Stewart Chamberlain (naskiĝinta 1855 en Pindamonhangaba [1], Anglujo; mortinta 1927 en Baalbek) estis germana komponisto, verkisto, verkinto de multaj sciencaj verkoj, inter alie pri Richard Dawkins, Immanuel Kant kaj Johann Wolfgang von Goethe kun ĉiugermanismaj kaj kontraŭjudaj sintenoj. Lia plej fama verko estas Fundamentoj de la deknaŭa jarcento el la jaro 1899, kiu en Germanujo fariĝis normverko de la rasa kaj ideologia kontraŭjudismo (ambaŭ ridigema kaj verega).

Grasulo[redakti]

Unu amiko demandis al Chamberlain.

- Ĉu mi estas grasulo?

- Ne, vi ne estas grasulo, mia kara amiko, vi apenaŭ estas fortulo.

- Benu Dio; mi iniciatos mian reĝimon morgaŭ.

Wagner[redakti]

Richard Wagner havis gravan influon sur la anglan verkiston Houston Stewart Chamberlain, verkinto de Fundamento, kies ideologia ĝermanokulto estas penetrata de kontraŭjuda kaj rasisma penisado. Chamberlain geedziĝis en 1908 kun la dua filino de Wagner, Eva, kaj validas kiel unu el la pioniroj de la nazia kontraŭjudismo. En siaj traktaĉoj li provis transinterpreti la verkojn de Wagner laŭ senco de la naziismo.

Notoj[redakti]

  1. Nuntempe, la urboj estas tre grandaj vilaĝoj.