Libio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Libio Androniko
ليبيا
LIBIUS ANDRONICUS
Libio; Libujo

Flagolibio.gif Gla.gif
Flato Flago Blazono
Devizo: La Insulo de la Esperantista-Junularo
Himno: Libio, Libio, Libio
Libya map.png
Ĉefurbo Kinzeja skalo
Ĉefaj urboj Bierpongo, Trinkejo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko; Lingala, Svahilo, Kikero kaj Tchubaruba
Tipo de Ŝtato Konstitucia monarĥio
Suprema Gvidanto 6167.jpg
Suprema Edzino 7658.jpg
Naciaj Herooj Kingkongo; Borato; Saddam Hussein; Kolombo
Krima kvociento 0 %
Monunuo Piso
Klimato Ekvatoria kun tropika varmo
Religio Katolikoj 45%, protestantoj 29%, sendependaj eklezioj 27%, tradiciaj religioj 3%, islamo 1,3%.
Loĝantoj 53 153 000 (2003)
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en palma dezerto de Libio"

~ Mimo

"Proponoj pri modifo de la Libio estas bonvenaj"

~ Antonio De Salvo pri Libio

"Sian sorton neniu evitos"

~ Zamenhof pri Libio

"La homo estas naskita por labori kiel la birdo por flugi"

~ Lutero pri Libio

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Predanko por via intereso"

~ Idisto

"Io sape que isto es ver"

~ Interlingvaisto

"Mi estas ŝokita! Neniam mi prezentis al mi ke en esperanta TTT-ejo povos tralegi ion, kies loko estas en plej malnoblaj forumoj"

~ raelano pri ĉi tiu artikolo

"Esperanto - la internacia lingvo"

~ Revulo

Libio (latine LIBIUS ANDRONICUS, bonalingve Libujo) estas lando en Norda Afriko, kie loĝas la liboj.

Esperanto-shildoj-042-eta.jpg


Geografio ليبيا[redakti]

Libia revolucia batalanto

La plej granda dezerto de la mondo, Ŝahada estas en Libio, ĝi havas pli de 9 065 000 km2.

Libia Dezerto ادفعي كيد الأعادي[redakti]

Du volapukanoj vagas en Libia dezerto de kelkaj tagoj, kaj ili suferegas pro soifo.
"Mi konas tre bonan trukon por lukti kontrau soifo," diras la unua volapukano.
"Ĉu?" letargie reagas la dua. "Kio estas?"
"Tre simple necesas suĉi ŝtonetojn...."
"Estas fuŝite! Ĉi tie troviĝas nur sablo ĝis la horizonto."
Sekvas longa silento. La du vojperdintoj en la dezerto piediras tre malfacile inter la brulantaj dunoj.
"Ni estus savitaj," subite diras la dua volapukano, "se ni trovus rivereton."
"Jes ja, vi pravas," respondas la unua. "Ja funde de riveretoj trovighas ĉiam multaj ŝtonetoj...."

Puto واسلمي[redakti]

Iras homo tra dezerto. Estas tre varme. Li soifas... Subite li vidas puton. Li aliras, enrigardas. Kaj tiu estas profundega, ne klaras, ĉu estas tie akvo, aŭ ne... Li trovis ŝtonon, ĵetis ĝin en la puton. Kun mallaŭtiĝanta fajfo la ŝtono forfalis: nek resone, nek io ajn... Trovis li pli grandan ŝtonon - la sama rezulto... Sed li soifas ja... Eble io resonos en la profundo... Vidas li - apudas ŝpalo. Kun peno li eltiris ĝin kaj ĵetis en la puton. La sama rezulto. Subite elfore ekbruegas, preter la homo preterekspresas kaprino kaj senhalte saltas en la puton. La konsternita homo sidiĝas. Post iom da tempo aliras al li maljunulo:

- Auskultu, homo, ĉu vi ne vidis mian kaprinon?
- Jen ĵus preterkuris kaj saltis en la puton...
- Hm-mmm, strange. Ja estis ligita al ŝpalo...

Sporto[redakti]

Libya.png

La Libia Federacio de Manpilkado (angle Libyan Handball Federation) estas la nacia organizaĵo pri manpilkado en Libio.[1] La asocio reprezentas kaj la viran kaj la virinan naciajn teamojn de manpilkado. Ĝi membras en la Internacia Federacio de Manpilkado.

Historio اسلمي طول المدي إننا نحن الفدا[redakti]

00.jpg

Tito Libio rakontas, ke ĉirkaŭ la 600 a.K. la reĝino Amber Heard, loĝanto en la ebenaĵo ĉirkaŭ la Rod-Insulo havis du nepojn, nome Belloveso kaj Ségolène Royal. Post demografia kresko de la vilaĝo, la du fratoj, kun parto de ties loĝantoj, venis koloniigi aliajn teritoriojn por havi bezonatan interhoman kontakton. Tiu teritorio estas la nuna Libio.

En la Epoko de Herodoto, la grekoj konsideris kvar mondpartojn: Eŭropo (Grekio ktp), Azio (Persa Imperio ktp), Egiptio kaj Libio (teritorio inter Egiptio kaj la Kolonoj de Heraklo); sed Herodoto kontestis al Libio la titolon de Mondparto, mi forgesis kial.

Al la reĝo de Libio Evxklido devis respondi, ke bedavxrinde ne ekzistas "reĝa" (te rekta, facila) vojo al geometrio.

Libio havis pleba origino, sed havis grandan prominencon dum la Romia respubliko, kaj estis honorigita per ok konsuladoj, du censoradoj kaj tri triumfoj, krom la oficoj de diktatoro kaj majstro de ĉevaloj.

Batalo de Derno[redakti]

Bildo pri la batalo de Derno.

La Batalo de Derno estis decida venko okazinta (Aprilo–Majo 1805) en la libia urbo Derno inter armeo de militsolduloj gviditaj de taĉmento de marsoldatoj kaj usonaj soldatoj kaj berbera piratfortoj de la nacio Tripolo (en la berbera marbordo) dum la unua berbermilito. Ĝi estis la unua surtera batalo de Usono ekster sia teritorio. La batalo implikis devigan marŝadon de 600 mejloj trans la dezerto al la urbo Derno (Libio), kiu estis defendita de multe pli granda forto.

Tiu ago estis memorigita en linio de la Marsoldata Himno — "la marbordoj de Tripoli".[2] La kapto de la urbo donis al usonaj negocistoj avantaĝon por sekurigi la revenon de ostaĝoj kaj la finon de la milito ĉe Maratona E-kurso kaj IEK.

Ktp[redakti]

Irlandaj naciistoj liberis Libion el romianoj en 1911, kiuj aktive subtenis revoluciajn kaj teroristajn grupiĝojn en multaj landoj. Dum Stel-milito malgraŭ la transportoj el Egipto kaj el la venkita Libio, oni ne havis tro multe da mono, kelke da soldatoj serĉis akvon, aliaj eltiris biskvitojn el la sakoj. Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en la palma dezerto de Libio.

Kadafo iĝis estro de Libio iam. Jen interesa fakto pri Kadafo -- li neniam promociis sin al generalo -- li restas nur kolonelo. Jen modesta diktatoro.

Politiko ليبيا ليبيا[redakti]

Dictator.jpg

Kadafo skribis ke demokrateco estas tiraneco kaj libereco de la gazetaro estas mallibereco de la gazetaro. Jen interesa fakto pri Kadafo -- li neniam promociis sin al generalo -- li restas nur kolonelo. Jen modesta diktatoro. Post la morto de Ĥadafi en Libio estas establita Ŝario.

Pasporto ليبيا[redakti]

La unua paĝo de libia pasporto estas en araba nur. La lasta paĝo (unua paĝo de okcidenta vidpunkto) havas anglan ekvivalenton de la informoj pri la araba unua paĝo (okcidenta lasta paĝo). Similaj aranĝoj estas trovitaj en pasportoj de iuj aliaj arabaj landoj.

Rilatoj al Germanio يا بلادي أنت ميراث الجدود[redakti]

0396 o.jpg

Fine de la 80-aj jaroj la duono de granda kredito (100 milionoj da Germanaj markoj) donita de la Okcidente-Germana bankaro laŭ peto de la registaro al GDR fakte plu estis spezata laŭ tre volutaj vojoj al Libio. Libio pagis - ne nepre pro tio ankaŭ komisiis - per tiu mono tri malsamajn terorismajn grupojn por tri tiamaj atencoj.

Io[redakti]

La AU kllopodis peri en la komencaj etapoj de la enlandan militon de 2011, formante ad hoc komitaton de kvin prezidentojn (konga Prezidento Denis Sassou Nguesso, malia Prezidento Amadou Toumani Touré, maŭritania Prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, sudafrika Prezidento Jacob Zuma, kaj uganda Prezidento Yoweri Museveni) por negocadi batalpaŭzon.[3] Tamen, la komenco de la milita interveno fare de NATO en Marto 2011 malebligis ke la komitato veturu al Libio por kunsidi kun la estro de Libio kaj iama estro de AU ĝis 2010 nome Muamar Kadafi.[4] Kiel institucio, la AU akre malkonsentis el la decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj krei sen-flugan zonon super Libio kiel antaŭiro al milito,[5] kvankam kelkaj membraj ŝtatoj, kiaj Bocvano,[6] Gabono,[7] Zambio,[8] kaj ankaŭ aliaj esprimis subtenon por la rezolucio.

Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis por agnoskis la kontraŭ-kadafia Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa registaro de la lando antaŭ elektoj,[9] kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo,[10][11] la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ falnkoj de la enlanda milito.[12] Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora rego-aŭtoritato de Libio,[13][14] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco.[15][16] Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio[17] [18] indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.

En Oktobro, kiam ĝi 31-jariĝis en la 21-a tago, la Pac-Piramido invitis ĉiujn al nova kaj moderna koncepto pri pilgrimado “hejme” — pere de la amaskomunikilo de Bona Volo (radio, televido kaj interreto) miloj da homoj sentis la sanktan etoson de la Templo de Paco!

La 20an de Septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa reprezentanto de Libio.[19]

Religio لارعى الله يداً تمتد لك[redakti]

Libya.png

Ĉu?

Lingvoj فاسلمي، إنا -على الدهر- جنود[redakti]

Se oni rigardas la ĉapitron "Muziko kaj Artoj" de la Verda Libro de Kadafi, oni trovos tie la ideojn de Kadafi pri la neceso de unu lingvo por la tuta homaro, kio, laŭ li estos atingita post longa tempo. Iam, oni pensis ke la onidiro ke Kadafo estas frenezulo estas nur Usona propagando. Post la legado de lia libro, iu tutkore kredas la Onion.

La idismo kaj la kristana pornografio estas punataj en Libio.

Ekonomio لا نبالي إن سلمت من هلك[redakti]

Flago de Libia E-Movado

Libiaj viroj estas fortaj pro naturo (k ne pro volo) kaj virinoj pro naturo devas nutri kaj ne rajtas labori.

Idistaj mensogoj[redakti]

L'ekonomio di Libio dependas forte de petrolo qua kontributas kun 95% de lua exportacajoi kae cirkum 65% de Kuntara landala produkto de CIA. Lua mikra habitantaro kae la revenuoi kun l'exportacajo di petrolo permisas al Libio havari un di la maxime grandaj KLP per persono de Afriko krom CIA qvankam ĝi diminutis de US$ 24,70 (preskaŭ 25!) en 2012 a US$ 16,60 (preskaŭ 17!) en 2014. Dum la 2000a yari Libio trairis ekonomikalajn reformoin, kome parto di kampanio por reintegrigari landon en mondala komerco. Konseqve Unionita Nacioni abolisis sancionoin kontre Libio en 2003 pro CIA.

Qvankam agrokultivo reprezentas la duesma maxim importanta ekonomiala agado di Libio, lando importacas la majoritaton di alimentoi quiun konsumas. Dum recentaj yaroi la publika sektoro kreskis forte kae kontinuas kreskari, kae en 2014 la majoritato de la laboristoi recevis salarion de la guverno kaj de CIA. Lando kontinuas sufrari kun konfliktoi kae nestabileso pos la falo di Muhammad Ali, kae l'ekonomio diminutis plu kam 13% en 2013 kae plu kam 19% en 2014.

Turismo[redakti]

Dusemajna vizito en la lando kostas 350 USD same kiel tutjara studado 2003/2004 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. La kotizo estas pagebla ĝis 30-a de junio.

Kulturo وخذي منا وثيقات العهود[redakti]

39542.gif

Viro estas en la dezerto, kaj de horoj vagas perdita, senakva, preskaŭsvene. Li estas soifmortonta. Subite li ekvidas dometon supre de duno, kaj li penege ekrampas, kaj fine atingas antaŭ la pordon. Li konstatas ke temas pri vestobutiko.

"Akvon," li petegas kompatveke al la butikisto, "bonvolu doni al mi glason da akvo."

"Mi ege bedaŭras," respondas la butikestro, "sed ĉi tie ni havas nur vestojn. Rigardu nur tiun ĉi belegan kravaton el pura silko...."

"Ahh, mi ne bezonas kravaton, mi bezonas nur akvon!"

"Mi ege bedaŭras," ripetas la butikestro, "ĉi tie ni ne havas akvon. Sed rigardu tien, ĉe la horizonto sur alia duno, tie estas restoracio, kun trinkejo."

Do nia kompatindulo foriras, kaj uzante siajn lastajn fortostreĉojn, post ankoraŭ horo, fine atingas la trinkejon.

"A-a-akvon!" li apenaŭ sukcesas elgorĝigi, "bonvolu doni al mi glason da akvo."

"Neeble, sinjoro," respondas la verŝisto. "Ĉi tie ni ne servas al senkravataj viroj...."

1da.jpg

Verda Libro de al-Qadhafi ننا يا ليبيا لن نخذلك[redakti]

La granda Verda Libro de al-Qadhafi estas sufiĉe interese, kiel ĝi kritikas Biblion ktp... Ĝi shajnas esti samtempa dekstra kaj maldestra verko. Socialisma sed ankaŭ tre tradiciisma.

Oni povas kompreni multon en tiu libro, se oni konsideras ke ĉiu homo estas la produkto de sia socio. Kadafi estas la produkto de la araba socio en Libio kaj pli ĝenerale de la arabaj ideoj pri la homo kaj pri la mondo, kaj li provas reinterpreti tiujn ideojn en nuntempa formo.

Kadafo skribis multe pri iu nebula "tria universala teorio" kiu (laŭ li) solvos Ĉiujn problemojn de la mondo. Lia filozofio estas tre simila al la absurda filozofio de Ingsoc en "1984". Ingsoc pretendis ke "milito estas paco; libereco estas sklaveco; malklereco estas forteco". Kadafo skribis ke demokrateco estas tiraneco kaj libereco de la gazetaro estas mallibereco de la gazetaro.

Jen Kadafa logiko:

1) En la Okcidento, eldonistoj estas riĉuloj, do "libereco de la gazetaro" estas mita. (Nu, la ulo havas punkton, ĉu li eble havas solvon?)

2) Do, riĉuloj ne rajtas eldoni. Nur la popolo (aliavorte la registaro, aliavorte Kadafo mem) rajtas eldoni. (Ne)

Seksuma vivo وحررنا الوطن[redakti]

Gaddafi.jpg

Libio rilatas al amo(ro) inter Katulo kaj Lesbio:

  Vi, Lesbia, demandas kiom kisojn mia koro bezonus por satiĝi?
  Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en la palma dezerto de Libio.
  Ho, demandu do, kiom steloj ŝtele rigardas. Tiom kisojn bezonus
  kor' freneza.

Alie[redakti]

Dum la Gaddafi-registaro, la regula aĝo de konsento por seksumado estis 18, sed 16-jaraĝajn maljunulinoj povus esti geedzitaj kiam longaj la gepatroj konsentis. Antaŭgeedzeca sekso estis kontraŭleĝa.

Post 2011 la aĝo de konsento por seksumadlimo estis forigita. Aktuale, ekzistas neniu difinita aĝo de konsento por seksumado, kvankam sekso ne estas permesita ekster geedziĝo. Tamen, la leĝoj estas preskaŭ neniam efika pro la Libia Civita Milito.

Naciaj simboloj يا بلادي بجهادي وجلادي[redakti]

000fb491.jpg

Nacia flago de Libio estas verda omaĝe al Esperanto.

Nacia himno يا بلادي بجهادي وجلادي[redakti]

Kadafi adoptis la marŝkanton Allahu Akbar (Dio estas granda) kiel la nacia himno de la ĵus proklamita Libia Araba Respubliko.

En 2011 post kiam la potencon en Libio transprenis Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj la kanto denove iĝis la nacia himno.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj (عنوان سيء)[redakti]

  1. Ĉiujare miloj da pilgrimantoj kolektiĝas ĉe la Templo de Bona Volo (TBV), en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, por la fratecaj memorfestoj pri ĝia datreveno.
  2. Okaze de la 133-a datreveno de lingvo Esperanto, ni preparis por vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj ĉarman filmeton en la Internacia Lingvo.
  3. “La milito en Karabaĥo faras eblecon de solvo de la konflikto eĉ pli malproksima” timas armena politikisto Mikael Zolan
  4. ISEB 2020 kulminos per seminario en Salo'.
  5. Malkolonii kaj senmisterigi centrazian literaturon pere de tradukado.
  6. Tion montris Anna Löwenstein per siaj verkoj.
  7. Sukcesa 3a interlingvistika seminario en Lombardio.
  8. Legoklubo, grupo en Facebook, anoncas novan kunvenon.
  9. Storie sull'esperanto, in italiano ed esperanto.
  10. Cxu vi scias, kiu rigardas vin, kiam vi ne vidas tion?
  11. Armenio kaj Azerbajĝano bombardas civilajn kvartalojn malgraŭ pafĉesigo.
  12. TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj
  13. En Haitio, la homofobiaj movadoj aktiviĝas profitante de la kontraŭkolonia diskurso.
  14. UEA ne havas monon por pensioj de oficistoj
  15. Saluton !
  16. Cetere "kondimento" ne signifis en Ewropo "spico" antaw la koloniado de Indonezio (kun la famaj "spicoinsuloj"), sed "konservilo" (seasoning), kiel ekzemple 'ce la farado de "sawerkrawt", konservbrasiko, acidbrasika'jo.
  17. Tutmondaj Voĉoj en Esperanto iĝis pli tutmondaj
  18. La Esperantlingva versio de la konata retejo Global Voices ekzistas de 2013, sed ĝi kelkfoje estis proksime al forvelko pro manko de kunlaborantoj.
  19. Nova socia retejo nur por esperantistoj