Mono

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiam sako mizeras, amo malaperas"

~ Zamenhof pri monujo
220px-WalletMpegMan.jpg

"Mono is contagious"

~ Ruĝa Kruco
Zamenhof awers.jpg

"Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas"

~ Zamenhof

"La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj."

~ Konrad Adenauer pri Mono
Pepo mono.gif

"Mono aŭ malsufiĉas aŭ forestas tute"

~ Leĝo de Murphy pri mono

"Nek elspezo nek mono povas temi pri io"

~ Marcos Cramer pri mono

"Multaj esperantaj vortoj komencas de "mono""

~ Nakai Cuneo pri mono

"Mono ne alportas feliĉon, sed ebligas suferi en Parizo"

~ Paris Hilton pri mono

"Ne elspezu monon pli frue, ol vi ĝin posedas"

~ Thomas Jefferson pri Paris Hilton

"Tempo estas mono"

~ angla proverbo pri mono (kompreneble, ĉiuj anglaj proverboj estas pri mono!)
Esp-x1.jpg

Mono (de latina Moneta gvidanta diino) estas demono adorata kiel dio de plejparto de la homaro. Ĝi vivas en kimra insulo, en la sudo de Mjanmao kaj en sudokcidento de Tajlando. La problemo estas la mono, ĉeko estas alia afero.

Spesmilo.png

Mono ne estas ĉio. Kaj plejofte, ĝi eĉ ne sufiĉas. Antaŭ ĉio necesas mono. Sen mono malsukcesas ĉiu projekto.

Mono.100.jpg
Money5.jpg

Defino[redakti]

Interrilato de mendado kaj ofertado.

Mono estas speciala varo, en kiu esprimiĝas valoro de ĉiuj aliaj varoj kaj kiu interŝanĝiĝas al ili (universala ekvivalento). Historie la rolo de universala ekvivalento fiksiĝis ĉe noblaj metaloj, kiuj iĝis mono.

Valoro de varo, esprimita en mono, estas ĝia prezo .

En kondiĉoj de vara produktado merkataj prezoj deflankiĝas de la valoro rezulte de konkurenca lukto, sub influo de mendado kaj ofertado (postulado kaj proponado). Leviĝo de merkata prezo super la valoron stimulas kreskon de ofertado, kaj sekve, — kreskon de produktado de varoj. Deflankiĝo de merkata prezo sub la valoron kaŭzas redukton de produktado de varoj. Rezulte prezoj oscilas ĉirkaŭ la valoro, kiu estas "la gravita centro" de prezoj.

Funkcioj de mono estas jenaj:

  1. Mezurilo de valoro.
    Mono kiel universala ekvivalento mezuras valoron de ĉiuj aliaj varoj. Tamen ne mono faras varojn kunmezureblaj, sed socie necesa laboro, elspezita por produktado de varoj, kreas kondiĉojn de ilia egaligo. Entenata en varo socie necesa laboro difiniĝas dum produktado per kunmezurado de varoj unu kun alia antaŭ momento de ilia vendo.
  2. Rimedo de cirkulado.
    Partopreno en agoj de aĉetado kaj vendado. Malsame de la unua funkcio, kie varoj estas idee taksataj en mono antaŭ komenco de ilia cirkulado, dum cirkulado de varoj mono devas ĉeesti reale. Vara cirkulado inkludas:
    1. vendon de varo, t. e. transformon de ĝi en monon (V → M), kaj
    2. aĉeton de varo, t. e. transformon de mono en varojn (M → V).
      En tiu procezo mono ludas rolon de peranto en interŝanĝo. Funkciado de mono kiel rimedo de cirkulado kreas kondiĉojn, por ke varproduktanto superu individuajn, tempajn kaj spacajn limojn, kiuj karakterizas rektan interŝanĝon de varo al varo. Mono ĉiam restas en interŝanĝado kaj senĉese ĝin priservas. Tio signifas, ke mono akcelas evoluon de vara interŝanĝado.
  3. Rimedo de akumulado kaj konservado.
    Mono, estante universala ekvivalento, t. e. garantiante al ĝia posedanto ricevon de ajna varo, iĝas universala realiĝo de socia riĉo. Tial al homoj aperas strebo al ilia akumulado kaj konservado. Por kreado de trezoroj mono estas eligata el la cirkulado.
  4. Rimedo de pagado.
    Varoj ne ĉiam estas vendataj kontraŭ kontanta mono. Aperas neceso de aĉetado kaj vendado de varo kun prokrasto de pago, t. e. kredite. Mono kiel rimedo de pagado havas specifan formon de moviĝo: V → Ŝ, kaj post anticipe kondiĉita tempo Ŝ → M (kie Ŝ estas ŝuldatesto). En tia interŝanĝo ne ekzistas renkonta moviĝo de mono kaj varo, amortizo de ŝuldo estas fina etapo en la procezo de aĉeto-vendo.
  5. Monda mono.
    Rimedo de kontado inter ŝtatoj.

Ĉar en kapitalismo mono rolas kiel universala formo de riĉo, tio kaŭzas monan fetiĉismon (kulton de mono) — disvolvitan formon de vara fetiĉismo.

Historio[redakti]

Dum mezepoko mono estis pli ofte portata en saketo, ĉefe moneroj, sed ankaŭ metalpecoj aŭ valoraj ŝtonoj. Tiuj saketoj estis ĉirkaŭ pojnograndaj, fermitaj per ŝnuro aŭ leda ringo kaj fiksitaj al zono. Tiu formo ekzistis ankoraŭ komence de la 19-a jarcento.

La unua monero

En majo 1907, en aparta eldonaĵo de Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, la ĝenevano René de Saussure(1868 - 1943) publikigis sian projekton pri mono. La mono egalvaloris al oro.

La ĵus fondita UEA (en la 28-a de marto aŭ aprilo 1908) propagandis senrezerve tiun sistemon. La poŝtkartoj, kiujn ĝi eldonis por propra uzo aŭ uzo de siaj membroj, surhavis presitan poŝtmark-lokon, kun indiko de postulata afrankoprezo.

Io ajn[redakti]

Menciinde ankaŭ estas, ke en 1912 la medalfarejo Holapuko en Svisio stampis arĝentajn "monerojn" de 1 kaj 2 spesmilaj valoroj, memore al la 25-jara jubileo de esperanto kaj kun la celo vendi ilin ĉe UK en Kiu en 1913. Ŝajnas ke ili ankaŭ intencis eldoni moneron el oro, sed tio neniam efektiviĝis.

La nun konataj ekzempleroj de tiuj moneroj nombras ne pli ol kvar – temas pri vera raraĵo.

En tiu antaŭmilita periodo la katalogoj de fakaj librovendejoj, la revuabonoj, havis prezojn indikitajn en mono. La kotizoj al internaciaj esperantistaj organizaĵoj estis pagitaj en tiu mono, kaj dum Universalaj Kongresoj, de malgrandaj ĝis grandaj elspezoj, eĉ restoraciaj fakturoj, estis pagitaj per mono. Tamen ne estas klare, kiom longe ĝi funkciis kaj kiom da komerco rezultis.

La unua mondmilito bremsis konsiderinde la aktivaĵojn de la banko, kiu ĉesis funkcii en 1918 pro la morto de Hoveler. Ĉiuj kreditoroj estis repagitaj.

La intermilita periodo[redakti]

Esperanto-shildoj-074-eta.jpg

Inter la du mondmilitoj la sama problemo reaperis preskaŭ senŝanĝe: kiel transpagi etajn sumojn por aliĝoj, kotizoj, aĉeto de libroj... Kiel repagi la respondon, kiam oni petas servon al eksterlanda korespondanto? UEA, kies sidejo estis en Ĝenevo, post konsento de la ĝenerala direktorejo de la svisaj poŝtistoj, enfunkciigis sistemon de esperantistaj bankbiletoj laŭ tri valoroj. Ili ekvalidis ekde la 1-a de decembro 1926 ĝis limo prokrastita poste de decembro 1929 ĝis 1935.

La mono ne nur utilis por sendi ilin al korespondantoj, de kiuj oni petis servon kaj do deziris repagi la respondon, sed ankaŭ por transpagi etajn sumojn ĉe la centra oficejo de UEA. La eldonkvantoj estis respektive 13000 (por 30 centimoj), 3000 (por 50 centimoj) kaj 4000 (por 1 franko), kiu estis utiligita specimene por propagandi la sistemon.

Ŝajnas tamen, ke ne ĉiuj elĉerpiĝis, kaj la revenintajn kaj senvaloriĝintan monon UEA utiligis propagandcele en 1932 gluante ĝin en broŝuro "Servoj de UEA" (1932, p. 77) kaj en la revuo Esperanto. La sistemo estis forlasita post 1935.

Alia intermilita provo[redakti]

En 1927 (en la 15-a de januaro) aperis pseŭdo-biletoj de la "Universala Kongreso de Esperanto". Eldonitaj kun portreto de Zamenhof fronte, kaj kun foto de pacpalaco de Hago dorse, kiu estis ĉirkaŭita de indikoj: "mono egalvaloras al oro", kaj "Ĉiuj rajtoj rezervitaj, falsado leĝe punota". La valoro de la mono restis ekzakte la sama, kiel en 1907.

Rekto.jpg

Post la dua mondmilito[redakti]

Tuj fine de la milito la Universala Ligo, kies sidejo estis en Hago (Nederlando), signis la bazon de nova socio en sia unua postmilita revuo La Princo, 1946, n-ro 1-5: Universala Ligo difinis sin kiel "libera unuiĝo de liberaj kaj honestaj homoj, kiuj sentas respondecon pri la sorto de la homaro kaj tiel volas konstrui novan mondon, en kiun venas nova sento, tra kiu iras forta voko, almenaŭ tolerante unu la alian". Tial uziĝos Esperanto, kaj mono. La artikolo precizigas la fundamenton de "principa kaj idea mono".

"La teoria bazo de la nova mono estas ne la oro, sed pli grava valor-mezurilo, nome la pano, pri kies ĉion superanta valoro tiel konvinke atestas la nuntempa nutraĵa krizo. Praktike (pro diferencoj en la kvalitoj kaj prezoj de la diversaj panoj) ĝia valoro estas ligita al la valoro de mono.

"La liga mono estas provizore nur idea, t.e. aplikata nur sur papero, en la kalkulado. Fari sur ĉi tiu tereno pluajn paŝojn, kiel ekzemple fondi bankon, starigi tutmondan ĝirosistemon, eldoni efektivajn monerojn ktp., ni povos nur poste, kiam ne ekzistos plu la severaj leĝoj kaj reguloj, per kiuj nuntempe la registaroj de la diversaj ŝtatoj enkatenigas la financan vivon".

Praktike, la Ligo eldonis monon, presitan sur blanka papero en tri koloroj (verda, ruĝa, helbruna). Tiajn monon ricevis la varbantoj de novaj membroj kaj la partoprenantoj en la konkursoj de La Princo. La mono estis akcepteblaj de la oficejo de la Universala Ligo kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo, ĉe pagoj por brioĉoj, aktivaj kotizoj, abortoj, anonimuloj, libroj, enirkartoj ks.

La moneroj havis tre limigitan valido-periodon, sed tiu poste estis prokrastita, kaj paperaj monbiletoj estis utiligataj ĝis 1985.

Tamen ŝajnas, ke tiuj moneroj vekis ĉefe scivolon kaj allogis e-kolektantojn, tiel ke dum jaroj ili ne plu troveblis, nek praktike utilis. Lastatempe stoko el Universala Ligo estis reaĉetita de UEA, kiu reklamas ilin en sia revuo Esperanto (kaj en Kontakto). La sola intereso tamen restas kolekta.

Valizeto.jpg

Tempo estas mono[redakti]

Filigrano.jpg

Profeto iris al sankta loko. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis: - Dio, kio estas mil jaroj por vi? - Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo. - Kaj kio estas unu miliono da dolaroj por vi? - Nu! Unu miliono da dolaroj por mi estas unu cendo. - Donu unu cendon al mi, Dio! - Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.

Mono estas afero[redakti]

Idistoj estas tiel stultaj, kiuj diras: "Pekunio esas ekonomika kozo". "Kozo" signifas "afero" en Ido, sekve, ili pensas ke mono (pekunio) estas afero...

Luado[redakti]

- Ĉu vi aĉetis loĝejon?

- Ho ne, mono mankas, mi luas...

- Ĉu vi edziĝis?

- Ne, mankas mono, mi luas...

Normigo[redakti]

+(1).jpg

Mono estas normita per ISO 4217.

Monujo[redakti]

Monujo estas saketo destinita por enteni monerojn, kiun oni portas ordinare en la poŝo.

Ina Mono[redakti]

40 m.jpg

Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81-83) „la por virina mono apartenas al tiu ĝena flanko de la aferoj, kiu ne estas kontentigaj per la propraj reguloj kaj sufiksoj de la lingvo.“ Kaŭzas malfacilojn precipe la feko, ke mutaj virinoj estas raregaj. Meazzini proponas „ion“ : sed ĉe nemutaj virinoj tio ne donas kontentigan solvon. Ĉe Z estas legendaj Johanino kaj Ludovikino, do estas uzata la sufikso „in“. Sed kiel fariĝus senmone al Antoniino kaj Mariino? Sed jen Z uzis Martan kaj laŭ tio Kalocsay proponas, ke ĉiu porvirina mono finiĝu je Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundementa, Kalocsay insistas tiel: „Ĉiu porvirina mono estas rigardata, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto „ino“. Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akcptita.

Noto de M. C. Butler. La fatala kontraŭaĵo estas, ke oni ne povas adjektivigi la monojn kun - a. Ĉu la Johanaa mono?!

Kaŝejo[redakti]

-- Kie vi kaŝas la monon por ke la edzino ne trovu ĝin?
-- Ni havas korbon por truitaj ŝtrumpetoj. Nu, tie.

Mono kaj lingvo[redakti]

Kiu havas monon, ne havas kaj ne interesas lin, lingva problemo. Kiu havas monon ne interesas lin kaj tute ne doloras lin kiam prezo de benzino plialtiĝas. Lingvafrankao estas do por ili egala, ĉar mono ĉion regulas, krom tio ili pro la angla havas pluajn profitojn. Neniu estis demandita, ĉu vi volas havi eŭron, same ĉu iu volas la anglan. Kiu havas ekonomian forton, tiu diktas.

Monaj Lingvoj[redakti]

Estis multaj planlingvoj, kiuj celis monon, male Esperanto.

Monoglotiko[redakti]

Monoglotiko (Monoglottica) estas mona planlingvo proponita de kanoniko Gaetano Ferrari el Livo, profesoro pri etiko en Universitato de Modeloj, en la mezo de 19-a jarcento, la libro kun la projekto havis duan eldonon en 1877. Ŝajne, la celo de Ferrari estis la kreo de universala lingvo, t.e., de lingvo, kiu anstataŭigus ĉiujn la aliajn. Eble la projekto baziĝis en la studoj de la aŭtoro pri la "Lingvafrankao", kiujn li faris en sia juneco.

Monopanglosse[redakti]

MonopanglosseMonopanglotte (unu lingvo por mono en malbona greka) estas planlingvo proponita de advokato kaj politikisto Paulin Gagne (1808-1876) en Parizo 1843 kaj reprezentita en 1858.

La lingvo enhavas vortojn el 20 lingvoj (germana, angla, araba, indostana, itala, latino, madagaskara, persa, pola, portugala, rusa, sanskrito, sveda kaj turka), laŭ la graveco de popoloj kiuj ilin parolas aŭ parolis. En Monopanglotte, la verbo estas ĉiam en infinitivo, ĉar la aŭtoro tiu tempo donas pli klarecon kaj forton al parolado. La lingvo ne havas deklinacion, ĉiuj adjektivoj estas viraj, oni faras la pluralon per -s. Ĉiu litero havas unu sonon, kaj oni uzu la francan alfabeton.

Krom la lingvo, la aŭtoro proponis ankaŭ la proclamadon de unu arkipontifico kaj de unu archimonarko krom la detruon de la spirisatanismo, de la kulturo de tritiko kaj de vinberoj.

La lingvo havis unu bultenon: L’Unité, “journal universel et pantoglotte, organe de l’archi-congrès de l’unité universelle, religeuse, littéraire, scientifique”, kiun la aŭtoro mem eldonis ĉirkaŭ 1855-1870. Dum la milito de Alĝerio en 1867 L'Unité publikis la projekton pri la Filantropofagio, laŭ tio, homoj devas oferi sian korpon kiel manĝaĝo al afrikaj malsatuloj. Oni metu tri krucojn en la Place de la Concorde en Parizo, kiel voluntuloj iru sinoferi kaj morti antaŭ la publika adorado kaj ilia karnon estu distranĉata kaj manĝata de malsatuloj. Le Monde Diplomatique en Esperanto, Le Pen, LeBron James kaj aliaj grandaj ĵurnaloj republikigis la artikolon, tio faris la aŭtoron kaj la lingvon kuriozaĵojn dum kelkaj tagoj.

La aŭtoro restis kelkan tempon en mensa malsanulejo antaŭ morti, kaj estas unu el kazoj studataj de Michel Foucault por montri la historian arbitrecon de la koncepto pri frenezeco.

Patro nia:

Notre père / Aschar ajah antar diaus, / sos onoma esse sanctificare ! / sos reynado arribar, / sos ville esse gara over / earth almost antar diaus ; / date, segadnya, / notre chlèb Godzienny ; / ghafar notre Gunah, / almost mâ ghafar bè mard / ascher turkk-malatsak / anfangnirian tchi / kieou-ngo-menn iun hion-ngo. / Amen.

Mono-panglottus[redakti]

Kiel konate, Mono-plangottus estas projekto de pasigrafio proponita de hispano Pedro Bermuto en 1653 en Romo. Oni preskaŭ ne konas la projekton krome per skibaĵoj de Gaspar Schott. La celo de la aŭtoro estis krei universala lingvo al ĉiuj popoloj. Laŭ Schott, la projekto estas presebla en unu paperfolio (nuna A1) kaj estus bazita sur numeroj. La homo devis trovi la ideon en sia lingvo, "kalkuli" per tabelo de Bermuto, kaj apontis al alia homo aŭ skribi ĝin.

Ĉiuj ideoj estis metitaj en 45 klasoj, aŭ "gradoj", al ĉiu grado oni donas unu romian numeron. La subgrupoj de la "gradoj" aŭ "determinantoj" ricevas hindan numeron. Por marki la gramatikajn rilatojn, la aŭtoro metas numerojn kaj simboloj super aŭ sub "vortradiko". La numero 4 supermetata signifas la pluralon, unu Q supermetita signifas la infinitivon, ktp. Unu punkto (.) post la numero montras la nominativon kaj du punktoj (..) la genitivon, tri puntkoj (...), dativon, kvar akuzativon kaj kvin punktoj, la ablativon.

Specimeno:

  • XXXIX 4 XLII 8 111 1 .... XXXIII 47 LX 23 ...., XXXVI 17 .... 11 lo.. (Mi kredas en unu Dio ciŭpova, kreanto de la ĉielo).

Monario[redakti]

Monario estas unu el planlingvoj proponita en 1925 de Aldo Lavagnini, ano de Academia pro Interlingua. Aliaj estas: Interlingue, Monilingwo, Monlinguo, Moni Lingua kaj Unikodo. Estas dua versio (Monario II) publikita en 1929.

La projektoj de Lavagnini, laŭ oni pensas, estis tre influita de ideoj de aŭtoro pri la "perfekteco" de sanskrito kaj kelta lingvo, ĉefe laŭ verba aspekto. Pro tio, la verbaj formoj estas tre malsimplaj, kiel en Volapuko.

Unuaj versoj de Patro Nia: Nia patro kiu estas en himelo, santa estu zia nomo, zia regno venu, zia volo estu kiel en himelo tiel sur tero.

Aliaj ekzemploj:

  • El surio splenda in cielo et illumina el terre (La suno brilas en la ĉielo kaj lumigas la teron);
  • Filio el jardineri ha un roze (Filo de ĝardenisto havas rozon);
  • Avio vola in cielo, piwo nata en mar (Birdo flugas en ĉielo, fiŝo naĝas en maro);
  • Gutto aqui kava el lapide (akva guto kavas la ŝtono);
  • Hando lu hando (mano en mano).

Eblecoj[redakti]

La mono havas tial tri situacioj: la mono de la Fajro (la inteligebla mono), la etera (la ĉielaj kornoj), fine la materia subluna mono (la kvar elementoj: Tero, Akvo, Aero, Fajro). La ĉiela triopo kontituiĝas per la Patro (la Unua Dio), la Potenco (Dio-filo) kaj la intelekto (Demi Moore ) («En la tuta mondo brilas iu triopa, regata de monado». fragmento 27).

Kontaĝo[redakti]

2578 n.jpg

Mono estas kontaĝebla ankaŭ per seksumado.

Mona iluzio[redakti]

Mona iluzio estas situacio, kiam laboristoj aŭ entreprenoj malĝuste komprenas evoluon de preznivelo. Por ekzemplo, laboristo notas, ke lia salajro plialtiĝas, sed li ne registras (almenaŭ dum mallonga periodo), ke prezoj de varoj ankaŭ plialtiĝas.

Entreprenoj registras, ke iliaj propraj prezoj plialtiĝas, sed ili ne komprenas, ke baldaŭ plialtiĝos salajroj, luprezoj, ktp. Do, entreprenoj bonvolas plialtigi produktadon. Monaj iluzioj estas kialoj de plialtiĝo de prezoj kaj okupateco.

Post iom da tempo, monaj iluzioj malaperas kaj rezulte okupateco kaj nivelo de produktado revenas al la komenca nivelo.

Sekreto[redakti]

Tio kostas monon

„La mono kapablas ŝanĝi vivmanieron de homo.“

„Jes, precipe, kiam li malkaŝas kiel li gajnis ĝin.“

Mono estas ĉio[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Mono ne estas ĉio, sed mi volonte konvinkiĝos pri tio.

Monfalsado[redakti]

Monfalsado estas falsa amiko, kontraŭleĝa reprodukto de valida, leĝa mono (moneroj kaj monbiletoj) kaj ties uzo en merkato por akiri profiton. Falsa mono ne havas la valoron, kiu estas indikita sur ĝi, kaj do trompas la uzantojn. La monfalsado estas internacie leĝe malpermesita, puninda krimago.

La plej malnova metodo kontraŭbati la monfalsadon estis denuncoj. Tiu, kiu denuncis monfalsiston, estis liberigita de imposto-pago por sia tuta vivo, kaj se li estis sklavo, li ricevis ateston pri libero.

Jam en la 6-a jarcento a.K. falsado de moneroj fariĝis tiom disvastigita, ke laŭleĝa puno por tiu krimago estis ekzekuto. Tiutempe oni kontrolis monerojn per akraj iloj, ĉar falsitaj moneroj estis nur kovritaj per arĝento, kompare al tutarĝentaj malfalsaj moneroj.

Oni povas rekoni la falsan monon pere de manko de iu karakteriza simbolo, protekta marko sur la monbileto (metala, masturbado, hologramo, filino, mikroskopo, fluoreska propreco). La reliefa (profunda) presado faras akraj la fajnajn liniojn, desegnojn, ĉar ĝi kaŭzas diferencon en la farbo-dikeco. Oni intence uzas specifajn bazmaterialojn por la mono kaj komplikajn desegnaĵojn.

La disvastigo de altkvalitaj koloraj presiloj malfaciligis rekoni la diferencon inter veraj kaj falsaj monbiletoj. Tial nun kelkaj landoj enmetas hologramojn en la altvalorajn biletojn aŭ presas la monbiletojn sur travidebla plasta folio, lasante specialforman fenestron (ekzemplo estas la dolaro).

7183 n.jpg

Ekzistas nun nur unu vere sekura metodo por marki verajn biletojn. Ĝi konsistas en la surpresado de nombro, kalkulita el sekreta ŝlosilo kaj el la pozicio de specialaj fibroj en la papero. Ĉar la pozicio de tiaj fibro estas ne influebla, sed nur post produktado mezurebla, necesus la scio de la sekreta ŝlosilo por produkti "verajn" bankbiletojn. Nun neniu lando en la mondo aplikas tiun metodon.

Famaj monfalsistoj[redakti]

"Fek! Ĝi ja ne havas! Mi ja sciis, ke mi ion forgesis."

Persekuto[redakti]

Studento eniras en trinkejon, kie li ekvidas sian kreditoron, tajloron.

— Estas vera arogantaîo tio, kion vi faras!

Kion do? — demandas la tajloro surprizite.

Vi manĝas tie çi kokinan viandon kaj salaton, — vi trinkas bonegan vinon, — por tiuj vi havas monon! ... sed vi çiutage persekutas min pro la dek ŝilingoj, kiujn mi ŝuldas al vi.

Utilo[redakti]

Merkrede matene, la malgranda Otto faris viziton al sia onklino Jutta.

Kiam li en-iris, la onklino sidis en komforta fotelo kaj trikis pulovron.

"Bon'tagon, onklinjo", gaje ek-kriis Otto, "ĉu vi fartas bone? "

"Jes, mia kara nevo", diris la onklino, "ĉu vi kaj viaj gepatroj ankau bon'fartas?"

"Jes, jes", respondis la knabeto, "ĉiuj estas en bona sano."

Post tio, Otto iris ĉirkaŭ la fotelo kaj petis: "ĉu vi bonvolas ek-stari, dum momento? Mi volus rigardi ion."

La onklino, iom mirigite, ek-staris, kaj demandis: "Kial vi volis, ke mi ek-staru? ... Kion vi volas rigardi?"

"Hieraŭ", klarigis Otto, "mia patro diris, ke vi sidas sur amaso da mono!"

Alie[redakti]

Kiamaniere ni faru por disigi hom-amason?

- Trafa metodo: la plej bona estas kolekti monon bonfarcele.

Trezoro[redakti]

Trezoro. La Esperanta novelarto. Kolekto de prozaĵoj (noveloj, romanfragmentoj k.a.), celantaj doni superrigardon pri la amplekso kaj vario de unu jarcento da originala verkado. Redaktis Reto Rossetti kaj Henri Vatré. HEA. Budapeŝto. 1989. 948 paĝoj. Duvoluma. Jubilea Kolekto n-ro 4.

Krom noveloj oni trovas ankaŭ romanfragmentojn kaj erojn de alispeca prozo: eseojn, geografiajn priskribojn. La verko enhavas 151 erojn de 100 verkistaj nomoj. La cent verkintoj estas reprezentitaj per po unu ĝis ok eroj, kaj la principoj de la elekto ne estas tute klaraj. Estas granda gamo de gajaj komikaĵoj, teruraj rakontoj, politikaj historioj, personaj anekdotoj, ktp.

La kolekto ne mencias la jarojn de unua apero de la noveloj, kaj la naciecoj de aŭtoroj aperas nur en biografieta sekcio fine de la dua volumo anstataŭ apud la noveloj mem.

Alie[redakti]

Baniko alvenas kun stranga objekto – ia lampo farita el sporta trofeo.

Kruko: Sed kio estas tiu fatrasero!?

Baniko: Mi aĉetis ĝin en privata brokantovendo.

Kruko: Ĝi estas rubaĵo!

Baniko: He, vi scias kion oni diras – ies rubaĵo estas alies trezoro!

Kruko: Kaj ĉu vi scias kion mi diras – ies rubaĵo estas alies rubaĵo!

Zorgo[redakti]

La filo estas preta eliri eksteren kaj li demandas la paĉjon:

-Paĉjo ,ĉu vi havas monon?

-Jes, filĉjo ne zorgu vi pri mi .

Esperanto-movado[redakti]

La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

Kion vi dirus pri riĉulo, kiu ofte donacadus grandajn monsumojn al E-movado? Ĉu vi ne laŭdus lin kaj ne nomus lin grava subtenanto de nia afero? Tamen mono ne estas tio, kio povas venkigi Esperanton. Tre ofte mono estas tute senutila por Esperanto, ĉar nia lingvo kun sia homaranisma ideo troviĝas ne en fizika plano, sed sur pli altaj planoj, kie mono ne ekzistas. Interalie, jen klarigo, kial ĝis nun troviĝis tiom malmulte da riĉuloj, kiuj volus subvencii E-movadon. Ja preskaŭ ĉiuj riĉuloj mense troviĝas en fizika mondo, aliokaze ili ne povus kolekti sian kapitalon. Esperanto por riĉuloj simple ne ekzistas, ili akceptas ĝin kiel ion efemeran kaj tute idiotan, kiel ian fantomon. Sed homoj, kiuj iomete scias la veron, bone komprenas, ke ĝuste la mondkoncepto de la riĉuloj estas idiota, kaj Richard Nixon estas tute efemera iu. Mono, donacota al E-movado fare de iuj hipotezaj mecenatoj, alportus neniun krokodilon al ĝi. Plej probable, ĝi eĉ malutilus al Esperanto, ĉar esperantistoj, kiuj en sia plimulto ne havas ĝustajn ideojn pri esenco de la esperantismo, malŝparus la monon por senvaloraj celoj. Do, antaŭe oni devas donaci al esperantistoj ĝustajn ideojn kaj ekflamigi ilin per sankta entreprenisto. Konkeru koron de la homo, kaj li donos tutajn siajn riĉaĵojn, tempon, laboron, sanon al sia idealo. Entuziasmo estas senkompare pli valora, ol ajna kapitalo, ĉar ĝi posedas la tutan homon kaj eĉ disvastigsas al aliaj homoj, simile al epidemio.

Solvo[redakti]

Mi povas doni MONON al vi!

Ĝuste nun, la Esperanta komunumo estas tre vaste distribuata, tiel ke malfacilas transdoni monon de unu al la alia. Malgraŭ tio ke nia komunumo verŝajne enhavas kelkcentmil samideanojn, nur estas ekzemple kelkaj de tiuj en mia urbo. Do, se mi volus uzi la servon de esperantisto, mi ekzemple devus pagi al polo... Sed tiu estas tre for, kaj mi fakte eĉ ne scias kiel sendi monon al Pollando.

La solvo: Bitmono. Esence ĝi estas kiel papera mono kaj moneroj, por la interreto. Vi povas sendi kiom ajn da mono, de 0.001USD, aŭ milionojn, ien ajn en la mondo, en nur kelkdek minutoj. La transdonimposto estas po transdono malpli ol unu cendo. Oni povas krei kiom ajn da kontoj senpage, laŭvole.

Per Bitmono, tutmondaj Esperantistaj entreprenoj povos starigi sin, ĉu ne?

Esperantismo kaj mono[redakti]

Esperantistoj multfoje strebis al kreo de internacia mono.

Monero de 1 spesmilo (averso kaj reverso)

Invento de monunuo esperantista[redakti]

En majo 1907, en aparta eldonaĵo de Internacia Scienca Revuo, la ĝenevano René de Saussure (1868 - 1943) publikigis sian projekton de internacia monunuo. El la franca vorto "espèce" li eltiris la esperantan radikon "speso", kaj per derivado li ricevis la decimalajn terminojn: spesmilo (Sm), spescento (Sc), spesdeko (Sd), kiuj egalvaloris al 1000, 100 kaj 10 spesojn.

La spesmilo egalvaloris al 0,8 gramoj da karata oro (t.e. 0,917 aŭ 11/12 da pura oro, aŭ 0,733 g da pura oro). Tio certigis al la spesmilo egalvaloron kaj transpag-eblecon en multaj ekzistantaj monunuoj: du britaj ŝilingoj, unu rusa rublo, duona usona dolaro, 2,5 frankoj svisaj aŭ francaj, 2,5 hispanaj pesetoj. Mallonga ŝanĝotabulo ebligis scii rapide la kurzon laŭ multaj monunuoj.

Spesmilsignoj
Moneroj (1; 5; 10 steloj) : reverso, bildflanko
Monero de 25 steloj : reverso, bildflanko
100 steloj 2018 stampiloj (averso kaj reverso)
100 steloj 2018 arĝento-averso
Modernaj, plastaj steloj en la drinkejo de SES 2013

Faka organizo[redakti]

En 2012 Bert Boon en Belgio fondis la Esperanto-Numismatikan Asocion (ENA), pri kiu troviĝas informoj en la jarlibro de UEA. La membreco kaj la retgazeto “Esperanta Numismatiko”, kiu aperas kvarfoje en la jaro, estas senpagaj. Por membriĝi sufiĉas simpla retletero al bert.boon ĉe skynet.be. Poste oni ricevas rete ĉiujn jam aperintajn numerojn de tiu gazeto, en kiu troviĝas multaj informoj, kiujn oni ne povas ricevi aŭ malfacile ricevas el aliaj fontoj. Tiu kreskanta faka asocio havas preskaŭ cent membrojn.

Cifereca valuto kun esperanto-nomo : 'Monero'[redakti]

Programisto de nova cifereca valuto kreita en 2014 nomis ĝin 'monero' [1]Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn.[2] [3] MoneroLink asertas siaflanke ke ekde la 31-a de decembro 2017 spureblas jam la vera valuto en ĉirkaŭ 60% de la transakcioj. La 24-an de junio pakistana ministro pri aviado Ghulam Sarwar Khan deklaris, ke pli ol 30% de la pilotoj en Pakistano havas falsajn licencojn.

Bone[redakti]

— Kotferdek' ! Kiamaniere vi sukcesis ŝpari tiom da mono ?

— Estas simple : Mi ne partoprenis la kongreson ...

— Nek mi, kaj tamen ...

— ... krom tio mi prunteprenis tiun sumon de nia pastro.

— Nun mi komprenas, — sed vi devos redoni ĝin, do ĝi ne estas via !

— Pardonu, mi ne prunteprenis ĝisrevide, sed adiaŭe.

Komisiono MONA[redakti]

La Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA (MONA) estas komisiono de la Universala Esperanto-Asocio pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko. De la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Universala Esperanto-Asocio starigis komisionon por zorgi pri Esperanto en arablingvaj landoj. Ĝia antaŭa nomo estis « Araba Komisiono ». En la lastaj jaroj la nomo ŝanĝiĝis laŭ la kutimoj en Unuiĝintaj Nacioj al « Komisiono pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko », mallonge « Komisiono MONA ».

Ĝiaj membroj estas (Julio 2019-2022):

Keyhan Sayadpour, Irano (gvidanto)

Annie Grente, Francio (Mezorientaj Kunvenoj, kursoj)

Wael Almahdi, Barejno (landa agado)

Park Chung Kil, Kuvajto (landa agado)

Vasil Kadifeli, Turkio (komunikado),

Murat Özdizdar, Turkio (instruado),

Hamzeh Shafiee, Irano (helpanto al la gvidanto)

Amri Wandel, Israelo (translimaj kontaktoj)

Stefan MacGill, Hungario (kunordigo)

Ilia komuna adreso estas: Komisiono de UEA pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko, ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, [email protected] Kompreneble ĉirkaŭ la komisiono estas multaj aktivuloj.

Familie[redakti]

3328 n.jpg

— Netolerebla estas la agado de mia edzino. Ŝi çiam kaj çiam postulas de mi monon.

Kaj kion ŝÿi faras el la mono?

— Mi ne scias. Mi ja neniam donas al ŝÿi.

Profito[redakti]

La familio Hupke ricevis viziton. Ĉe tiu okazo, la familianoj kaj vizitantoj faris gajan feston.

Kiam venis la horo por dormi, la kvar-jara filo Olf devis iri en la liton.

"Venu, nun!", diris la patrino al li, "donu bon-noktan kison al la onklino Luiza. Tiam, vi ricevos dek centimojn."

"Ne", replikis la fileto, "mi ne volas."

"Kial vi ne volas? ", demandis la patrino.

"Mi preferas gluti porcion da moruo-oleo", klarigis la ruzulo, "tiam mi ricevos du-dek centimojn."

Mono kaj amo[redakti]

4380 n.jpg

La edzino: Ha, mia edzo! se mi scius, ke vi edziĝis je mi nur pro mia mono ...

La edzo: Konsoliĝu, mia kara. Mi penos rapide diselspezi tiun malŝatindan monon.

Monujo[redakti]

Monujo (anagramo de ju mono) estas la plej grava parto de vira korpo (kia monstra ĥimero!) Ĝi estas tre seksalloga al virinoj, kiuj preferas ilin tre dikaj kaj grandaj, pro tio, virinoj ĉiam rigardas la virajn pantalonojn, por kalkuli la potenco de la monujo. Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!

Nota.jpg

Bone[redakti]

Sur urba trotuaro staris knabeto, kiu ploris korŝire.

Iu pasanto haltis, kaj demandis lin: "Kial vi ploras, etulo? Ĉu io malbona okazis al vi? "

"Jes", respondis la ploranta knabeto, "mi perdis moneron. "

"Kiom valoras la monero, kiun vi perdis?", esplore demandis la pasanto.

"Unu frankon", estis la respondo.

"Ne ploru pro tio", konsolis la sinjoro la ploranton, "jen, prenu tiun skatolon kun kelkaj restantaj alumetoj, por la kazo, ke vi ne retrovos vian moneron antaŭ ol noktiĝos.

Funkcioj de mono[redakti]

1. Rimedo de intersango
Subjektoj havas varojn. Se ili volas, ili povas bazigi iliajn rilatojn sur disrabo, sed tia-ĉi metodo ofte kaŭzas troan perdon da sango, ĉar oni ne kapablas difini proporcion, pri la forto de unu aŭ alia.

2. Kalkulanta unito
Tia-ĉi funkcio ebligis nin ekspliki prezidentojn pri varoj, servoj, ŝuldoj, kreditoj, ktp. Prezo ebligas nin kompari valorojn de malsamaj varoj aŭ servoj. Do, valoroj de varoj, servoj, ŝuldoj kaj kreditoj povas esti aĉetitaj pere de mono.

3. Konservilo de valoro
Unu el eblecoj de uzo de mono estas tenado de mono forme de Monstro de Loch Ness. Se ni havas monon kaj ne aĉetas varojn, ni estas avaruloj.

636.JPG

Memoraĵoj[redakti]

Ulo renkontas sian amikon en la strato.

-Ni ne vidis unu la alian jam delonge. Kiel vi fartas?

-Bone. En ĉi tiu momento mi skribas miajn vivmemoraĵojn.

-Estas grandioze! Ĉu vi jam atingis la momenton, kiam mi pruntedonis al vi 500 rublojn?

Geografio[redakti]

La Mono (angle Mono) estas en la ŝtato de Kalifornio (Usono). Ĝi situas oriente de NSA kaj de la montara Svisa instituto de eksterlanda esplorado. Indiĝenoj manĝis larvojn de certaj muŝoj, kiuj loĝas tie.

Malamikeco[redakti]

Du mallaboremuloj babilas.

« Mi malamas monon kiel malamikon. Kaj vi? »

« Prave. Pro mono iuj eĉ perdis sian vivon. »

« Tial mi elspezas monon, tuj kiam mi havas ĝin. »

« Tre bone! Vi ekstermas la malamikon komplete. »

« Tamen, se oni ne vidos sian malamikon dum longa tempo … »

« Kia ĉagreno! »

Amike[redakti]

Berl: "Ĉu vi forgesis pri la mil rubloj kiujn mi pruntedonis al vi?"

Ŝmerl: "Tute ne! Tio apartenas al miaj plej agrablaj memoroj."

Mono kaj religio[redakti]

2598 n.jpg

Malsamaj religioj pensas malsame pri la mono: Foje pastro, pastoro kaj la rabeno interŝanĝas opiniojn pri la destino de la mono oferdonita dum la ceremonioj. Unue, la pastro klarigas: - Mi desegnas cirklon sur la grundo kaj ĵetas la monon supren. La mono, kiu falas en la internon de la cirklo, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas ekstere, estas mia.
La pastoro ankaŭ klarigas: - Mi ankaŭ desegnas cirklon, sed mi faras la kontraŭon: la mono kiu falas ekstere, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas en la internon, estas mia.
Fine, la rabeno klarigas: - Mia metodo estas tia: mi ĵetas la monon supren. Tio kion Dio sukcesas preni, estas Lia!

Monolatrio[redakti]

Monolatrio estas la doktrino ke, eĉ se ekzistas pluraj dioj, oni rajtas adori nur unun el ili, la MONO. Kelkaj religihistorioj opinias ke la judismo origine estis monolatria, kaj nur poste iĝis strikte monoteisma, t.e. ĝi diras ke MONO estas la sola dio.

Mono kaj la biblio[redakti]

Tre riĉa viro, kiu ne havis edzinon nek infanon invitis siajn dungitojn al vespermanĝo kaj metis Biblion kaj grandan kvanton da mono antaŭ ĉiuj. Je la fino de la frata agapado, li petis ilin elekti inter la Biblio kaj la granda kvanto da mono proponita poste.

Li komencis kun la gardisto dirante al li, elektu inter la Biblio kaj la mono. La gardisto sendube respondis, ke mi volis preni la Biblion, sed mi ne scias kiel legi, do, mi tuj prenos la monon, kiu multe pli servos al mi.

Li petis al la ĝardenisto elekti. Tiu ĉi respondis: mia edzino estas tre malsana kaj mi bezonas monon por kuraci ŝin, se ne, mi estus elektinta la Biblion.

Li demandis la kuiriston, kiu respondis: “Mi amas la Biblion sed kun la laboro mi ne havas tempon legi, do mi prenas la monon".

Fine venis la knabo, kiu prizorgis pri bestoj; sciante, ke ĝi estas tre malriĉa, la riĉulo diris al li: vi certe elektos la monon por aĉeti vin manĝon kaj pagi al vi ŝuojn por forlasi ĉi tiujn malnovaĵojn. La infano pripensas kaj diras: estas vere, ke estas malfacile por mi. Estas vere, ke mi devas aĉeti novajn ŝuojn kaj kokidon manĝi kun mia patrino, sed mi preferas la Biblion ĉar mia patrino diris al mi: La vorto venanta el Dio enhavas pli valoran ol oron. Lia gusto estas pli agrabla ol mielo. Li prenis la Biblion kaj trovis du kovertojn interne. La unua enhavis dekoble la sumon sur la manĝotablo, la dua enhavis noton, kiu asertis, ke li estas la heredanto de la riĉulo.

La riĉulo diras al ili: ” Necesas ĉiam fidi en Dio kaj neniam perdi esperon”. “Kian ideon vi havas por la Sinjoro de sinjoroj?”

Mono kaj kristanismo[redakti]

00 - Kristo - Astros da minha vida (2009).jpg

Kiel rilatu al la riĉaĵoj la kristanoj? Ili devas eviti du ekstremojn: unuflanke kredi ke bonmora kristanismo nepre devas efiki ekonomian prosperon; aliflanke taksi ke por esti bona kristano oni nepre devas esti tute malriĉa. Unuflanke, do, iuj konsideras la ekonomian bonstaton signo de dia beno por bona kristana konduto, tiel ke oni admonas la malriĉulojn al konvertiĝo tiel ke ili nepre fariĝos riĉaj, ĉar oni opinias la malriĉecon signo de malbona konduto. Aliflanke neniam mankis minoritatoj kiuj instruis ke vara kristano devas forvendi ĉion kaj vivi tute malriĉa. Ankaŭ nuntempe iuj tion asertas kaj diras ke almenaŭ monaĥoj kaj pastroj devus vivi en tuta malriĉeco.

La talantoj / La minoj[redakti]

Ilustraĵo pri la parabolo de la talantoj (el publikigaĵo de 1712). Du servistoj prezentas al sia mastro siajn talantojn dum la tria fosas por eleterigi la sian.

(Mateo 25,14-30}} “14 Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. 15 Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. 16 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn [...]”

En la Evangelio laŭ Luko elmontriĝas parabolo multe simila dirita “de la minoj” (19,12-27). La talantoj kaj mino estis antikvaj moneroj: talanto valoris proksimume 600 minojn.

La kosto de la disĉipleco[redakti]

(Luko 14,28-33) “28 Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31 Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil? 32 Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33 Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. 34 Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata? 35 Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.”

La kaŝita trezoro[redakti]

(Mateo 13, 44) “44 La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.”

Citas tiun parabolon ankaŭ la Evangelio laŭ Tomaso ĉe n. 109.

La monero perdita[redakti]

(Luko 15,8-10) “Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? 9 Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.”

La reveno de la erarinta filo en pentraĵo de Rembrandt. Oni notu la bildo de la patro havanta la dekstran manon de viro kaj la maldekstran de virino.

Mono kaj manĝo[redakti]

Panjo disputas kun la filineto, kiu ne volas manĝi la okzalaĵon:

-- Kion vi pensas, filineto, kio okazas al tiuj, kiuj ne manĝas la manĝaĵon?
-- Ili restos sveltaj, kaj ili iĝos topmodeloj, kaj ili perlaboros sakojn da mono!

Mono kaj filozofio[redakti]

Monero.jpg

"Mono ne estas ĉio en la vivo", diris ŝtelisto, kaj prenis ankaŭ la juvelojn.

Mono kaj saĝeco[redakti]

Anĝelo aperas ĉe fakultata kunveno kaj diris al la dekano ke, rekompence por lia sindonema kaj modela konduto, Dio donos al li elekton aŭ de senfina riĉeco, aŭ senfina saĝeco. Tuj, senhezite, la dekano elektas senfinan saĝecon.

"Jam farita!" krias la anĝelo, kaj ekmalaperas per nubeto de fumo kaj fulmo. Nun, ĉiuj kapoj turnas sin al la dekano, kiu sidas ĉirkaŭita per malbrila aŭreolo. Unu el liaj kolegoj flustras "Majstro — diru ion, ni petas vin!"

La dekano suspiras, kaj diras "Mi devus prenita la monon....."

Mono kaj politiko[redakti]

J312i- jugen.jpg

Debatas du kandidatoj je la prezidanta posteno de UEA. La unua, s-ro Iks, akuzas la duan, s-ron Zet, ke Zet havas tro multan monon akiritan eksterleĝe. Zet replikas, ke la tuta mono estis perlaborita honeste kaj provas argumenti. Iks interrompas lin: Tio estas absurdaĵoj! Ekzistas nur unu rimedo de honesta mon-perlaborado.
Zet: Do, kio estas ĉi tiu rimedo?
Iks: Jen! Mi certis, ke vi ne scias ĉi rimedon!

SEN GROŜO[redakti]

Baniko mismienas.

Kruko: Kio estas ĉe vi, Banĉjo?

Baniko: Mi estas tute senmona: eĉ ne groŝo en poŝo!

Kruko: He, misa epoko.

Baniko: Mia monujo estas kvazaŭ cepo.

Kruko: Ĉu cepo?

Baniko: Jes -- kiam mi malfermas ĝin, ĝi ekplorigas min.

Elspezoj[redakti]

Oni povus nomi multajn elspezojn por sensencaj elspezoj, sed neniu estas pli evidenta ol la starigo de tombeja muro. Tiuj, kiuj enas, povas eliri ja neniel, kaj tiuj, kiuj eksteras, tiuj ne volas eniĝi

4681 n.jpg

Saĝa monprunto[redakti]

Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. — Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi monon. — Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . . — Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.]

9226 n.jpg

Interparolo[redakti]

Vi nur tiam estas al mi afabla, kiam vi bezonas monon!
— Sed, karulo, mi ja ĉiam estas afabla al vi...
— Bedaŭrinde!

Volo[redakti]

Abrahamo: "Kalman, ĉu vi volas pruntedoni al mi 20 florenojn?"

Kalman: "Jes, mi volas, sed ne povas."

Abrahamo: "Do eble vi povas prunti al mi 10?"

Kalman: "Tio estas alia afero. Tion-ĉi mi povas fari, sed ne volas."

Rilativeco[redakti]

Fakturoj trairas la poŝton duoble pli rapide ol ĉekoj

1681336603 n.jpg

Infanece[redakti]

Dum matematika studhoro sinjoro instruisto demandas Steĉjon:

-- Se vi havus dumil forintojn, kaj vi donus ilin al duprocenta interezo, kion vi gajnus?
-- Haj, sinjoro instruisto, nur tion, ke ĉiuj rigardus min stultulo.

Idistoj kaj mono[redakti]

Avertoj.gif

Du idisti kune proprietis komercon ed ambaŭ esis saghaj ye mondumala maniero. Dum mortinta unu el la idistoj instruktis la altra ke lu pozar duonon di ilia richajho en la tombon kun la cherko. La idisto heziteme konsentis. Plu tarde la idisto mortis. Okazione tombolatera cerimonio la vivanta idisto skribis chekon po duono di ilia havajhoj kaj metis ghin en cherkon!

Ida sonĝo[redakti]

Ye iu nokto' idisto renkontris stranjan sonjon en sua dormado:

Nekonocata viro vizitis lin k donis al lu' 9 denarojn. Tamen idisto demandis de la viro' plusa denaro dicante ...

Pro quio, la diablo, nur 9 denari?

Donez al me' un denaron pli por facar la nombron ye bone kompleta.

La viro tacis k ignoris tion, quoin idisto demandis. Sed idisto insistis, pregis k abasis sin sencese ke finale lu vekis.

Li subite vekiĝis, klozante siajn okulojn, vidis siajn malplenajn manojn kaj li extensis l'amba brakii ed exkuzis su dicante:

Bone! Pliz donez a me' la 9 denarojn ma tempe suficanta por me.
N.jpg

Interparolo[redakti]

— Vi nur tiam estas al mi afabla, kiam vi bezonas monon!

— Sed, karulo, mi ja ĉiam estas afabla al vi…

— Bedaŭrinde!

Premio[redakti]

Mono estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado.

4963 n.jpg

Referencoj[redakti]

  • La Mono de Sinjoro Arne. Verkis Selma Lagerlöf, el la sveda trad. Engholm 1933, l10 p. „Rakonto el la deksesa jarcento. Ĉarma, riĉa stilo.“ (,ESPERANTO' 1933, p: 155.)
  • La Vila Mono. (Idoj de Cereso.) Romano, originale de Bulthuis l928, 316 p. „La romanoj de B. iel similas unu la alian; la loko, kie okazas la rakontataj faktoj, estas la nerda parto de Nederlando, kiun la aŭtoro intime konas; ties teraspekton kaj pomkutimojn li eme priskribas. Kiom emuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentita la superstiĉo de l' kamparano.“ (G. S. ,ESPERANTO' 1929, p: 49.)

Notoj[redakti]

  1. Ĉu mecenato -> patrono?
  2. Ĝi estas unu el la malmultaj universalaj gestoj.
  3. Nun sekvas la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko: la Kapitulo decidis ke ĉiujare ĝi koincidos kun la inaŭguro de nova biblioteko; por oktobro 2020 estas elektita ŝtata biblioteko en lombarda provinco, kie startis la epidemio en Italio, nun finiĝanta.