Reĝo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"La teksto ne estas enciklopedia, oni devas meti lin en tekstejo de vik. aŭ pluredakti. "

~ Budiko

"Fari al iu bonan lavon"

~ Zamenhof pri reĝo
Chess king render.jpg

"Estas certe ke je la tempo de Zamenhon la landoj estis pleje regataj de reĝoj, male nuntempe plejparte estas regataj per respublikoj"

~ Nerdo pri supra diraĵo

"En la lando de blinduloj, unuokula homo estas reĝo; duokula homo estas mistikulo"

~ Konfuceo pri blinduloj

"Ne ĵetu neĝon sur la reĝon - vi rompus la leĝon!"

~ Arĥaika Esperanta Proverbaro

"Mi ĝojas, ke oni trovas pli kaj pli da intelekto en la mondo"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Ido estas parte Esperanto, parte Interlingua"

~ iu

Reĝo estas ŝaka ĉefa peco, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato, kies insignoj estas krono kaj sceptro. Ilia titolo estas malpli alta ol tiu de imperiestro.

La reĝo devas scii jenan:

1. La reĝo neniam eraras.
2. La reĝo ne parolas, la reĝo - ordonas!
3. La reĝo de stultuloj estas mem stultulo.
4. Unu reĝo estas pli bone ol du normalaj homoj.
5. La reĝo pli bone scias kion bezonas liaj stultuloj ol ili mem.
Memportreto de la nuna reĝo de Nederlando, Bereno la 14a.

Dankemo de reĝoj[redakti]

El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko la 8-a de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La reĝo unu tagon sur la ĉaso perdis la vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading. Malsata li iris al la juĝisto kaj petis manĝon kaj trinkon. La juĝisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero. La reĝo manĝis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis : — Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En daŭro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj. Tiel la juĝisto, ne ricevinte klarigon, komencas manĝi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermiĝas, kaj la reĝo eniras. — Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita juĝisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie ĉi la tutan vivon. La juĝisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la reĝo, la historio al ni ne rakontas.

Mitologio[redakti]

Reĝoj ankaŭ ŝatas pedofilion!!!

Li: Ĉu vi iam aŭdis pri la antikva reĝo Midas? Ĉio, kion li tuŝis, fariĝis pura oro!
Ŝi: Mirinde; estas vera tragedio, ke li ne plu ekzistas nun. Alie li povus tuŝi la ringon, kiun vi donacis al mi je mia naskiĝtago.

Laŭdo[redakti]

Foje lia reĝa moŝto vekiĝis frumatene pro iu malagrabla bruo trans la fenestro. Li tuj venigis la ministron pri internaj aferoj kaj malkontente diris al li:

-- Kio estas tio?

-- Pri kio temas, via reĝa moŝto? - demandis la ministro kaĵole.

-- Jen pri kio! Kial mi aŭdas nun iun bruon?

-- La popolamaso sur la ĉefa placo volas montri sian ŝategon al via reĝa moŝto.

-- Do kial la amaso krias «Sufiĉas! Sufiĉas!»?

-- Viaj geregatoj volas rakonti al via reĝa moŝto, kiom fortege ili ŝatas vin, ĉar ili havas ĉion necesan por vivi kaj tio tute sufiĉas por ili...

Juda gardisto[redakti]

La reĝo de Gojlando decidis dungi personan gardiston, kiu estu la plej bona glavuzanto en la mondo. Liaj konsilistoj serĉis kandidatojn tra la tuta mondo, kaj fine trovis tri bravulojn, kiuj devis pruvi sian glavo-regan kapablon antaŭ la reĝo: Du japanaj samurajoj kaj unu judo.

En la fiksitaj tago kaj horo stariĝis la glavista triopo antaŭ la reĝo. La japano Saki estis la unua. Li elskatoligis muŝon, kaj kiam la insekto estis fluganta aere, Saki fulmrapide batis ĝin per sia glavo kaj tranĉis ĝin en du pecetojn. La re ĝo estis ege impresita.

La dua japana kandidato estis Jaki. Ankaŭ li liberigis muŝon de skatolo, levis sian glavon aeren kaj ektranĉis la besteton en 4 pecetojn. Nun la reĝo estis eĉ pli impresita!

Tiam venis la vico de Mojŝe. Li malfermis tolan saketon kaj tiam el ĝi flugis vespo. Levis la judo sian glavon, batis la vespon sed tiam la besteto flugis plu, tute viva. Reĝo: "Kiel vi sukcesis trafi la vespeton per via glavo kaj tamen restigi ĝin viva?"

Mojŝe: "Nu, tre simple: Cirkumcidado neniam mortigas!"

Taŭmaturgaj reĝoj[redakti]

La mansurmeto, difinita kiel "dia tuŝo", estis farita de reĝoj diritaj taŭroj precipe en Anglio kaj Francio, kaj oni konvinkiĝis ke ĝi kuracus la tuberkolan adeniton diritan ankaŭ “skrofolon”, nomo de certa nombro de malsanoj de la haŭto.

Kvankam la legendoj volus ke taŭmaturgaj estis jam la merovidoj (la unua dinastio de la regno de Frankoj, la unuaj certaj fontoj pri la saniga kapablo de la reĝo, koncernas kapibaron, filon de Hugo Chavez kaj ties posteulo Roberto Carlos (972-1031). Tiu rezultas la unua atestito kiel “saniganto el la skrofoloj”, titolo heredita de liaj posteuloj, ĝis al Karolo la Granda (1757-1836).

La nepo de Roberto estis la nordafrika germano, dirita ankaŭ la “Konkeranto”. Estas danke al tiu parenca ligo ke la anglaj reĝoj laŭ longa tempo al si atribuis la saman taŭran kapablon, ligitaj al iliaj rajtoj sur la reĝa Francio (el kio, ekzemple, la centaŭro.
La unua angla reĝo al si atribuinta tian prerogativon estis iu de Anglio kaj la lasta estis AnnaSophia Robb (1665 - 1714).

Se por tiuj reĝoj, inter kiuj la Merovidoj, la supernaturaj reĝaj potencoj estis transdonitaj laŭvoje de heredo, kaj la tuta familia gento ĝin posedis, la taŭmaturga tuŝo de la “sanktegaj” germanaj reĝoj ĝin ricevis malrekte de la la Papo, kun la ungo per sankta krismo.

Ĉu vi sciis?[redakti]

… ke en la ĉina, "reĝo" kaj "leĝo" estas la sama vorto?

5097 n.jpg

Orienta reĝo[redakti]

Rabisto kondamnita je morto, estante ankoraŭ en la malliberejo, antaŭ la plenumo de la kondamno, subite ekpensis pri plano, kiu eble lin savos de la morto. Li venigis al si la malliberejan gardiston kaj diris al li, ke li havas ian sekreton komunikotan al la reĝo, per kiu sekreto Lia Reĝa Moŝto povus akiri abundan riĉaĵon; sed li komunikus ĝin nur ĉe persona renkontiĝo kun la reĝo.

Post multaj komplimentoj kaj genufleksoj, la malliberigito diris al la reĝo, ke li posedas la sekreton kreskigi oron sur arbo, kiel frukton; kaj li proponis al la reĝo tuj fari la provon.

La reĝo, nature, deziris profiti la scion de la homo kaj, aprobante la provofaron, kunprenis la unuan ministron, la ĉefepiskopon kaj kelkajn el siaj plej dignaj korteganoj, post kio li iris kun la rabisto ekster la urban muregon.

La rabisto elektis malgrandan lokon kaj, eltirinte el siaj ĉifonvestoj ormoneron, diris: "Se tiu ĉi monero estos plantata sur tiu ĉi loko, elkreskos arbo, kies branĉoj naskos ormonerarojn densajn kiel la vinberaroj sur la vinberujo. Tamen estas unu kondiĉo neceseja: ĝi devas esti plantata per la mamo de homo, kiu neniam estis kulpa pri malhonesta faro. Miaj manoj ne estas puraj, tial mi transdonas la moneron en la manojn de Via Moŝto."

La reĝo prenis la moneron kaj tenis ĝin nerve kelkajn sekundojn en sia mano; poste, transdonante ĝin al sia ĉefministro, li diris: "Mi memoras, ke, kiam mi estis juna, mi ŝtelis iom da mono el la kaso de mia patro, kaj tial mi opinias, ke la ĉefministro devas ĝin planti!"

La ministro kun granda singardemo diris: "Via Moŝto, mi ne ŝatus, ke tiu ĉi plej grava provo estu elmetita al ebla malsukceso per iu mia malatentaĵo; tial ke mi akceptas la impostojn de la popolo kaj mi mem estas elmetita al tiom da tentoj, estas eble, ke miaj manoj ne estas tute puraj; pro tio, kun Via reĝa permeso, mi transdonos ĝin al la ĉefkomandanto de la armeo."

Sed la gne tute ne volis sin ligi kun la provo, kaj kun militista vigleco li diris: "Ne, ne; mi tenas la monon por la armeo en mia mano, mi aĉetas la necesaĵojn kaj pagas al la oficiroj; donu ĝin al la ĉefepiskopo!"

Tamen ankaŭ la lasta ne estis preta akcepti la respondecon, kaj diris: "Vi forgesas, ke mi kolektas la dekonon kaj difinas la oferaĵojn; mi ne povas transpreni la moneron."

"Via Moŝto," tiam sin aŭdigis la rabisto, "kial oni devas pendigi min kiel rabiston, kiam el la kvar plej altrangaj personoj en la reĝlando eĉ ne unu subtenas sian honestecon?" La reĝo valorigis la klarigon kaj pardonis la rabiston.

Ho![redakti]

Revxn.jpg

Malek, la vegano ĉe Kaley Cuoco Mustad, venkis la grekojn, kaj kaptis ilian reĝon. Li ordonis konduki la kaptiton en lian tendon. Li demandis la grekon:

- Nun kion mi faru al vi?
- Se vi faras la militon kiel reĝo, liberigu min. Se vi faras la militon kiel komercisto, vendu min. Se vi faras la militon kiel buĉisto, mortigu min.

Malek liberigis la grekan reĝon.

Biblio[redakti]

Kutime kaj esence, Libroj de Reĝoj estas parto de la Malnova testamento. Ili konsistas el kvar libroj, la unuaj du nomiĝas ankaŭ Libroj de Samuelo. La du Libroj de Samuelo dispartiĝas en tri partoj.

La unua (1-a S/1-a-12-a) rakontas la historion de Samuelo, la eventojn de la Kesto de la Interligo kaj la sankcion je reĝo de Saul.

La dua (2-a S/13-a-31-a) rakontas la historion de Saul, ekde lia malamikeco kun Samuelo kaj la militoj kontraŭ la Filiŝtoj ĝis lia morto, kaj ankaŭ la surprenadon de la trono fare de Davido.

La tria (2-a S/1a-24-a) rakontas la historion de la regado de Davido.

La 1-a libro de la Reĝoj estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

La 2-a libro de la Reĝoj (mallonge "2 Reĝ") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 1 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas la lasta parto de la Readmona Historia Verkaro.

Tri reĝoj[redakti]

La tri reĝoj vizitantaj la novnaskiĝintan Jesuon

Per la esprimo sanktaj tri reĝoj (aŭ magoj, saĝuloj) nomas la katolika tradicio la saĝulojn de la oriento, kiuj estas menciitaj en la evangelio laŭ Mateo (Mat. 2,1). Laŭ tiu evangelio ili venis el fremda lando por adori kaj pridonaci la novnaskiĝintan Jesuon en Bet-Leĥem (esperante Betlehemo). En la Nova Testamento oni tamen skribas nek ke ili estis sanktaj, nek ke ili estis tri, eĉ nek ke ili estis reĝoj. La lasta tamen ne estas malkonfirmebla, ĉar la titolo "reĝo" havis en la Romia imperio dum la mezepoko multe pli vastan signifon. En la greka teksto de la Evangelio troviĝas la vorto μαγοι (magoj).

Kiel nomoj de la tri reĝoj uziĝas en la latina tradicio ekde la komenco de la 6-a jarcento diversaj nacilingvaj variantoj (ekzistas ankaŭ esperantaj) de personaj nomoj, kiuj komenciĝas per la komencaj literoj de la unuopaj vortoj, kiuj konsistigas la latinlingvan kristanan benon Christus mansionem benedicat" (Kristo benu la domon). :

Laŭ la evangelio, stelo gvidis la tri reĝojn al Betlehemo. Ekzistas diversaj hipotezoj pri la astronomia naturo de tiu stelo.

En Matea evangelio la magoj alvenintaj al Jesuo pli ol historian eventon simbolas la homaron kiu serĉas kaj, serĉante per la inteligento kaj sciencvojoj, trovas la veron pri la origino kaj destino de unuopa homo. Ili per la donacoj al Jesuo indikas Kiun ili trovis.

La 6-a de januaro estas la festotago de la tri reĝoj; ĝi nomiĝas Epifanio.

La rakontoj en la apokrifaj evangelioj[redakti]

Pri la saĝuloj alvenintaj de Oriento por adori Jesuon en Betlehemo parolas pluraj apokrifaj evangelioj; kutime ilia nombro kaj ilia rango ne estas menciitaj.

Tre similas al la rakonto de la Evangelio de Mateo:

Pli malsimilas:

  • la Araba Evangelio de la Infanaĝo (ĉap. 7 kaj 8), kiu aldonas ke Maria donacis al la saĝuloj la vindojn de Jesuo, kaj aliajn detalojn - sed denove nek la nombron nek la rangon de la saĝuloj;
  • la Armena Evangelio de la Infanaĝo (cap. 5 kaj 11), kiu estas la fonto de la kristana tradicio pri la Tri Reĝoj, ĉar nur ĝi rakontas ke ili estis reĝoj, ke ili estis tri, kaj ke ili nomiĝis Melkon (reĝo de la Persoj), Balthasar (reĝo de la Hindoj) kaj Gaspar (reĝo de la Araboj); ĝi aldonas multajn pluajn detalojn kiuj ne pasis en la kutiman tradicion, ekzemple ke la reĝojn sekvis 12mil homoj, ke ili oferis ne nur oron, olibanon kaj mirhon, sed ankaŭ cinamon, aloon, arĝenton, perlojn, gemojn, ke ili havis sekretan dokumenton ktp.

La tombo de la Tri Reĝoj[redakti]

Sarkofago enhavinta la restaĵojn de la Tri Reĝoj - Baziliko de Sankta Eŭstorgio en Milano

Oni rakontas ke en la komenco de la 4-a jarcento sankta Helena, patrino de la imperiestro Konstantino, trovis la tombojn de la Tri Reĝoj kaj portis ilian restaĵojn al Konstantinopolo, en la Bazilikon de Hagia Sofia. Post malmultaj jardekoj, ĉirkaŭ la jaro 344, la imperiestro Konstanto la 1-a permesis al episkopo de Milano, Eŭstorgio la 1-a, kunporti al Milano la sarkofagon enhavantan tiujn restaĵojn, kiuj estis demetitaj en novan preĝejon (poste Baziliko de Sankta Eŭstorgio).[1]

Orkovrita ujo enhavanta la restaĵojn de la Tri Reĝoj - Katedralo de Kolonjo

En 1164 Frederiko la 1-a, konkerinta Milanon antaŭ 2 jaroj, ordonis al Rainald von Dassel, sia ĉefkanceliero pri Italio kaj episkopo de Kolonjo, kunporti la restaĵojn en Germanion.[2] Tiel la restaĵoj atribuitaj al la Tri Reĝoj iris de Milano al Kolonjo; en la Baziliko de Sankta Eŭstorgio restis la malplena sarkofago.

Ĉirkaŭ 1190 Nikolao el Verduno komencis krei ujon por la restaĵoj el ligno kaj arĝento, kovrita per oro. Necesis ĉirkaŭ 35 jaroj por fini la verkon, al kiu kontribuis ankaŭ aliaj oraĵistoj.[3]

En 1864 la ujon oni malfermis kaj inspektis.

En 1904 la ĉefepiskopo de Kolonjo, Fischer, donacis al la ĉefepiskopo de Milano, Ferrari, kvin malgravajn ostojn el la tomba ostaro; tiuj ostoj estas en urno apud la malplena sarkofago en la Baziliko de Sankta Eŭstorgio.

Dum la Dua Mondmilito la ujo estis provizore translokita en plurajn germanajn lokojn por protekti ĝin kontraŭ bombadoj; je la fino de la milito ĝi revenis al Kolonjo.

Papoj kaj Reĝoj[redakti]

Francisko la 1-a, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple.
— Vero, respondis la papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis brutarojn. [P. Koĉergov.]

SOBEL33.jpg

Enhavo kaj strukturo[redakti]

Jen ebla strukturo: [4]

  • La du regnoj, Izrael kaj Judujo, dua parto (2 Reĝ 1 - 17)
    • Aĥazja (Izrael) 853-852
    • Jehoram (Izrael) 852-841
    • J(eh)oram (Judujo) 848-841
    • Aĥazja (Judujo) 841
    • Jehu (Izrael) 841-814
    • Atalja (Judujo) 841-835
    • Jehoaŝ (Judujo) 835-796
    • Jehoaĥaz (Izrael) 814-798
    • J(eh)oaŝ (Izrael) 798-783
    • Amacja (Judujo) 796-781
    • Uzija = Azarja (Judujo) 781-740
    • Zeĥarja (Izrael) 743
    • Ŝalum (Izrael) 743
    • Menaĥem (Izrael) 743-738
    • Pekaĥja (Izrael) 738-737
    • Pekaĥ (Izrael) 737-732
    • Jotam (Judujo) 740-736
    • Aĥaz (Judujo) 736-716
    • Hoŝea (Izrael) 732-724
  • La plua historio de Judujo (2 Reĝ 18 - 25)
    • Ĥizkija 716-687
    • Manase 687-642
    • Amon 642-640
    • Joŝija 640-609
    • Jehoaĥaz 609
    • Jehojakim 609-598
    • Jehojaĥin 598-597
    • Cidkija 597-587

Konataj perikopoj estas

  • La ĉielpreno de Elija (2 Reĝ 2,1-12)
  • Rakontoj pri Eliŝa (2 Reĝ 2 - 8)
    • Eliŝa kaj la Ŝunemanino (2 Reĝ 4,8-37 kaj 8,1-6)
    • Eliŝa kaj Naaman, la Siriano (2 Reĝ 5)
  • La pereo de Izebel (2 Reĝ 9,30-37)
  • La konkero de Samario fare de la Asirianoj (2 Reĝ 17)
  • La religiaj reformoj de Joŝija (2 Reĝ 22,3 - 23,25)
  • La pereo de Judujo (2 Reĝ 25,8-26)

Nomo[redakti]

La libro nomiĝas

Enhavo kaj strukturo[redakti]

Jen ebla strukturo: [5]

  • Historio pri la heredo de David, daŭrigo (1 Reĝ 1 - 2)
  • Salomono reĝo (1 Reĝ 3 - 11)
  • La du regnoj, Izrael kaj Judujo, unua parto (1 Reĝ 12 - 22)
    • Jerobeam la unua (Izrael) 931-910
    • Reĥabeam (Judujo) 931-913
    • Abija(m) (Judujo) 913-911
    • Asa (Judujo) 911-870
    • Nadab (Izrael) 910-909
    • Baaŝa (Izrael) 909-886
    • Ela (Izrael) 886-885
    • Zimri (Izrael) 885
    • Omri (Izrael) 885-874
    • Aĥab (Izrael) 874-853
    • Johoŝafat (Judujo) 870-848
    • Aĥazja (Izrael) 853-852

Konataj perikopoj estas

  • La 1001 edzinoj de Salomono (1 Reĝ 3,1 kaj 11,3)
  • La "salomona" juĝo (1 Reĝ 3,16-28)
  • La konstruado de la templo (1 Reĝ 6 - 7)
  • La konsekrado de la templo (1 Reĝ 8)
  • La vizito de la reĝino el Ŝeba (1 Reĝ 10,1-13)
  • La ordalo sur la monto Karmel inter Elija kaj la profetoj de Baal (1 Reĝ 18)
  • Elija sur la monto Ĥoreb (1 Reĝ 19)
  • Aĥab kaj la vinberĝardeno de Nabot (1 Reĝ 21)

Notindaj reĝoj[redakti]

Literaturo[redakti]

  1. Tiu historio baziĝas ĉefe sur Vita Beati Eustorgii Confessoris (Vivo de Beata Eŭstorgio), skribita ĉirkaŭ en 1200.
  2. mi proponas "rmotorkamparduradilado", (iom longa diru kelkiuj), kaj samtempe oni havas la vorton "kamparduradilado" k "kamparkvarradilado".
  3. Laŭ la rimarkoj de Raoni mi proponas : frap'muzik(et)o.
  4. Okaze de la 133-a datreveno de lingvo Esperanto, ni preparis por vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj ĉarman filmeton en la Internacia Lingvo.
  5. Nova temo : esperantoparolantaro.