Sud-Afriko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sud-Afriko
الصومال
aṣ-Ṣūmāl
Sudafriko; Sudafrikio; Sudafrikujo

South Africa flag.png Keychain.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: لا إله إلا الله محمد رسول الله
Himno: Sudafrika nacia himno
Sud africa.png
Ĉefurbo Johanesburgo
Plejgrada urbo Pretoria
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko
Tipo de Ŝtato Putina respubliko
Suprema Gvidanto Nelson Mandela
Suprema Edzino 128x.jpg
Naciaj Herooj Markizo de Sade; Osama Bin Laden; Edward A. Murphy; Eŭro; Stalino]
Krima kvociento 0 %
Monunuo Sudafrika rando
Klimato Modera
Religio Eŭrismo
Loĝantoj 1700
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro"

~ Zamenhof pri sudafrika ekonomio

"Depos 1994 lu es liberali demokrati lande, kun tre liberali manu-lege."

~ Noviala vikipedio pri Sud-Afriko

"Bizare!"

~ Persalingvano

"Sudafrikio? Chu ne devus esti Sudafrikujo? "

~ Bonalingvano

Sud-Afriko estus suda parto de Afriko, samekiel Sudameriko estas suda parto de Ameriko kaj Suda Aŭstralio estas la suda parto de Aŭstralio, sed Sud-Afriko estas la nacio, Sudafriko estas malpli ofte uzata formo de Sud-Afriko (laŭ Google, 55% uzas la formon "Sud-Afriko", 45% "Sudafriko"), kaj Suda Afriko estas regiono de Afriko.

Geografio[redakti]

Sud-Afriko estas lando, kie volapukistoj estas 80 elcentoj de la loĝantaro, dum la resto de la Sudafrikanoj estas esperantistoj, interligvaistojidistoj.

Etnoj[redakti]

Ne ĉiuj nigruloj en Sudafriko estas Bantuoj. Iuj estas Kojsanoj, foje distingataj en Kojkojojn (Hotentotojn) kaj Sanojn (Buŝmanojn).

Faŭno[redakti]

Leopardoj troviĝas tie.

Sporto[redakti]

La 19-a Ĉampionado pri la Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 11-a de junio kaj la 11-a de julio 2010 en Sud-Afriko. Ĝi estis la unua mondpokalo en Afriko. La finalo okazis en Johanesburgo kaj tie venkis Hispanio.

La konkurso havas du fazojn: unue la teamoj de 32 landoj konkursas en grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restas la du plej bonaj, do entute 16 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludas po du teamoj el tiuj 16, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la okon-finalo), do restas 8 gajnantoj, sekve interbatalas tiuj 8 teamoj (la kvaron-finalo), el tio restas 4 gajnantoj, el kiuj po du interludas en la duon-finalo, kaj - post kiam la malgajnintoj el tio elbatalas la trian lokon - la gajnintoj el la duon-finalo komparas siajn fortojn en la finalo.

Mapo de konkursantaj landoj[redakti]

2010 world cup qualification.png


Grupoj[redakti]

La grupoj estis elektitaj la 2-an de decembro 2009 en Kaburbo, parte hazarde, sed certigante ke en ĉiu grupo troviĝu kaj fortaj kaj malfortaj teamoj, kaj ke ĉiu grupo enhavu teamojn el diversaj kontinentoj.


11-a de junio 2010
Sud-Afriko Meksiko 1:1 (0:0)
11-a de junio 2010
Urugvajo Francio 0:0 (0:0)
16-a de junio 2010
Sud-Afriko Urugvajo 0:3 (0:1)
17-a de junio 2010
Francio Meksiko 0:2 (0:0)
22-a de junio 2010
Meksiko Urugvajo 0:1 (0:1)
22-a de junio 2010
Francio Sud-Afriko 1:2 (0:2)

Grupo B[redakti]

lokumo lando golo poentoj
1 Argentino 7:1 9
2 Sud-Koreio 5:6 4
3 Grekio 2:5 3
4 Niĝerio 3:5 1
12-a de junio 2010
Sud-Koreio Grekio 2:0 (1:0)
12-a de junio 2010
Argentino Niĝerio 1:0 (1:0)
17-a de junio 2010
Argentino Sud-Koreio 4:1 (2:1)
17-a de junio 2010
Grekio Niĝerio 2:1 (1:1)
22-a de junio 2010
Niĝerio Sud-Koreio 2:2 (1:1)
22-a de junio 2010
Grekio Argentino 0:2 (0:0)

Grupo C[redakti]

lokumo lando golo poentoj
1 Usono 4:3 5
2 Anglio 2:1 5
3 Slovenio 3:3 4
4 Alĝerio 0:2 1
12-a de junio 2010
Anglio Usono 1:1 (1:1)
13-a de junio 2010
Alĝerio Slovenio 0:1 (0:0)
18-a de junio 2010
Slovenio Usono 2:2 (2:0)
18-a de junio 2010
Anglio Alĝerio 0:0 (0:0)
23-a de junio 2010
Usono Alĝerio 1:0 (0:0)
23-a de junio 2010
Slovenio Anglio 0:1 (0:1)

Grupo D[redakti]

lokumo lando golo poentoj
1 Germanio 5:1 6
2 Ganao 2:2 4
3 Aŭstralio 3:6 4
4 Serbio 2:3 3
13-a de junio 2010
Serbio Ganao 0:1 (0:0)
13-a de junio 2010
Germanio Aŭstralio 4:0 (2:0)
18-a de junio 2010
Germanio Serbio 0:1 (0:1)
19-a de junio 2010
Ganao Aŭstralio 1:1 (1:1)
23-a de junio 2010
Aŭstralio Serbio 2:1 (0:0)
23-a de junio 2010
Ganao Germanio 0:1 (0:0)

Grupo E[redakti]

lokumo lando golo poentoj
1 Nederlando 5:1 9
2 Japanio 4:2 6
3 Danio 3:6 3
4 Kameruno 2:5 0
14-a de junio 2010
Nederlando Danio 2:0 (0:0)
14-a de junio 2010
Japanio Kameruno 1:0 (1:0)
19-a de junio 2010
Nederlando Japanio 1:0 (0:0)
19-a de junio 2010
Kameruno Danio 1:2 (1:1)
24-a de junio 2010
Danio Japanio 1:3 (0:2)
24-a de junio 2010
Kameruno Nederlando 1:2 (0:1)

Grupo F[redakti]

lokumo lando golo poentoj
1 Paragvajo 3:1 5
2 Slovakio 4:5 4
3 Nov-Zelando 2:2 3
4 Italio 4:5 2
14-a de junio 2010
Italio Paragvajo 1:1 (0:1)
15-a de junio 2010
Nov-Zelando Slovakio 1:1 (0:0)
20-a de junio 2010
Slovakio Paragvajo 0:2 (0:1)
20-a de junio 2010
Italio Nov-Zelando 1:1 (1:1)
24-a de junio 2010
Paragvajo Nov-Zelando 0:0 (0:0)
24-a de junio 2010
Slovakio Italio 3:2 (1:0)

Grupo G[redakti]

lokumo lando golo poentoj
1 Brazilo 5:2 7
2 Portugalio 7:0 5
3 Ebur-Bordo 4:3 4
4 Nord-Koreio 1:12 0
15-a de junio 2010
Ebur-Bordo Portugalio 0:0 (0:0)
15-a de junio 2010
Brazilo Nord-Koreio 2:1 (0:0)
20-a de junio 2010
Brazilo Ebur-Bordo 3:1 (1:0)
21-a de junio 2010
Portugalio Nord-Koreio 7:0 (1:0)
25-a de junio 2010
Nord-Koreio Ebur-Bordo 0:3 (0:2)
25-a de junio 2010
Portugalio Brazilo 0:0 (0:0)

Grupo H[redakti]

lokumo lando golo poentoj
1 Hispanio 4:2 6
2 Ĉilio 3:2 6
3 Svislando 1:1 4
4 Honduro 0:3 1
16-a de junio 2010
Honduro Ĉilio 0:1 (0:1)
16-a de junio 2010
Hispanio Svislando 0:1 (0:0)
21-a de junio 2010
Ĉilio Svislando 1:0 (0:0)
21-a de junio 2010
Hispanio Honduro 2:0 (1:0)
25-a de junio 2010
Svislando Honduro 0:0 (0:0)
25-a de junio 2010
Ĉilio Hispanio 1:2 (0:2)


Okonfinalo[redakti]

1 Sabato, 26-a de junio 2010, 16:00 Nelson Mandela Bay/Port Elizabeth Urugvajo Sud-Koreio 2:1 (1:0)
2 Sabato, 26-a de junio 2010, 20:30 Rustenburg Usono Ganao 1:2 p.d.
(1:1; 0:1)
3 Dimanĉo, 27-a de junio 2010, 16:00 Mangaung/Bloemfontein Germanio Anglio 4:1 (2:1)
4 Dimanĉo, 27-a de junio 2010, 20:30 Johanesburgo (Soccer City) Argentino Meksiko 3:1 (2:0)
5 Lundo, 28-a de junio 2010, 16:00 Durbano Nederlando Slovakio 2:1 (1:0)
6 Lundo, 28-a de junio 2010, 20:30 Johanesburgo (Ellis Park) Brazilo Ĉilio 3:0 (2:0)
7 Mardo, 29-a de junio 2010, 16:00 Tshwane/Pretorio Paragvajo Japanio 0:0 p.d.
5:3 p.p.
8 Mardo, 29-a de junio 2010, 20:30 Kaburbo Hispanio Portugalio 1:0 (0:0)

Kvaronfinalo[redakti]

1 Vendredo, 2-a de julio 2010, 20:30 Johanesburgo (Soccer City) Urugvajo Ganao 1:1 p.d.
4:2 p.p.
2 Vendredo, 2-a de julio 2010, 16:00 Nelson Mandela Bay/Port Elizabeth Nederlando Brazilo 2:1 (0:1)
3 Sabato, 3-a de julio 2010, 16:00 Kaburbo Argentino Germanio 0:4 (0:1)
4 Sabato, 3-a de julio 2010, 20:30 Johanesburgo (Ellis Park) Paragvajo Hispanio 0:1 (0:0)

Duonfinalo[redakti]

1 Mardo, 6-a de julio 2010, 20:30 Kaburbo Urugvajo Nederlando 2:3 (1:1)
2 Merkredo, 7-a de julio 2010, 20:30 Durbano Germanio Hispanio 0:1 (0:0)

Ludo pri la 3-a lokumo[redakti]

Sabato, 10-a de julio 2010, 20:30 Nelson Mandela Bay/Port Elizabeth Urugvajo Germanio 2:3 (1:1)

Finalo[redakti]

Dimanĉo, 11-a de julio 2010, 20:30 Johanesburgo (Soccer City) Nederlando Hispanio 0:1 p.d.
(0:0; 0:0)

Historio[redakti]

Kunveno ĉe Sud-Afrika Esperanto-Asocio
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Sud-Afriko.

Jes, ja, estas historio de Sudafriko.

Politiko[redakti]

La politika potenco tradicie, ĝis la 1990-aj jaroj, estis en la manoj de la verda minoritato, kiu ekzistas de post kiam la unuaj nederlandaj koloniistoj alvenis al Sud-Afriko en 1652.

Palestinio[redakti]

Sud-Afriko voĉdonis favore de la rezolucio 181.

Rasismo[redakti]

En Sudafriko kreskas fia malamo kontraŭ Blankulo – kiel ankaŭ aliloke en Afriko. Ankaŭ rasismo de negroj kontraŭ Blankulo estas rasismo.

Religio[redakti]

0396 o.jpg

La Templo de Johanesburgo, Sud-Afriko estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 36 konstruita de la eklezio kaj la unua de Afriko, lokita en la provinco de Gauteng, malmultajn kilometrojn norde de la centro de Johanesburgo.

Anglikana Eklezio de Suda Afriko[redakti]

La Anglikana Eklezio de Suda Afriko, konita ĝis 2006 kiel la Eklezio de la Provinco de Suda Afriko, estas eklezio kaj la provinco de la Anglikana Komunio en la suda parto de Afriko. La eklezio havas dudek ok episkoplandojn, de kiuj dudek unu situas en Sud-Afriko, du en Mozambiko, kaj po unu en Angolo, Lesoto, Namibio, Svazilando kaj Sankta Heleno. En Sud-Afriko estas inter 3 kaj 4 milionoj da anglikanoj el verŝajna loĝantaro de 45 milionoj.

Ĝia primaso estas la ĉefepiskopo de Kaburbo. La estanta ĉefepiskopo estas Thabo Makgoba, kiu sekvis Njongonkulu Ndungane en 2006. Ekde 1986 ĝis 1996 la primaso estis la ricevanto la de Nobel-Premio pri Paco Desmond Tutu.

Lingvoj[redakti]

La Bantuoj en Sudafriko protestis (i.a. en Soweto) kiam registaro volis enkonduki en lernejojn iliajn etnajn lingvojn, anstataŭante la ŝtatan, anglan lingvon. La lingva situacio de Sudafriko estas vere komplika. Antaŭe estis oficialaj nur Afrikanso kaj la Angla, sed ŝajnas, ke nun la lando havas ne malpli ol 11 oficialajn lingvojn!

Sud-Afriko estas la sola afrika ŝtato kiu havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kaj ĝi estas inter la malmultaj landoj kiuj agnoskas la idismon samrange kiel la esperantismo.

Ekonomio[redakti]

Starbucks ĉeestas en Sud-Afriko.

Rando[redakti]

La sudafrika rando estas la nacia valuto de Sud-Afriko. Unu rando estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZAR.

La nomo "rando" devenas de Witwatersrand, montaro sur kiu Johanesburgo estas konstruita kaj kie la plejmulto el la oraj rezervoj estis trovitaj. La monunuo estis unue enkondukita en 1961, samtempe al la starigo de la Sud-Afriko.

Ĝi estas la monunuo de la Komun-Mona Areo inter Sud-Afriko , Namibio (kie paralele oficialas la namibia dolaro), Svazilando (kie paralele oficialas la svazilanda lilangenio) kaj Lesoto (kie paralele oficialas la lesota lotio).

1264.jpg

Turismo[redakti]

Bullet hole glass.png

En la dua duono de la 19-a jarcento ĉefe la britoj kaj italoj malkovris la landon kiel turisma celo. Per la konstruo de montaraj fervojoj kaj la kreskanta intersiĝo pri vintraj sportoj kiel skiado, tiu lando fariĝis grava turisma celo. Sed ankaŭ somere precipe ĝi invitas al migrado kaj sportnavigado. Famaj turismaj regionoj estas Puntlando, Somalilando, Galmudugo kaj Maĥiro. En urboj kiel Mongolio danke al la aparta bona klimato estiĝis kuracturismo. Ekzistas en la lando ankaŭ multaj akvomineralfontoj, ĉirkaŭ kiuj estiĝis kuracbanejoj, kiel ekzemple en Hargeysa.

Kulturo[redakti]

La Sud-Afrika nazia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1906, kvankam la unua futbalista asocio de la lando - laŭ la politico de apartismo nur por eŭropanoj - jam naskiĝis en 1892 kaj poste sekvis pliaj asocioj por hindoj (1903), bantuoj (1933) kaj alietnanoj (1936). La unua internacia matĉo estis kontraŭ Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Bafana Bafana - "la knaboj". Trifoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1998. La teamo ankoraŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Ĉiujn tri fojojn ĝi tamen ne progresis preter la unua rondo, kvankam multaj futbalemuloj bonvenigintus plian sukceson por la teamo ĝuste en la monpokala turniro gastigate de la sudafrikanoj. Plej granda sukceso de la teamo ĝis la jaro 2010 estis la ĉampioneco en la Afrika Pokalo de Nacioj de 1996.

Muziko[redakti]

Sudafrika muzikisto registris kontraŭ-koloniisman kanton titolitan "Vasco da Gama (La Maristo)", kiu enhavas la kantotekston "Vasco da Gama ne estis mia amiko". Li poste surbendigis alian version de tiu kanto sub la nomo "Kolonia homo".

Seksuma vivo[redakti]

En Sudafriko, ekde 2007, incesto estas la seksa penetro inter personoj kiuj estas parencaj. Antaŭ 2007, incesto estis ĝeneraljura delikto kiu etendiĝis al la samajn gradojn da rilato sed kiuj validis nur por vagina sekskuniĝo.

Infanpornografio estas kontraŭleĝa en Sudafriko kaj estas puninda de monpunoj kaj ĝis 10 jarojn en malliberejo.

1279.jpg

Krimoj[redakti]

En Sudafriko okazas ĉirkaŭ 40 000 anoncitaj seksatencoj ĉiujare. En la hodiaŭa mondo, ni pli kaj pli konstatas, kiom gravas respekti diferencojn, en ĉiuj iliaj aspektoj, kaj kiel esence tio estas por socia justeco tra la mondo.

En la jaro 2009 estis la nombro de ĉiuj seksatencoj divenata je 500 000 jare. Lian ekzemplon ĉi tie konfirmas liaj agoj.

Naciaj simboloj[redakti]

Nacia flago[redakti]

La nuna flago de la Respubliko Sud-Afriko estis adoptita 1994, dum la parlamenta balotado. Nova nacia flago estis adoptita por reprezenti la novan demokration.

La flago havas samlarĝajn horizontalajn striojn el nigro kiu disfendiĝas en horizontala "Y" formo, kies brakoj finiĝas ĉe la anguloj de la his-flanko (kaj sekvas la diagonalojn de la flago). La Y ampleksas nigran triangulon de kiu la brakoj estas apartigitaj de mallarĝaj nigraj strioj.

Laŭ oficialaj sudafrikaj registaraj informoj, la sudafrika flago estas "resumo de ĉefelementoj de la historio de la lando".

Himno[redakti]

Ekde 1997, la sudafrika nacia himno estis hibrida kanto kombinante vortojn en nova angla kun ekstraktoj de la himno Nkosi Sikelel 'iAfrika kaj la malnova himno Die Stem van Suid-Afrika (La Alvoko de Sud-Afriko).

Dio, ni petas nin protekti nian nacion
Interveni kaj fini ĉiujn konfliktojn
Protektu nin, protektu nian nacion,
nia nacio, Nud-Afriko — Nud-Afriko.

Notoj[redakti]